[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Sablobenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 17:21, 19 sep. 2007 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Dosiero:Sablejo en Novjorkio.jpg
sablejo ĉe la plaĝo de la insulo Long Island en la usona ŝtato Novjorkio dum aŭgusto 2006

Sablejo aŭ laŭ modelo de pluraj ĝermanidaj lingvoj "sablobenko" estas amasiĝo de sablo aŭ ŝtonetoj sur la grundo de marojriveroj, kiu almenaŭ dum parto de la tempo troviĝas super la akvosurfaco. Maraj sablejoj kutime videblas dum la fazo de malalta tajdo kaj troviĝas sub la akvosurfaco dum alta tajdo. Sablejoj altiĝas pro la akvofluo dum la alfluo (fluso) kaj defluo (malfluso) de la mara tajdo, aŭ pro la kurento de rivero.

Specialaj kazoj estas

  • la "alta sablejo", sablejo kiu tiom altiĝis ke ĝi ne plu subakviĝas dum "normala" alta tajdo, sed nur dum ŝtormoj, kiuj kreas aparte altajn ondojn (en la germana lingvo tia alta sablejo nomiĝas Hochsand [prononco "Hoĥzant"]), kaj
  • enakva sablodigo, do aparte longa sablejo, kiu en la akvo situas paralele al la marbordo: tia enakva sablodigo ekzemple ekzistas ĉe la plaĝo de la germania banloko Sankt Peter-Ording en la Norda Maro, kaj la sablostrio Lido antaŭ la urbo Venicio de Italio en la Adriatika Maro same evoluis el tia enakva sablodigo.

Se sablejoj plu kreskas, ekestas el ili insuloj (kiuj do eĉ dum fortaj ŝtormoj ne subakviĝas). Ekzemplo estas grandega sablejo inter la du orientfrisaj insuloj Borkum kaj Juist de Germanio en la orientfrisa vadomaro de la Norda Maro: tiu sablejo survojas iĝi plia insulo de la insularo.

Teorie sablejoj ankaŭ povas per unu aŭ pluraj istmoj esti konektitaj al pli alta tereno de insulo aŭ de la kontinento: tiam, se ili kreskas, ne plu subakviĝas kaj ekportas plantojn, el ili kompreneble ne iĝas insuloj, sed duoninsuloj. Ekzemplo de tia mallarĝa sabla duoninsulo estas la Kurona duoninsulo de Litovio kaj la Kaliningrada regiono de Rusio (la historia regiono Orienta Prusio) en la Balta Maro.