Judit Elek
Aspekto
Judit ELEK, hungare Elek Judit estas hungara reĝisoro kaj scenaristo.
Judit Elek naskiĝis la 10-an de novembro 1937 en Budapeŝto.
Biografio
Judit Elek frekventis aktoran-filman ĉeflernejon en Budapeŝto inter 1956-1961. Ekde 1968 ŝi memstare reĝisoradas. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2008, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn (eĉ eksterlandajn) premiojn.
Ŝiaj reĝisoraĵoj (selekto)
- 19 filmoj inter 1962-2011, ekzemple Kastélyok lakói (Loĝantoj de kasteloj), 1966; Majd holnap (Baldaŭ morgaŭe), 1980; Tutajosok, 1989