[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Sotero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sotero

Sankta Sotero estis la 12-a papo (166-174). Li estis grekdevena, sed naskiĝis en Napolo. Oni scias malmulte pri li. Li kontraŭbatalis montanismon kaj malpermesis al virinoj tuŝi la sanktajn ujojn aŭ oferi incenson dum la mesoj, ĉar montanismo permesis la pastrigon de virinoj.

Lia papperiodo estis dum regado de Marko Aŭrelio, kiu persekutadis la kristanojn. Tiam estis martirigitaj Sankta Felicitas, Sankta Justino, Sankta Polikarpo kaj miloj da kristanoj. Li ankaŭ estis martirigita.


Antaŭe:PapoPoste:
Anicetoĉ. 166 – ĉ. 175Eleŭterio