[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Kaŭterizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malnova kaŭtero varmigebla per flamo - Muzeo pri Historio de Medicino en Universitato Paris Descarte (Francio)

Kaŭterizo (aŭ kaŭterado) estas medicina tekniko bazita sur la uzo de varmokemiaĵo por detrui nenormalan histon (tumoron) aŭ obturi sangajn vaskulojn en kazo, inter alia, de kronika epistakso.

Termokaŭterizo

Varmo estas plej uzata, kaj de pratempo. Ĝi kaj haltigas la hemoragiojn kaj preventas la infektojn.

La kauterizo estas ĝenerale farita per kaŭtero, (aŭ kaŭterizilo) kies ĉefa parto estas platena drato aŭ plato varmigita per flamo, aŭ rezistanco varmigata per elektra kurento. Elekra kaŭtero estas nomata elektrokaŭterogalvanokaŭtero.

Kemia kaŭterizo

Kaŭstikaĵoj povas detrui la histojn; pli uzataj estas

La kemia kaŭterizo estas nun malmulte uzata, ĉar ĝi havas la maloportunaĵo, ke la kaŭstika substanco povas lezi la ĉirkaŭajn histojn.

Frosta kaŭterizo

Likva azoto (-195,79 °C) « brulas » la histojn kiel varmo. (Frostiĝo). Tiu terapio, nomata krioterapio efikas kontraŭ verukoj kaj aliaj hautaj tumoretoj.

Aliaj kaŭterizaj metodoj

Oni ankaŭ povas uzi: