[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Saul Bellow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saul Bellow
Nobel-premiito
Persona informo
Naskonomo Solomon Bellows
Naskiĝo 10-an de junio 1915 (1915-06-10)
en Lachine, Kebekio,  Kanado
Morto 5-an de aprilo 2005 (2005-04-05) (89-jaraĝa)
en Brookline, Masaĉusetso,  Usono
Tombo Morningside Cemetery (en) Traduki
Brattleboro Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Loĝloko Montrealo • Brookline
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Ĉikago (1933–)
Universitato de Viskonsino ĉe Madison
Roberto Clemente Community Academy (en) Traduki
Nordokcidenta Universitato - sociologio, antropologio (–1937)
Camp B'nai Brith (en) Traduki
Weinberg College of Arts and Sciences (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Saul Bellow
Familio
Edz(in)o nekonata valoro (1989–2005)
Alexandra Bellow (en) Traduki (1974–1985)
nekonata valoro (1961–1964)
nekonata valoro (1956–1959)
nekonata valoro (1937–1956) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Adam Bellow (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
eseisto
universitata instruisto
romanisto
aŭtoro Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj The Adventures of Augie March
Herzog
Henderson the Rain King
vdr

Saul BELLOW [sol BEloŭ], naskita kiel Solomon Bellows la 10-an de junio 1915 en Lachine (Montrealo, Kebekio), mortinta la 5-an de aprilo 2005 en Brookline (Masaĉuseco), estis nord-amerika verkisto, kanaddevena judo. Li ricevis la literaturan Nobel-premion en 1976.

La gepatroj de Bellow estis migrintoj el Sankt-Peterburgo, kiuj en 1913 iris al Kanado. Naŭ jarojn Solomon vivis en la poliglota antaŭurbo Lachine, inter grekaj, italaj, polaj, rusaj kaj ukrainaj enmigrintoj. Post la morto de lia patro, en 1924, la familio iris al Ĉikago. Je la aĝo de kvar jaroj la knabo lernis legi, en la hebrea lingvo, por legi la Biblion. La sperto de legado profunde influis lin; amiko poste diris, ke li "ensorbis librojn kiel aliaj homoj enspiras aeron".

Bellow ekstudis filologion en la Universitato de Ĉikago, sed post du jaroj transiris al Nordokcidenta Universitato (Ilinojo) por diplomiĝi pri antropologio kaj sociologio. Oni sugestis ke la studo de tiuj fakoj forte influis lian literaturan stilon.

Bellow komence verkis recenzojn pri libroj, sed baldaŭ komencis verki proprajn novelojn, kiuj havigis al li la reputacion de unu el la pintaj novelistoj anglalingvaj de la 20-a jarcento. Kiel unua li trifoje gajnis la usonan literaturan premion "National Book Award", per jenaj verkoj:

  • The Adventures of Augie March (1953)
  • Herzog (1964)
  • Mr. Sammler's Planet (1969)

Eksteraj ligiloj