Pemoj
Pemoj estas ĉeĥigita rumana esprimo por vilaĝanoj el Bohemio, kiuj en la unua duono de la 19-a jarcento koloniigis la rumanan Banaton. La esprimo devenas el la germana Böhm (loĝanto de Ĉeĥio senrilate al la nacieco). La lokaj loĝantoj tiel markas kaj la ĉeĥajn ĉeĥojn, kiuj fondis vilaĝojn Gârnic (Gerník), Ravensca (Rovensko), Sfânta Elena (Svatá Helena), Şumiţa (Šumice), Bigăr (Bígr) kaj Eibenthal, kaj ĝis nun ili loĝas en ili, kaj la ĉeĥajn germanojn, kiuj ekloĝis iom pli norde kaj fondis municipojn Wolfswiese (rumane Poiana en la distrikto Caraș-Severin), Weidenthal (rumane Brebu Nou), Weidenheim (kie?) kaj Lindenfeld.
Krome iam ekzistis ĉeĥlingvaj bohemoj iam en la loĝloko Frauvízn (germane Frauenwiesen, inundigita) kaj Svatá Alžběta (rumane Sfânta Elizabeta, germane Sankt Elisabeth, Elisabethfeld, forlasita, en la teritorio de la nuna same historie ĉeĥlingva vilaĝo Sfânta Elena (Svatá Helena). Kaj ekster la limoj de la nuna ŝtato Rumanio, en la nun serbia parto de la historia regiono Banato, ankoraŭ estas ĉeĥaj vilaĝoj nomataj České Selo kaj Krušice.
Eksteraj ligiloj
- Jaroslav Svoboda: Z historie českého osídlení Banátu Arkivigite je 2008-09-21 per la retarkivo Wayback Machine, En: Jaroslav Svoboda: česká menšina v Rumunsku, vydalo Sdružení Banát, 1999, edice Češi na Balkáně
- germane Böhmische Dörfer im Banat (bohemaj vilaĝoj en Banato, české vesnice v Banátu) Arkivigite je 2009-05-28 per la retarkivo Wayback Machine, Gerd Ballas, Mörfelden-Walldorf 26. 11. 2006, fonto: Thomas Höhenleitner: Das Leben zwischen Gestern und Heute ("la vivo inter pasinto kaj nuntempo", Život mezi včerejškem a dneškem)
|
Ĉeĥaj vilaĝoj en la serba Banato: České Selo • Krušice
Vilaĝoj de ĉeĥaj germanoj el Klatovy-regiono en la rumana Banato: Wolfswiese • Brebu Nou (Weidenthal) • Weidenheim • Lindenfeld