[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Sakramento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sakramento estas rito de kristanismo kiu donas la "gracon" de Dio al kredanto. Graco estas potenco de Dio, kiu helpas la kredantojn esti moralaj. Sakramento ofte ankaŭ markas ŝanĝon de stato.

En ortodoksismo la sakramentoj estas nomata la misteroj (la greka vorto por la latina sacramentum).

Laŭ katolikismo, sakramento estas "kanalo de graco". Ĉiu sakramento agas ne simbole sed magie per la ordinita sacerdoto (kiel instrumento) pro la potenco de Dio kaj la ricevemeco de la kredanto. Ĉar homo estas laŭ naturo pekulo, ne sanktulo, la helpo de la sakramentoj necesas por eviti inferon.

Kutime, sakramento havas materion (akvo, vino, oleo, ktp) kaj formulon de vortoj ("En la nomo de la Patro..."). Por fari la sakramenton, la sacerdoto aplikas la materion al la kredanto per la formulo. La pekeco aŭ sankteco de la sacerdoto mem ne gravas al la efiko de la sakramento - li nur estas la instrumento kiu malfermas la kanalon inter Dio kaj homo, ne la kanalo mem. Kiel la enkarniĝo de Jesuo Kristo mem, sakramento kombinas la materian kun la dia mondo.

pentraĵo "La sep sakramentoj", Rogier Van der Weyden, 1445-1450

Ortodoksismo (neoficiale) kaj katolikismo (oficiale) rekonas sep sakramentojn:

  1. bapto
  2. konfirmacio
  3. komunio
  4. konfeso
  5. matrimonio (geedziĝo)
  6. ordino
  7. unkto

Protestantismo rekonas bapton kaj komunion kaj, en la kazo de luteranismo, ankaŭ konfeson. Sed la protestanta interpreto de komunio estas profunde malsama.

En protestantismo, sakramento ne estas vidata la efektiva kanalo de graco, sed ĝia simbolo. Pro tio, celebro de sakramento en protestantismo ne nepre bezonas sacerdoton.