Hiskiamo
Hiskiamo Hyoscyamus | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
nigra hiskiamo (Hyoscyamus niger)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La hiskiamo[1] aŭ hiosciamo[2] (Hyoscyamus) estas genro de herboj el la familio de la solanacoj (Solanaceae). La genro havas ĉ. 23 speciojn. Kelkaj, kiel la nigra hiskiamo (Hyoscyamus niger) aǔ Hyoscyamus muticus, estas jam delonge uzataj kiel kuracplantoj.[3][4]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Vegetativaj ecoj
[redakti | redakti fonton]Hiskiamoj estas unujaraj, dujaraj kaj multjaraj herboj, vertikale aǔ horizontale kreskantaj. Ĝi havas altecon de (3 ĝis) 10 ĝis 80 (ĝis 150) cm. La radiko estas ĉe la mallongvivaj plantoj tuberforme dikiĝinta. Multjaraj plantoj havas rizomon.[5] La ovformaj-oblongaj, eliptaj aǔ ovformaj folioj estas (0,8 ĝis) 2 ĝis 20 (ĝis 30) cm longaj, rande dentaj aǔ lobaj, malofte palmataj. Malofte la planto formas rozedplanton. Ĝenerale la supraj folioj ne havas folitigojn, dum la malsupraj folioj havas 1,2 ĝis 5,0 cm longajn.
Floraroj kaj floroj
[redakti | redakti fonton]La floroj estas sidantaj aǔ starantaj ĉe mallongaj, 5 ĝis 10 mm longaj flortigoj. Ekzistas ankaŭ ĝis 50 mm longaj flortigoj. La malsupraj floroj staras unuope en la foliakseloj, la supraj formas densan foliaron. La malsupraj floroj staras unuope en foliakseloj, la supraj formas densan, grapolan aǔ spikan, cumecan floraron kun folioj.
La kaliko de la kvinnombraj floroj estas (6 ĝis) 10 ĝis 16 (ĝis 28) mm longa, tub-, sonorilforma, urno- renverse konus-forma aǔ malofte ujoforma: la rando estas denta aǔ loba. La korona tubo estas samlonga aǔ 2,5-oble pli longa ol la kaliko. La korono longas 8 ĝis, malofte 20 mm (eĉ ĝis 50 mm) longa. Ĝi estas orflava, flave blanka, helklare violkolora aǔ blankeca, parte ankaŭ kun malhela reto. La koronaj loboj estas samgrandaj, mallongaj kaj rondecaj.
La stamenoj estas bone videblaj kaj en la mezo kunkreskintaj. La anteroj longas 2,9 ĝis 3,8 mm.
Fruktoj kaj semoj
[redakti | redakti fonton]La frukto estas speciala formo de la kapsulfrukto, nomata piksidio (kovrilkapsulo). Ĝi longas (5 ĝis) 9 ĝis 15 mm. La kapsulo enhavas inter 200 kaj 500 semojn.
Kromosomnombro kaj enhavosubstancoj
[redakti | redakti fonton]Oni esploris minimume sep el la 23 konataj specioj pri ilia kariotipo. Oni nombris kromosoman bazonombron de x = 14 aǔ x = 17.
Kelkaj specioj de la genro enhavas alkaloidojn, hiosciaminon kaj skopolaminon. En la specio nigra hosciamo (Hyoscyamus niger) oni trovis vianolidojn.
Disvastigo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Origine la specioj de hiskiamo kreskas en Eŭropo, en Nordafriko ĝis Ĉinujo kaj Hindujo, sur la Kanariaj insuloj kaj en Madejro. Kiel neofito ĝi kreskas en la nordo de Usono, Kanado, respektive en Aǔstralio. La planto kreskas apud stratoj. Ĝis alteco de 2000 m en la Atlasa montaro kaj ĝis 3000 m en Himalajo.
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]La genro konsistas el ĉ. 23 specioj.[5].
