[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Fremdvortoj en Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Fremdvortoj
en Esperanto
Fremdvortoj en Esperanto
Fremdvortoj
en Esperanto
Aŭtoro Paul Neergaard
Eldonjaro 1932
Urbo Parizo
Eldoninto SAT
Paĝoj 64
vdr

Fremdvortoj en Esperanto [1] estas libro de Paul Neergaard, unuafoje eldonita en 1932, kun 60 paĝoj. Kvankam la lingvo multe evoluis de tiu tempo, la libro estas ofte konsultata eĉ nuntempe.

La titoloj de la ĉapitroj estas : la naturo kaj la fonto de la fremdvortoj, starigo de principoj aplikeblaj je elekto de Esperantaj formoj de fremdvortoj, ktp. Ĝi estis siatempe rekomendata de ISAE.

Citaĵo
 Interesa studo pri la 15-a regulo de la Fundamento. La aŭtoro esploras la fremdvortojn laŭ kelkaj principoj de oportuno, internacieco, koncizo, analogo, bonsoneco.
Lingvo, koncizo, preso, papero estas senriproĉaj. 
— 1933, Historio de Esperanto II, paĝo 806
Citaĵo
 La celo de la aŭtoro estas, fari gvidilon pri esperantigo de fremdvortoj laŭ la 15-a regulo de la Zamenhofa Fundamento, sinoptike pritraktante la diversajn konsiderojn, kiujn oni devas fari en la aplikado de tiu regulo. Li pritraktas ĉefe la naturon kaj la fontojn de la fremdvortoj kaj la starigon de principoj aplikeblaj je elekto de Esperanto-formoj de fremdvorto. 
— Belga esperantisto n199 (jan-feb 1933)
Citaĵo
 Jen provo kunigi kaj ordigi en unu verketo la diversajn kaj ofte sinkontraŭantajn principojn pri uzado de la “fremdaj vortoj” en Esperanto, aluditaj en la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko. Jam en sia antaŭparolo la aŭtoro malpretendas tutkompetenton pri temo konfese vastega, sed ni rajtas tamen danki al li (kaj al SAT) pro tre klara kaj praktika pristudo celanta sisteme akcenti la preferindon de la raciigita Esperanta sistemo antaŭ la arbitra sistemo de l' malnovaj idiomoj. Precipe gravas lia averto, ke ni devas, kiel kolektivaj kunkreantoj de la lingvo, konservi ĝian konscian kaj malblindan evoluon. Li prave atentigas pri la eventuala plua ekspluatado de diversaj derivrimedoj, kiaj ekzemple “stumpigo” (aŭto el aŭtomobilo), apliko de -io, -iko, por indiki sciencon, arton (arkitektio, lingviko), kaj kreo de popolaj plant- kaj bestnomoj laŭ ekzemple de Zamenhofa neĝborulo. Evidentiĝas el la diversaj temeroj prilaboritaj de S-ro Neergaard, ke la Esperantistoj multrilate bezonas kompetentan — Ĉu eble oficialan ? — pristudon, gvidon, kaj konsilon. 
— M. M. Du MERTON., La Brita Esperantisto - Numero 340, Aŭgusto (1933)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]