[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Percy Grainger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Info Homoj

George Percy Grainger [ĜORĜ PERsi GREJNĝer] (8-a de julio, 188220-a de februaro, 1961) estis aŭstrala pianisto, komponisto kaj apogulo de la saksofono kaj la blovmuzikistaro, kiu laboris kun la nomo Percy Aldridge Grainger.

Familio

Lia patrino estis Rose Grainger, kiu naskiĝis la 3-an de julio, 1861, en Adelajdo kaj mortiĝis la 30-an de aprilo, 1922, en Novjorko. Rose estis la filino de George Aldridge kaj Sarah Jane Aldridge. Sia patro George mortiĝis kiam li aĝis 62 la 12-an de decembro, 1879 kaj sia patrino, Sarah Jane, mortiĝis la 26-an de novembro, 1895 kiam ŝi aĝis 75. Rose havis ses fratojn kaj du fratinojn: George Sydney, James Henry, Edward William, Frederick Clement, Emma Elizabeth, Clara Jane, Chrales Edwin kaj Frank Herbert. Rose edziniĝis kun John Harry Grainger kaj naskigis Percy je 1882.

Frua vivo kaj kariero

Grainger naskiĝis en Brighton, Victoria, suburbo de Melburno, Victoria, Aŭstralio. Sia patro estis sukcesa arkitekto kiu elmigris de Londono, Anglio kaj sia patrino, Rose, estis la filino de hotelestroj de Adelaide, Sudaŭstralio, ankaŭ anglidino. Sia patro estis akloholulo. Kiam Grainger aĝis 11, siaj gepatroj disiĝis post kiam sia patrino ricevis sifiliso de sia patro, kiu tiam revenis al Londono.

La familio Grainger loĝis por iom da tempo ĉe 36 Oxley Road, Hawthorn, Victoria. La patrino de Grainger estis dominema kaj posedema, kvankam bone edukita. Dum ŝia gravedeco, ŝi rigardis statuon de greka dio ĉar ŝi kredis, ke la statuo donos iom da ĝiaj ecoj al ŝia knabo. Percy iĝis okulfrapuleto kun blaŭaj okuluj kaj brilaj oranĝaj haroj, kiu faris lian unuan publikan spektaklon kiam li aĝis 12 kaj kritikistoj lin nomis kiel nova mirinfano. Kaŭze de lia apero Grainger pasigis malpli multe ol tri monatoj ĉe la lernejo kaj post tiam, kiam li rifuzis reveni, lia patrino lin hejminstruis. Tre severa disciplinemulo, Rose uzis vipon kiel punado kaj eble kontribuis al lia sadomasokisma sekseco; ironie, ŝia tomboŝtono diras "Saĝa, bonega, devota, anĝela patrino." Grainger estis naturdotita kun la lingvoj kaj lia korespondado montris ke li povis flue paroli dekunu fremdajn lingvojn, inkluzive la islandan kaj la rusan.[1]

Lia patrino lin kunprenis al Eŭropo je 1895 por studi ĉe la Dr. Hoch’s Konservatorium–Musikakademie en Frankfurto. Tie li elmontris siajn talentojn kiel musika eksperimentisto, uzanta malregulajn kaj nekutimajn muzikajn strukturojn. Li alpartenis al la Grupo Frankfurta, aro de komponistoj kiuj studis ĉe la Hoch-Konservatoro dum la lastaj jaroj de la 19-a jarcento. Kunstudentoj inkluzivis Cyril Scott, Henry Balfour Gardiner, Norman O'Neill kaj Roger Quilter. Grainger mem ne kredis je la koncepto de muzika talento kaj atribuis sia kariero al la influo de sia patrino. Dum sia tempo en Frankfurto, li perdis ereto de sia montrofingro dum li laboris kun bicikla ĉeno. Kvankam Grainger mem esperis, ke li bezonos ĉesigi siajn spektaklojn kaj povos koncentri je siaj komponaĵoj, siaj prezentaj kapablecoj ne influiĝis de ĉi tiu malhelpaĵo.

Grainger estis kreema muzikisto, kiu anticipis multajn formojn de 20-a jarcenta muziko multe da tempo antaŭ ol ili establiĝis de aliaj komponistoj. Je 1899 li laboris kun "senbata muziko", uzanta sekvencojn kiel 2/4, 2½/4, 3/4, 2 ½ /4. Lia uzo de ŝanca muziko je 1912 okazis 40 jaroj antaŭ John Cage ĝin uzis kaj Grainger komponis "neludebla" muziko per la Memludanta piano 20 jaroj antaŭ ĝin "elpensiĝis" de Conlon Nancarrow.

Ekde 1901 ĝis 1914 loĝis Grainger en Londono, kie li amikiĝis kun kaj influiĝis de la komponisto Edvard Grieg. Grieg havis longtempan intereson je la popola muziko de sia hejmlando Norvegio, kaj Grainger disvolvis specialan intereson je la popolaj kantoj de kampara Anglio. Je 1906 marŝis tra Anglio, faranta surbendigojn de ĉi tiuj popolaj kantoj. Dum ĉi tiu tempo, Grainger ankaŭ komponis kaj prezentis pianajn komponaĵojn ke antaŭsignis la venonta populareco de la tonfasko de Leo Ornstein kaj Henry Cowell.

La energio de Grainger legenda estis. En Londono, oni lin "la ĝoganta pianisto" nomis, kaŭze de sia kutimo de kuri tra la stratoj al koncerto, kie li lastminute aperis sur la scenejo, ĉar li preferis esti en stato de lacego kompleta dum li ludis. Unufoje post tiam, kiam li finis koncerton dum turneo en Sudafriko, li marŝis 105 km al la proksima kaj alvenis ĵustempe por prezenti. Vojaĝanta ŝipe dum turneo, li pasigis sian libertempon en la kaldronegejo kaj ŝovelis karbon.

Je 1910 Grainger komencis kaj desegni kaj fari siajn proprajn vestojn, kaj faris jakojn, pantalonetojn, togojn kaj mumuojn, ĉio faris de mantukoj kaj ankaŭ kompleksaj herbaj kaj biditaj jupoj. La vestoj ne estis nur por privata uzo sed ofte portiĝis de Grainger publike. Li ankaŭ desgnis prasportmamzonon por sia dana dolĉulino.

Grainger translokis al Usono je la komenco de la Unua Mondmilito je 1914. Sia 1916 piana komponaĵo In a Nutshell ("En nuksingo/Mallonge") estas la unua de klasika muzika profesiulo en la okcidenta tradicio ke postulas direktan, neklavan sonon de la kordoj-en ĉi tiu kazo, per maleo-kiu koniĝis kiel "korda piana" tekniko. Kiam Usono eniris la militon je 1917, li varbiĝis en usona milita muzikistaro, ludanta la oboon kaj la sopranan saksofonon kaj pasigis la daŭro de la milito donanta koncertojn por helpi la kaŭzo de Militpruntoj kaj Liberpruntoj. Ankaŭ dum la jaro 1917, li elektiĝis honora ano de Phi Mu Alpha Sinfonia muzika frataro. Je 1918 li iĝis naturiĝita ŝtatano de Usono.

  1. Oficiala retpaĝo de Percy Grainger