Klára Palánkay
Etoso
Klára Palánkay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Palánkay Klára |
Aliaj nomoj | Székely Piroska |
Naskiĝo | 3-an de junio 1921 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | 24-an de januaro 2007 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-1-24 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1938–1944) Pálné Veres High School (en) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Klára Palánkay [palAnkai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Palánkay Klára estis hungara operkantisto, (mezosoprano).
Klára Palánkay [1] naskiĝis la 3-an de junio 1921 en Budapeŝto, ŝi mortis la 24-an de januaro 2007 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Klára Palánkay akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1944, poste ŝi plulernis en Romo. Ŝi estis membro de la Budapeŝta Ŝtata Operejo inter 1944 kaj 1970, poste ŝi pensiuliĝis. En tiu longa periodo ŝi kantadis kiel gasto en pluraj landoj (Vieno, Parizo, Amsterdamo, Bruselo, Torino, Moskvo kaj festivalo en Edinburgo). En 1990 ŝi ricevis la titolon "eterna membro de la Operejo". Ŝi ricevis 4 premiojn inter 1964-1999.
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Giuseppe Verdi:
- Aida – Amneris (debuta rolo en 1944)
- Rigoletto – Maddalena
- Il Trovatore – Azucena
- Un balo in Maschera – Ulrika
- Don Carlo – Eboli
- Ferenc Erkel: Bánk bán — Gertrudis
- Béla Bartók: Burgo de la Blubarbulo – Judit
- Károly Goldmark: Sába királynője - titolrolo
- Zoltán Kodály:
- Háry János - Mária Lujza
- Székelyfonó - dommastrino
- Georges Bizet: Carmen — titolrolo
- Richard Wagner:
- Die Walküre — Fricka
- Lohengrin — Ortrud
- Camille Saint-Saëns: Samson kaj Dalila — ina titolrolo
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-01-18 per la retarkivo Wayback Machine