Irma Ferch
Etoso
Irma Ferch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ferch Irma Mária |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1903 en Arad |
Morto | 15-an de oktobro 1977 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 19/2-1-47 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | János Koszó (1920–1952) |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
FERCH Irma (pro. ferĉ), edzino de János Koszó, estis hungara muzikkomponistino naskita en Arado la 1-an de januaro 1903 kaj mortinta en Budapeŝto la 15-an de oktobro 1977.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Irma Ferch pristudis kanton en muziklernejo de Peĉo. En 1940 ŝi alvenis en Koloĵvaron, poste de 1942 ĝis sia morto ŝi vivis en Budapeŝto. Ŝi pristudis muzikkomponadon kun pluraj interrompoj en Nemzeti Zenede, en la Budapesti Erkel Ferenc Zeneművészeti Szakiskola, privatvoje ĉe Ervinné Major. Ŝi komponis muzikon por sporteventoj.