[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Stanislavo Belov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanislavo Belov
En la Gazpromo-konferenco, organizita de lia teamo
En la Gazpromo-konferenco, organizita de lia teamo
Persona informo
Aliaj nomoj Stano
Naskiĝo la 25-a de septembro 1974
en Tjumeno, Rusio
Lingvoj Esperantorusa
Loĝloko Tjumeno, Rusio
Nacieco Rusio
Ŝtataneco Rusio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Tjumena Ŝtata Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Maria Lisandra Gonzalez Hurtado Redakti la valoron en Wikidata
Infano Stano Leonid Belov Gonzalez Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (2008–)
historiisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Verkis en Esperanto artikolojn por esperanto-gazetoj
Esperantistiĝis en 2008
vdr

Stanislavo Belov (ruse Станислав Леонидович Белов; naskiĝis la 25-an de septembro 1974, Tjumeno, Rusio) estas rusa historiisto kaj publikrilatisto. Li loĝas en urbo Tjumeno (Rusio). De 1995 ĝis 2010 li laboris en loka muzeo kaj ekde 2010 estras la PR-sekcion en TjumenNIIgiprogazo (filina firmao de Gazpromo). Li estas aŭtoro de proksimume 30 sciencaj artikoloj pri historio de Tjumena provinco kaj muzeologio. Samtempe ekde 2002 ĝis 2010 li estis libertempa ĵurnalisto, kunlaboris kun ĉefaj komercaj revuoj de Tjumeno kaj publikigis centojn da artikoloj pri lokaj entreprenoj, komercistoj ktp.

Esperanto-agado

Li lernis Esperanton memstare vintre de 2007/2008 kaj ekde 2012 ĉiujare partoprenas universalajn kongresojn. Li kunlaboras kun Esperanto gazetoj, aperiginte artikolojn en Beletra Almanako, La Ondo de Esperanto kaj aliaj. Li estas dumviva membro de UEA[1] kaj estis prezidanto de la bonfara fonduso Esperanto en Evoluo (Nederlando), aktive blogas en Esperanto (ĉefe pri siaj vojaĝoj pere de Esperanto kaj legitaj esperanto-libroj)[2] kaj kontribuas al la Esperanto-Vikipedio[3].

En Esperanto

En Esperanto aperis Stanislavo Belov, Alloga Beletra Almanako 7.[4]

Referencoj

  1. Stanislavo Belov (2012-01-29) Mi iĝis dumviva membro de UEA! (esperante). Ipernity. Arkivita el la originalo je 2016-10-15. Alirita 2016-10-15.
  2. Blogo en Blogger esperante
  3. Vikipedio: Uzanto:RG72 (esperante). Arkivita el la originalo je 2016-10-15. Alirita 2016-10-15.
  4. Stanislavo Belov, Alloga Beletra Almanako 7, Beletra Almanako (9), Oktobro 2010. Paĝoj 49-51.

Eksteraj ligiloj