[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Vikipedio:Diskutejo/Administrejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Administrejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri administraj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. demandoj kaj petoj al administrantoj, raportoj pri vandalismo, redaktomilitoj, interrilataj problemoj, ktp.
Administrejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Korektado de titolo Vestfalia Paco en Vestfala Paco

Saluton al ĉiuj

La titolo de la artikolo estas malĝusta. Ĉar mankas ilo por korekti ĝin, mi petas, ke la administrantoj ŝanĝu ĝin ĝustaformen.

Verŝajne la hungara aŭtoro legis ie la vorton Vestfalio, do konsekvence li uzis la vorton vestfalia. Jen bona ekzemplo, kiel la ŝajn-internacia -i-sufikso je landonomoj estas erariga, precipe kiam temas pri nekonataj nomoj de landoj aŭ regionoj. La ĝusta skribmaniero estas Vestfalujo, kies loĝantoj estas vestfaloj (mi mem estas vestfalo). Tial mi korektis la vortojn Vestfalio kaj vestfalia ene de la artikolo.

Krom tio mi ankaŭ ŝanĝis kelkajn aliajn landonomojn, por ke ĉiu leganto ne-eŭropana tuj ekkonas, ke la civitanoj de ŝtatoj kiel Svisio tute ne estas svisianoj kaj tiuj de Venecio tute ne venecoj. La formon Svisio mi ne anstataŭis per la ŝajninternacia anglaĵo Svislando, por eviti la malĝustan taksadon de la civitanoj de Nederlando kiel nederoj. Amike--Longharulo (diskuto) 17:02, 2 Okt. 2014 (UTC)

Vestfalia Paco estas tute bona nomo. Ĝi rilatas al la teritorio Vestfalio (sinonimo Vestfalujo), ne al la etno "vestfaloj".
Pri -io/-ujo en landnomoj, bonvolu noti ke landnomoj kun -io estas same ĝustaj en Esperanto kiel tiuj kun -ujo, kaj bonvolu respekti ankaŭ ke ni en Vikipedio jam havas kelkajn antaŭajn decidojn ĉi-rilate. Kiam vi mem kreas artikolon aŭ grave kontribuas al ĝi, vi rajtas elekti kiujn landnomojn vi uzas. Sed: redakti en ekzistanta artikolo nur por "korekti" de unu landnoma formo al alia, de vi preferata, tio ne estas akceptebla. (Vi povas trovi la tiamajn diskutojn kaj voĉdonojn, fosante tra la vikipediaj arĥivoj.) Krome, por bona funkciado de Vikipedio estas dezirinde ke en kategori-nomoj kaj en titolaj interkrampaĵoj (ekz-e "Anglio" en Henriko la 8-a (Anglio)) oni uzu nur unu saman formon de landnomoj. Tiu formo estas tiu kiu estas plej ofte uzata en Vikipedio kaj en Esperanto ĝenerale, do la -io-formo. Mi petas vin respekti tion, por la komuna bono kaj bona funkciado de Vikipedio. - Sincere, Moldur (diskuto) 19:08, 2 Okt. 2014 (UTC)

Ĉu Vikipedio estas taŭga loko por skanitaĵoj de tekstaj verkoj?

Mi trovis kelkajn artikolojn en Vikipedio, kiuj estas esence kolektoj da bildoj, montrante la kompletan tekston de kopirajtitan verkon. Jen ekzemploj:

Ni havas aliajn artikolojn, verŝajne preter kopirajta dato, sed laŭ la sama paterno, ekz-e:

Evidente, multe da laboro kaj peno estis farita en ĉi tiuj artikoloj, kaj mi ne volas detrui aŭ malfari tion. La artikoloj ankaŭ ĉefe temas la Esperanto-movado. Tamen mi demandas tion: ĉu Vikipedio ja taŭgas por tia artikolo, enhavante skanitajn bildojn de ĉiuj (aŭ partoj) de la paĝoj de libro? Ĉu ekzistas pli taŭga loko? Mi opinias ke Vikilibroj pli taŭgus. Kion vi opinias? -- Yekrats (diskuto) 13:50, 6 Okt. 2014 (UTC)

