Zdenkó Tamássy
Aspekto
Zdenkó Tamássy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de septembro 1921 en Vezseny |
Morto | 9-an de junio 1987 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25/1. (25/B) parcella, 2. sor, 56. sírhely |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1940–1946) |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Pál Tamássy (en) |
Patrino | Rózsi Ilosvay |
Okupo | |
Okupo | komponisto music editor (en) |
Zdenkó Tamássy [tamAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tamássy Zdenkó estis hungara komponisto. Lia patrino estis Rózsi Ilosvay.
Zdenkó Tamássy[1] naskiĝis la 6-an de septembro 1921 en Vezseny, li mortis la 9-an de junio 1987 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zdenkó Tamássy studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 1940–1946. Liaj plej gravaj instruistoj estis Béla Böszörményi-Nagy kaj Rezső Kókai (komponisto). Post siaj studoj li akiris statuson en Hungara Radio. En 1953 li estis estro de la muzika frakcio. Tiuteme li ankaŭ komponadis, plej ofte ekde 1951 muzikaĵojn por filmoj. Li ricevis premion en 1966.
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Vendégek (ĝojopero, 1975)
- Olasz vendéglő (ĝojopero, 1985)
- Hotel Amerika (opereto)
- Hófehérke és a hét törpe (pupteatraĵo)
- Micsoda nő (ŝlagro)
- Én nem akarok mindenáron férjhez menni (ŝlagro)
Elektitaj filmaj muzikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Aggtelek (1955)
- A nagyrozsdási eset (1957)
- Május (1963)
- Régi idők mozija (1972, ankaŭ aktoro)
- Illatszertár (1987)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-09-21 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- [1]