- subgenro Hyoscyamus
- sekcio Hyoscyamus
- subsekcio Hyoscyamus
- Hyoscyamus reticulatus L.: Ĝi hejmiĝas en okcidenta Azio kaj Kaǔkazio [6]
- Hyoscyamus pojarkovae SCHÖNB.-TEM.: Ĝi hejmiĝas en Irano, Irako, Sirio kaj Egiptujo [5]
- Hyoscyamus kurdicus BORNM.: Ĝi hejmiĝas en Sirio
- Hyoscyamus leucanthera BORNM. & GAUBA: Ĝi kreskas en Irano[5]
- Hyoscyamus afghanicus POJARK.: Ĝi hejmiĝas en Afganio[5]
- Hyoscyamus multicaulis RECH.F. & EDELB.: Ĝi hejmiĝas en Afganio[5]
- Hyoscyamus squarrosus GRIFF.: Ĝi hejmiĝas en Afganio, Irano, Turkmenio kaj Pakistano[5]
- Hyoscyamus kotschyanus POJARK.: Ĝi hejmiĝas en Irano [5]
- Hyoscyamus arachnoideus POJARK.: Ĝi hejmiĝas en Irano[5]
- Hyoscyamus turcomanicus POJARK.: Ĝi hejmiĝas en Antaǔazio [5]
- nigra hiskiamo (Hyoscyamus niger L.): La hejmregiono estas Eŭropo, Nordafriko kaj Azio[6]
- subsekcio Pusilli
- Hyoscyamus pusillus L.: La hejmregiono estas Azio, Ruslando kaj Egiptujo [6]
- Subsekcio Adictyi
- blanka hiskiamo (Hyoscyamus albus L.): la hejmregiono estas suda kaj sudorienta Eǔropo, Nordafriko, Makaronezio kaj proksima oriento[6]
- Hyoscyamus cylindrocalyx RECH. F.: Ĝi hejmiĝas en Antaǔazio
- Hyoscyamus desertorum (ASCH. EX BOISS.) TÄCKH.: la hejmregiono estas Egiptujo, Israelo kaj Jordanio[6]
- subsekcio Hyoscyamus
- sekcio Chamaehyoscyamus
- Hyoscyamus aureus L.: la hejmregiono estas Egiptujo kaj okcidenta Azio; neofito en Kreto [6]
- Hyoscyamus senecionis WILLD.
- sekcio Pumilio
- Hyoscyamus leptocalyx STAPF EX BORNM.: Ĝi hejmiĝas en Turkujo [6]
- Hyoscyamus longepedunculatus C.C.TOWNS.: Ĝia hejmregiono estas Irako.
- subgenro Dendrotrichon SCHÖNB.-TEM.
- Hyoscyamus orthocarpus SCHÖNB.-TEM.: La hejmregiono estas Irano[5]
- egipta hiskiamo (Hyoscyamus muticus L.): La hejmregiono estas norda Afriko kaj proksima oriento[6]
- Hyoscyamus boveanus ASCH. & SCHWEINF.: La hejmregiono estas Egiptujo kaj la Sinai-duoninsulo[7]
- Hyoscyamus falezlez COSS. (ankaŭ subspecio de Hyoscyamus muticus ): La hejmregiono estas Afriko[6]
- Hyoscyamus nutans SCHÖNB.-TEM.: La hejmregiono estas Irano[5]
- Hyoscyamus rosularis SCHÖNB.-TEM.: La hejmregiono estas Irano [5]
- Hyoscyamus tenuicaulis SCHÖNB.-TEM.: La hejmregiono estas Irano [5]
- Hyoscyamus insanus STOCKS
- La hejmregiono estas Afganio, Pakistano kaj Irano[5].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ hiskiamo en Nova Plena Ilustrita Vortaro
- ↑ hiosciamo en Nova Plena Ilustrita Vortaro
- ↑ Franz Köcher: Die babylonische und assyrische Medizin in Texten und Untersuchungen. I–VI, Berlin 1963–1980, BAM 574:I 1–3.
- ↑ Martha Haussperger: Gab es vor Hippokrates bereits eine empirische Medizin in Vorderasien? In: Würzburger medizinhistorische Mitteilungen 17, 1998, S. 113–128; hier S. 121 (úŠAKIRA: Bilsenkraut).
- ↑ 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 5,12 5,13 5,14 Karl Heinz Rechinger (Eld.), Eva Schönbeck-Temesy: Flora Iranica − Flora des Iranischen Hochlandes und der umrahmenden Gebirge. Band 100: Solanaceae. Akademische Druck- und Verlagsanstalt, Graz 1972, S. 49–79.
- ↑ 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 6,8 Hiskiamo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
- ↑ Benito Valdés: Solanaceae. Hyoscyamus. In: Euro+Med Plantbase - the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity. Berlin 2011.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Armando T. Hunziker: Genera Solanacearum: the genera of Solanaceae illustrated, arranged according to a new system. A. R. G. Gantner Verlag K.G., Ruggell, Liechtenstein 2001, ISBN 3-904144-77-4.