Christine King Farris
Christine King Farris | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1927 en Atlanta |
Morto | 29-an de junio 2023 (95-jaraĝa) en Atlanta |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Spelman College (en) Universitato Kolumbio - eduko (–1950) |
Familio | |
Patro | Martin Luther King |
Patrino | Alberta Williams King |
Frat(in)oj | Alfred Daniel Williams King kaj Martin Luther King |
Infanoj | 2 |
Parencoj | Bernice King (nevino) |
Okupo | |
Okupo | verkisto instruisto aktivisto de civilaj rajtoj |
Christine King Farris (denaske Willie Christine King 11-an de septembro, 1927 - 29-an de junio 2023) estis la plej aĝa ido de la pastro Martin Luther King (patro). Ŝi instruas ĉe la Lernejo Spelman kaj estas aŭtoro de kelkaj libroj kaj publika preleganto pri variaj temoj, kiaj la familio King, multkultura edukado, kaj instruado. Profesoro Farris estis, dum multaj jaroj, Vicparolanto kaj Kasisto de la King Centro kaj estis aktiva dum kelkaj jaroj por la Internacia Legasocio, kaj variaj ekleziaj kaj civitanaj organizoj, kiaj la Nacia Asocio por la Avanco de Koloruloj kaj la Sudkristana Estrokonferenco.
Familio
[redakti | redakti fonton]Ŝi estis la unua ido de la pastro Martin Luther King (patro) kaj Alberta Christine Williams King, kaj estis la pli aĝa fratino de Martin Luther King kaj Alfred Daniel Williams King la 1-a. La tri idoj pasigis siajn komencajn jarojn en la hejmo de iliaj geavoj, Adam Daniel Williams, kiu mortiĝis en 1931, kaj Jennie Celeste Parks Williams, kiu mortiĝis dek jarojn poste en 1941.
Christine Farris edziniĝis al Isaac Newton Farris, la 19an de aŭgusto 1960. Ili havis du gefilojn: Angela Christine Farris Watkins kaj Isaac Newton Farris, kiu nune servas kiel CEO ĉe la King Centro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Pin His Ear to the Wisdom Post Arkivigite je 2012-12-12 per Archive.today - Boston University honors Christine King Farris, video, April 3, 2009
- Christine Farris Bio at Spelman College
- King Encyclopedia Stanford University Arkivigite je 2009-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Young MLK The Tavis Smiley Show, January 15, 2003
- Education Update Interview with Christine King Farris
- Honoring Willie Christine King Farris’ 80th Birthday Arkivigite je 2008-04-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Washington Informer Arkivigite je 2008-04-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Interview with Tavis Smiley Discussing Assassination Of MLK Jr ĉe YouTube
- Christine Farris visits The Latin School Arkivigite je 2008-04-08 per la retarkivo Wayback Machine
- TIME for Kids Interview Arkivigite je 2008-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- CNN: Sister remembers 'horrible moment' King was killed
- Farris, Willie Christine King, ‘‘The Young Martin: From Childhood Through College,’’ Ebony, Januaro 1986.