[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Diskuto:Animeo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mi la artikolo bezonas revizion ne nur pro tio ke ĝi "montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn", sed ankaŭ ĉar inflacie multas ruĝaj ligiloj... Se ekestas artikoloj pri unuopaj subtemoj, bone, alikaze estu malpli da internaj ligiloj. Aidas (diskuto) 18:08, 30 Dec. 2013 (UTC)

Ekzistas tre facila maniero por kontraŭlukti ruĝajn ligilojn — kreu respondajn artikolojn ja.--Goren (diskuto) 16:20, 1 Jan. 2014 (UTC)

Mi same kiel Aidas opinias, ke ekzemple la sekvaj ruĝaj ligiloj nur en la listo "Aliaj konataj animeoj" tute ne indas ke iu esperantisto investu la grandan tempon krei artikolojn pri ili. La ruĝaj ligiloj post la kritiuka noto de Aidas fine de 2013 atendis pliajn 10 jarojn kaj neniu ajn konsideris la temojn indaj je tiom da laborinvesto ke ekestu almenaŭ artikolaj ĝermoj. Mi preskaŭ certas ke atendi pliajn dek jarojn ne ŝanĝos la situacion. Aŭ ĉu vi, Goren, aŭ vi Televido, kiu en 2021 ankoraŭ aldonis pliajn ruĝajn ligilojn al la listo, volus ekataki projekton?

Citaĵo
 Aliaj konataj animeoj
 

Alikaze ĉiuj ruĝaj ligiloj, kiuj restis ruĝaj dum plena jaro (kaj tutcerte tiuj kiuj estas ruĝaj dum signife pli ol jardeko) devus iĝi simpla teksto azŭ entute forviŝiĝi. --ThomasPusch (diskuto) 21:00, 11 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi verkis tiun ĉi artikolon en 2008, antaŭ 16 jaroj. Ekde tiam multe ŝanĝiĝis, interalie, en miaj rigardoj kaj interesoj. Mi estis esperanta ke dum tiom longa tempo aperos Esperantistoj kiuj interesiĝas pri animeo kaj povas kontribui al vikipedio, fakte, eĉ iu kiu ĵus naskiĝis en 2008 nun povus kontribui. Tio ĉi bedaŭrinde ne okazis. Kaj se efektive ne estas Esperantistoj kiuj interesiĝas pri tiu ĉi temo, ĉu sencas verki la artikolojn? Goren (diskuto) 23:33, 11 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]