El Vikipedio, la libera enciklopedio
La portugala nacia teamo de futbalo – la Selecção ("elektaĵo" aŭ "elektularo") - estas inter la plej fortaj viraj naciaj teamoj de futbalo en Eŭropo. Kontraste al unuopaj futbalaj klubaj teamoj kaj la teamo de la sub-18-jaruloj la vira nacia teamo tamen ĝis nun gajnis Futbalan Mondpokalon aŭ Eŭropan Futbal-Ĉampionadon.
La enlandaj ludoj de Selecção precipe okazas en la sekvaj futbalaj stadionoj: la Estádio do Dragão de la klubo FC Porto, Estádio da Luz de la klubo Benfica Lisbono kaj la Estádio José Alvalade de la klubo Sporting Lisbono. Tiuj tri stadionoj samtempe estas la plej grandaj tiucelaj kunvenejoj de Portugalio.
La teamo ankaŭ partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, kaj malgajnis en la okonfinalo kontraŭ Hispanio same kiel en la Futbala Mondpokalo 2010. Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 ĝi malvenkis kontraŭ la hispana teamo, sed nur en la duonfinalo, tiel ke ĝi en tiu turniro kune kun la germana teamo atingis la trian pozicion. Granda triumfo estis la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016, en kiu la teamo iĝis ĉampiono.
„Selecção“ estas la kromnomo de la portugala nacia teamo de futbalo, kontraste al la „Seleção“ (minus unu litero "c"), la kromnomo de la brazila nacia teamo de futbalo.