[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Ĥano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉina portreto de Ĝingis-Ĥano.

Ĥano (el la mongola ĥa'an) estas origine tjurkamongola titolo de tribestroj, ŝtatestroj ekde la mezepoko ĝis nuntempo (en Mongola imperio reganto de "uluso" = regno); signifanta pleja reganto, kaj antaŭanta la propran nomon. Ĝi estas transskribata kiel khan en la angla kaj franca lingvoj pro manko de la litero por la sono ĥ. En la moderna turka lingvo oni skribas ĝin kiel han.

Kelkfoje ĝi povas esti tradukata kiel imperiestro. Eble, la plej famaj regantoj kiuj posedis tiun titolon estis Ĝingis-Ĥano kaj lia nepo Kublaj-Ĥano. La unua fondis la Mongolan Imperion kaj la dua la dinastion Juano en Ĉinio. La lasta reganto kiu uzis ĝin estis Bogd Ĥano, lasta imperiestro de Mongolio.

Lando regata de ĥano nomiĝas ĥanlandoĥanujoĥanato.

PIV registras jenon:

Citaĵo
 Titolo de princo aŭ reganto en C Azio. (Mezepoko) Suvereno de la turkaj, tataraj k mongolaj triboj, k imperiestro de Ĉinio: Ĝingis ĥano. ĥaneco. Rango, titolo de ĥano. ĥanejo. Lando regata de ĥano.[1] 

Marko Polo kaj la mongoloj[redakti | redakti fonton]

Daniel Moirand en sia listo de proponitaj vortoj por sia traduko de La Libro de la mirindaĵoj de Marko Polo klarigas sian elekton por la vorto "ĥano", kaj havigas precizajn informojn pri la diversaj eblaj literumadoj. Li diras jene:

Citaĵo
 Ĉi tiu vorto aperas en al originalo de Marko Polo kun du malsimilaj formoj: kano kaj kaano. La Lasta formo kun duobla a pli bone spegulas la malnovan mongolan etimon kaghan, kies meza gh jam malaperis en la epoko de Marko Polo. Poste ambaŭ silaboj - agha - kunfandiĝis en longa a skribita aa. Pli poste tiuj aa reduktiĝis skribe al simpla a, kiu donis la formon kano./ La esperanta vorto kun komenca ĥ pli bone spegulas la prononcon de la mongola unua konsonanto, sed en la epoko de Marko Polo la transkribo pere de k estis normala, ĉar ne ekzistis ebleco speguli la mongolan sonon "ĥ"./ Tiu ĉi esperanta traduko intence niveligas ambaŭ formojn de la originalo, uzante nur ĥano, kaj tiel ĝi konfotmiĝas al la moderna ortografio kaj la nuna uzado.[2] 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Alirita la 5an de Julio 2024.
  2. Marko Polo, La Libro de la mirindaĵoj, aŭ La priskribo de la mondo, traduko, notoj, antaŭparolo, epilogo kaj postparolo de Daniel Moirand, publikigis UEA, Rotterdam, 2001 (Serio Oriento-Okcidento, n-ro 34, 445 paĝoj, p. 54) ISBN = 92-9017-075-1