Skanaĵoj de liberaj verkoj povas esti en la Komunejo, prefere en PDF-formo. Kompletaj skanaĵoj de malliberaj libroj estu nenie en iu Vikimedia projekto, pro kopirajtaj kialoj. darkweasel94 14:41, 6 Okt. 2014 (UTC)
Mi pensas ke tio estas eraro. Kompletaj skanaĵoj de malliberaj libroj estu nenie en iu Vikimedia projekto. Mi proponas uzi liberajn skanaĵojn en Vikimedia Komunejo. Vikilibroj estas projekto por komuna konstruo de liberaj libroj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:25, 6 Okt. 2014 (UTC)
La teksto de liberaj (ekz. publikhavaĵaj) libroj povas esti en Vikifontaro. Mi pensas, ke Yekrats konfuzis tiujn du projektojn. darkweasel94 17:43, 6 Okt. 2014 (UTC)
Jes, mi konfuzis la projektojn. Vi tute pravas. -- Yekrats (diskuto) 16:28, 9 Okt. 2014 (UTC)
Mi konsentas kun darkweasel. Vikifontaro estas la taŭga loko por ilin. --Glavkos diskutejo 07:23, 7 Okt. 2014 (UTC)
Kompreneble dosieroj, kiuj montriĝos malliberaj kaj ne eblos ilin trakti laŭ justa uzo, estos forigitaj. Tio jam okazis kaj plu okazados ĝis ĉiuj niaj dosieroj estos nur just-uzaj (liberaj estos ankaŭ transmetitaj al Komunejo).
Kiel supre diris kolegoj, liberajn verkojn indas skani, skanaĵon (en PDF an DjVu) alŝuti al Komunejo kaj eblas tekston transkribi al Vikifontaro (malliberajn indas skani kaj arĥvigi dume). En Vikimanio okazis praktika trejnad-prelego (en la angla) pri la procezo, kiun vi povas respekti en YouTube (vidu ankaŭ prezentaĵon).
Se vi mistrafis Vikimanion, vi povas partopreni ankaŭ KAEST-on (Novembro, Slovakio) kie okazos praktika trejnado celata ĝuste efikan konservadon de Esperanta kultura heredaĵo (enkadre de Aktivula Maturigo de UEA). Tie mi gvidos la trejnadon pri vikia parto de la laboro. --KuboF (diskuto) 23:27, 11 Okt. 2014 (UTC)

Mi rekomencis proponadon de tiaj dosieroj en Vikipedio:Forigendaj dosieroj kaj instigas precipe administrantojn fari samon. (krome iuj administrantoj povus pli zorgi pri dosieroj sen kopirajtaj ŝablonoj) --KuboF (diskuto) 17:02, 13 Okt. 2014 (UTC)

Vidu ankaŭ ~300 kontrolendaj bildoj sen ĝustaj licencoj -- Yekrats (diskuto) 18:15, 14 Okt. 2014 (UTC)

Malofte mi trovis en la Esperanta Vikipedio same interesajn artikolojn pri pure Esperantaj temoj, kiuj apartenas al la kerno de interesiĝo de niaj legantoj. Ili estas informplenaj kaj senerare citas la originalajn verkojn. Ĉar la originala materialo enestas, ili ankaŭ donas utilan bazon por verkado de pli ampleksa enciklopedia artikolo pri la eldonaĵoj. Ĉar ĉi tie tamen regas formale rigida regulismo, kies aktiveco koncentriĝas al librobruligado kaj detruado de ĉio, kio kontraŭas la kredon de la regulistoj, estas atendeble, ke la artikoloj tute malaperos aŭ estos dispecigitaj en plurajn malbone dokumentitajn dosierojn ie-tie. --Surfo 08:42, 7 Okt. 2014 (UTC)

Saluton. Mi certas, ke neniu ĉi tie en nia komunumo ŝatas forigadi scion. Kaj ja por verki artikolojn, ni kiel bazon uzas eĉ verkojn kopirajtitajn, ĉar legadon/lernadon la kopirajto ne malhelpas. Ĝi tamen malhelpas kopiadon (pro tio kopirajto) kaj do sen permeso de la posedanto de tiu kopirajto oni ne rajtas kopii ĝin ĉi tien. Tiun regulon ne decidis ni ĉi tie en Vikipedio, sed ĝin decidis la registaroj de niaj ŝtatoj. Eĉ male, vikipediistoj kaj similaj homoj elpensis "liberajn permesilojn", esence facilan ilon per kiu posedanto de kopirajto povas pri (parto de) tiu sia kopirajto rezigni. Ni do kiel komunumo ja ĝenerale tute bonvenigas kunhavadon. Sed se eĉ kun tiu liberpermesaj iloj la kopirajto-posedantoj ne pretas pri sia kopirajto rezigni, tio jam estas plene ilia decido, ilia "kulpo" kaj estas (bedaŭrinde) ekster nia decidpovo (kompreneble, tamen, se vi volas, vi povas provi la aŭtorojn/posteulojn kontakti kaj konvinki!). Do, datumojn, kiujn vi havas ĉemane, vi bedaŭrinde pro la leĝo de via lando ne rajtas pludoni – sed se ĝi jam ie troviĝas (ekz. en biblioteko, ie aliloke en la reto), vi povas almenaŭ al ĝi ligi (feliĉe, tion oni ankoraŭ nekrimigis – ja grandparte ankaŭ pro protesto de aktivuloj kiel vikipediistoj, denove…). En la Angla Vikipedio oni eĉ kreis propran lokon tian: en:Wikipedia:WikiProject Resource Exchange. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 15:10, 3 Nov. 2014 (UTC)

