Brachyelytrum
Aspekto
Brachyelytrum | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Brachyelytrum erectum.
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Brachyelytrum P.Beauv., 1812 | ||||||||||||||
specioj
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Brachyelytrum, esperante brakielitro[1] aŭ braĥielitro[mankas fonto], estas genro de plantoj de la subfamilio de Pooideae. La specioj estas precipe nearktisaj sed oni trovas specion Brachyelytrum japonicum en Japanio kaj en sudorienta Ĉinio. Brachyelytrum estas la nura genro de la tribo Brachyelytreae. Brachyelytreae estas frata klado de aliaj pooideoj.
La nomo de genro elvokas la mallongajn glumojn.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ilis estas staŭdaj kun rizomoj. Ili havas membranajn ligulojn. Floraro estas paniklo. La floro havas du lodiklojn.
Parazitoj
[redakti | redakti fonton]Epichloë typhina parazitas la planton[2].
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ Nonreciprocal compatibility between Epichloë typhina and 4 host grasses, 1993, Leuchtmann kaj Clay