[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Diskuto:Lipharoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mia kompreno ja estas diferenco inter la lipharoj mem, la haroj ĉe kaj super la supera lipo ĝis la nazo, kaj la elemento mem en ĝia tutaĵo. Tiel, malgraŭ la tradicia uzado en esperanto, mi proponas alimoni ĝin, tiun hararanĝo de tiuj specifaj haroj, per nomo specifa. Ĉu mustaĉo? —La komenton aldonis, sen subskribo, Sj1mor (diskuto • kontribuoj)

Saluton @Sj1mor:. Mi nur konas la terminon "lipharoj", same kiel NPIV kaj Reta Vortaro. La vorto "mustaĉo" aspektas kiel evitinda anglismo. --Tlustulimu (diskuto) 08:56, 31 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Tradukoj de la stiloj

[redakti fonton]

La Bildvortaro en Esperanto havas kelkajn tradukojn en la paĝo 97, sed la plejparto de la stilo ne estas troveblaj. Mi tradukis ilin laŭvorte. --Stefangrotz (diskuto) 10:54, 26 jul. 2022 (UTC)[Respondi]