Aperis dubo pri maltaŭgeco de skanaĵoj en ties forig-propono. Kvankam la dubigo estas (laŭ mi) tre malkonkreta, ĝi venas de administranto kaj meritas atenton, precipe ĉar ĝi tute malas de nia ĉi-loka diskuto. --KuboF (diskuto) 19:09, 18 Nov. 2014 (UTC)

"Revizianto" aŭ "aŭtomata kontrolanto"

Mi proponas redakti grupojn de uzanto:M-30722. Nu, mi scivolas la esencan malsamecon inter "revizianto" kaj "aŭtomata kontrolanto". Ĉu ĉiu revizianto estu aŭtomata kontrolanto?--Salatonbv (diskuto) 10:46, 2 Nov. 2014 (UTC)

Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2014/7#Markitaj_versioj. darkweasel94 11:31, 2 Nov. 2014 (UTC)
@Darkweasel94: dankon, mi tion forgesis. --Salatonbv (diskuto) 13:06, 2 Nov. 2014 (UTC)

Tujforigendaj artikoloj

Tujforigendaj artikoloj estas jam multaj. --Crosstor (diskuto) 13:17, 29 Nov. 2014 (UTC)

Prave. Mi zorgis pri kelkaj, sed pluraj "tuj forigendaj" kategorioj enhavas multaj artikolojn kaj evidente koncernas diskuton sub forigendaj artikoloj, kie klara plimulto voĉdonis kontraŭ forigo. Oni ne proponu la saman artikolon aŭ kategorion samtempe por forig-diskuto kaj por tuja forigo. Se la iniciatinto de la tuj-forigaj petoj (ŝajne la sama, kiu proponis forig-diskutojn) ne reprenas ilin, mi ilin forigos el la kategorioj, ĉar ili emas kaŝi la fakton, ke okazas/okazis diskuto. – Umbert' (diskuto) 19:05, 22 Dec. 2014 (UTC)

malfaro en uzantodiskuta paĝo

Estis kaŝado (kaj ioma redaktomilito) de komentoj de aliaj uzantoj en Uzanto-Diskuto:Kad.avro. Laŭ mia kompreno, oni ne povas kaŝi aŭ redakti aliajn komentojn en diskutpaĝo. Kia aliaj administrantoj igus la uzantodiskutan paĝon?--Salatonbv (diskuto) 01:54, 12 Dec. 2014 (UTC)

@Salatonbv: Ĉio kio mi faras ĉi tie estas BONFIDA. Samtempe mi ne estas pustula adoleskanto, ke estu traktita kiel vi proponas: pli bone bloki kaj finfine forĵeti (fakte tion vi celas). Mi ne deziras esti incitata, ĉar iu ne volas scii, kio estas diskuto, kaj ke trolado nur malŝparas mian tempon. Mian uzanto-paĝon kaŝis mi parte (ne cenzuras elektitajn vortojn/sentencojn, sed bloke), ĉar mi rajtas defendi kontraŭ ekz. dek falsaj uzantoj, kaj fakte unu (aŭ du), kiu mem ne scias, por kio estas en Vikipedio. Ĉu ne pli bone respondi, kial multajn jarojn terminoj bildliteraturo kaj komikso estis sinonimoj (arbaro kaj arbo ne estas), aŭ kial mi daŭre atendas por aprobi 1 ŝanĝon ĉe Esperanto? Kelkaj personoj ne povas decidi tutsendiskute pri esti/ne esti de iu ĉi tie. Vikipedio ne estas via privata korto. --Kad.avro (diskuto) 10:22, 12 Dec. 2014 (UTC)
@Kad.avro: Mi ne celis bloki iun, sed pensis pri protekti vian uzantopaĝon, ĉar mi eĉ vidis la redaktomiliton inter vi kaj iu, kiu kreis sian konton kaj kontibuis la redaktojn nur ĉe la uzantopaĝo.--Salatonbv (diskuto) 01:09, 13 Dec. 2014 (UTC)

Li faris mensogan aplikon ĉe mia uzantopaĝo pri tujforigi artikolojn, nur por renkonti lian esperon por alinomi la titolojn. La alinomado ne estis interkonsentita ĉe alia diskutopaĝo. Kion alia administranto dirus al li?--Salatonbv (diskuto) 21:43, 16 Dec. 2014 (UTC)

Kaŝo de IP-adreso

Mi petas ke iu administranto kaŝu mian redakton erare faritan kiam mi forgesis ensaluti. Dankon. Tempodivalse (diskuto) 19:46, 24 Dec. 2014 (UTC)

✔ Farite darkweasel94 22:05, 24 Dec. 2014 (UTC)