Lipari
Lipari | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Sicilio (2005) | ||||
Provinco | ME Mesino (2005) | ||||
Geografia situo | 38° 28′ N, 14° 57′ O (mapo)38.46666666666714.95Koordinatoj: 38° 28′ N, 14° 57′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 5 m [+] | ||||
Areo | 37 (2005) km² | ||||
Loĝantaro | 12 565 (2023) | ||||
Loĝdenso | 140 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Alicudi, Filicudi, Panarea, Stromboli, Vulcano, Canneto, Acquacalda, Quattropani, Pianoconte (2005) | ||||
Najbaraj komunumoj | Santamarina Salina, Leni, Malfa (2005) | ||||
Patrono | San Bartolo | ||||
Festa tago | 24-a de aŭgusto (2005) | ||||
Poŝtkodo | 98055 | ||||
Imposta kodo | E606 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 083041 | ||||
Telefona prefikso | 090 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Lipari estas itala komunumo sur la samnoma insulo en la Liparaj insuloj, ankaŭ nomataj Eola arkipelago.
Geologio
La insulo estiĝis per vulkana aktiveco. Laŭ sedimentoj kaj Karbono 14-esploroj oni supozas kvar gravajn erupciojn ĉ. 20, 13 kaj 9 jarmilojn a.K. kaj lastan en la 5-a jarcento p.K., kiam Romiaj vilaĝoj sur la insulo estis kovritaj per vulkana pumiko. Hodiaŭ oni konsideras la vulkanojn neaktivaj, kvankam ili ofte montras fumarolon.
Historio
Kiel rezulto de la vulkaneco Lipari estas riĉa je obsidianoj kaj pumiko, materialoj tre taŭgaj por fari akrajn kaj tamen stabilajn tranĉilojn.
En Lipari troviĝas pluraj nekropoloj kiuj atestas longan historion eble ĝis la jaro 5.000 a.K.
Hodiaŭ
Hodiaŭ la urbo vivas grandparte de turismo kaj pumiko.
La tuta arkipelago estis agnoskita kiel Monda Naturheredaĵo de Unesko en 2000.