Vistula Laguno
Aspekto
La Vistula Laguno (pole Zalew Wiślany, ruse Калининградский залив, Kaliningradskij zaliv), ankaŭ nomata Kaliningrada Laguno estas laguno en Balta Maro kun surfaco de 838 km²: 328 km² apartenas al Pollando (Varmia-Mazuria Provinco), la cetero al Rusio (Kaliningrada provinco). Ĝi estas parto de la golfo de Gdansko dividita per la Vistula Terlango.