Plejono
Plejono | |
---|---|
Oceanidino • akva dio | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Patro | Oceano |
Patrino | Tetiso |
Edzo/Edzino | Atlaso |
Infanoj | Meropa • Tajgeto • Maja • Celaeno • Hyas • Alkiono (filino de Atlanto) • Sterope • Electra • Kalipso • Eudora |
Laŭ la helena mitologio, Plejono (el la greka Πληιόνη, multnombra [1]) estis unu el la oceanidinoj, filino do de la titanoj Oceano kaj Tetiso. Ŝi kutime loĝis en la monto Kileno, en Arkadio[2].
Oni inkludas ŝin inter la Epimelidoj, nimfoj de la ŝafoj, kaj tiel ŝi prezidis la reproduktadon de la bestoj (ŝia nomo signifis multipliki, kaj ŝia nepo Hermeso estis la zorganto pri bredado de bestoj). Kaj Ovidio[3] kaj Higeno[4] nomis ŝin Etro aŭ Aetro, kiu signifas sennuba ĉielo.
Partnero kaj idaro
[redakti | redakti fonton]El ŝia rilato kun la titano Atlaso naskiĝis Hiaso, la Plejadoj (kiuj estis transformitaj en stelojn kiam ili forfuĝis de la obstina persekutado de la ĉasisto Oriono) kaj la Hiadoj, kiuj ankaŭ iĝis steloj, ĉifoje kiel premio pro varti la infanan dion Dionizo.
La Plejadoj |
La Hiadoj |