[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Honi soit qui mal y pense

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ordeno de la Ĝartero.
Albert Chevallier Tayler Ceremonio de la Ĝartero.

En la Unuiĝinta Reĝlando la distingilo de alta kavalira ordeno, la Ordeno de la Ĝartero, estas multekoste ellaborita ĝartero kun surskribo "Honi soit qui mal y pense". Tiu ordeno nuntempe ankoraŭ estas portata ĉar la sinjoroj de la brita kortego ankaŭ hodiaŭ portas malnovmodajn ĝisgenuajn pantalonojn kun ĝarteroj.

La origino de la malnovfranca devizo, tradukita en Esperanto "Honton al tiu, kiu pensas malbonon", ŝajnas esti spurebla al incidento dum balo en 1344. La ĝartero de Grafino de Salisbury (la bofilino de la reĝo, Joan de Kent) malsuprenglitis kaj reĝo Eduardo la 3-a estis tiel galanta por rebuki ĝin ĉirkaŭ ŝia kruro. (En alia versio Eduardo ĝentile metis la ĝarteron ĉirkaŭ sia propra kruro, dirante "Honi soit qui mal y pense")

Al la korteganoj li diris ke li "tiun ĝarteron faros la plej respektata simbolo en kristanismo". Post tio li instalis turnirsocieton konsistantan el duoble dek du kavaliroj.

Ĝusta malnovfranca ortografio estus "Honny soit qui mal y pense" sed la eraro neniam estis korektita dum la jarcentoj. La ĝusta nuntempa franca ortografio estus "Honni soit qui mal y pense".