Eleganta tinamo
Eleganta tinamo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eleganta tinamo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Eudromia elegans (Saint-Hilaire, 1832)[1] | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
subspecioj
| ||||||||||||||
E. e. elegans | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Eleganta tinamo, Eleganta krestotinamo aŭ Martineta tinamo (Eudromia elegans) estas mezgranda tinamo, nome birdospecio el la familio de Tinamedoj, kiu povas troviĝanti en suda Ĉilio kaj Argentino[3] en arbustaro.[4]
Etimologio
[redakti | redakti fonton]Eudromia devenas el du grekaj vortoj, eu signife bone, kaj dromos signife kuro aŭ elkuro pli taŭge por tiu celo. Tiun difinoj kune signifas, bona elkuro, kio aludas al ties kutimo fuĝi predantojn per kurado.[5] Fine, elegans signifas eleganta, kaj martinete estas la hispana nomo de la Noktardeo ĉar ties eleganta kresto estas rememoriga de la kresto de noktardeoj.[6]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[7]
Isidore Geoffroy Saint-Hilaire la unua identigis la Elegantan tinamon el specimeno el Sudameriko, en 1832.[7]
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]- La Eleganta tinamo, Eudromia elegans, loĝanta en Argentino kaj suda Ĉilio[3] havas la jenajn subspeciojn:
- Eudromia elegans elegans, nomiga raso, loĝanta en centra Argentino (Neŭkeno kaj Rio Negro)[3]
- Eudromia elegans intermedia loĝanta en Andoj de nordokcidenta Argentino (Salta kaj Katamarkio)[3]
- Eudromia elegans magnistriata loĝanta en Andoj de nordokcidenta Argentino (Tukumano kaj norda Kordobo)[3]
- Eudromia elegans riojana loĝanta en nordokcidenta Argentino (La Rioĥo kaj San Juan)[3]
- Eudromia elegans albida loĝanta en seka savano de okcidenta Argentino (San Juan)[3]
- Eudromia elegans multiguttata loĝanta en sekaj herbejoj de orienta centra Argentino[3]
- Eudromia elegans devia loĝanta ĉe bazo de Andoj en sudokcidenta Argentino (Neŭkeno)[3]
- Eudromia elegans patagonica loĝanta en suda Argentino (Neŭkeno, Rio Negro, Ĉubutio, kaj Santa Cruz) kaj apuda suda Ĉilio (Biobio al Magallanes y la Antártica Chilena)[3]
- Eudromia elegans numida loĝanta en sekaj herbejoj de centra Argentino[3]
- Eudromia elegans wetmorei loĝanta en deklivaro de Andoj en okcidenta Argentino (norda centra Mendoza Provinco)[3]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Eleganta tinamo averaĝe estas 39 al 41 cm longa. La specio estas malhela aŭ flavecbruna, simila la perdriko kun mallonga vosto kaj flugiloj, du blankaj stripoj en ĉiu flanko de la vizaĝo kaj longa kresto kun antaŭena pinteca pinto. La piedoj ne havas malantaŭajn fingrojn kaj la bluecaj aŭ grizecaj kruroj estas mallongaj kaj fortaj, ĉar ili estas tre surterema birdospecio.
Vivejoj
[redakti | redakti fonton]Tiu neotropisa specio tipe troviĝas en sekaj arbustaroj de malaltaj teroj, ankaŭ en pli altaj lokoj (ĝis 2,500 m), kaj ĉe farmaj teroj [4].
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La dieto, dum vintro, konsistas ĉefe el semoj, folioj, fruktoj kaj insektoj, sed en somero ĝi manĝas ĉefe insektojn. La nesto estas truo en grundo formita de ambaŭ gepatroj kaj situanta ĉe proksima malalta arbusto.[8] La masklo Kovadokovas la ovojn kaj idozorgadas. Kiam la junuloj eloviĝas, ili estas kovritaj el lanugo kaj povas kuri. Ili elnestiĝas preskaŭ tuje.[8] Tiu tinamo, malkiel aliaj, ariĝas regule, precipe en vintro.
La alvoko estas laŭta tristeca fajfo [7].
Konservado
[redakti | redakti fonton]Kvankam tiu specio estas tre ĉasata por manĝo kaj sporto, la Eleganta tinamo ne estas nekomuna kaj havas grandan teritorion de 1,400,000 km².[4] Ĝi estis taksita kiel Malplej Zorgiga de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[9]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1867, S. (2008)
- ↑ 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 Brand, S. (2008)
- ↑ 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 Clements, J. (2007)
- ↑ 4,0 4,1 4,2 BirdLife International (2008)(a)
- ↑ Gotch, A. F. (1995)
- ↑ Gotch, A. F. (1995)
- ↑ 7,0 7,1 7,2 Davies, S. J. J. F. (2003)
- ↑ 8,0 8,1 Harrison, C. & Greensmith, A. (1993)
- ↑ BirdLife International (2012). Eudromia elegans. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet, BirdLife International (2008(a)). "Elegant-crested Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita Feb 12 2009.
- Brands, Sheila (14an de Aŭgusto, 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Crypturellus atrocapillus". Project: The Taxonomicon. Konsultita Feb 12 2009.
- Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
- Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
- Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
|