[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Julie Šupichová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julie Šupichová
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1884 (1884-01-27)
en Studnice (distrikto Náchod)
Morto 20-an de decembro 1970 (1970-12-20) (86-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Aŭstrio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
verkisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantisto numero 19414
vdr

Julie ŠUPICHOVÁ, ankaŭ literumita kiel Julie Ŝupiĉova[1] (naskiĝis la 27-an de januaro 1884 en Studnice - mortis la 20-an de decembro 1970 en Prago) estis ĉeĥa instruistino kaj esperantistino. En 1933 ŝi deklariĝis honora membrino de UEA.

Esperantistino de 1907, ŝi estis fondintino de Esperanta Unuiĝo en Červený Kostelec, de rondeto de esperantistinoj en Prago, kies honora membrino ŝi fariĝis, kaj de la Libera Unuiĝo de Esperanto-Amikaro (ĝis la nazia okupacio de Ĉeĥoslovakio). Membrino de la supera institucio Lingva Komitato, de la komitato de Bohema Asocio Esperantista, kaj de la ekzamena komisiono de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, sekretario de la 13-a Universala Kongreso en Prago, delegitino kaj prelegantino ĉe Internacia Konferenco Instruista en Ĝenevo 1922 (aranĝis Instituto J. J. Rousseau), prezidantino de virina kunveno ĉe 15-a UK en Nurenbergo, membrino de la Kuratoraro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, delegitino de UEA. Ŝi fariĝis honora membrino de UEA ekde 1933, Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko, de Esperantista Societo "Komenský" en Ostrava-Zábřeh kaj de la menciita Esperanto-Amikaro. Ŝtate ekzamenita pri kapableco instrui Esperanton en lernejoj. Aŭtoriono de okjara kurso kaj kroniko de Esperanto en la revuo Malý čtenář (Malgranda leganto, Vilímek, Prago) kaj de 23 librotitoloj, precipe lernolibroj kaj aliaj helpiloj, el kiuj Lernolibro de Esperanto aperis kvinfoje (ministerie aprobita por lernejoj), po unu eldono en la kroata lingvo (Zagreb), kaj pola (Varsovio) kaj en la blindula skribo. Ankaŭ ŝia Juna korespondanto aperis en Pollando. Ŝian esperantan legolibron Legu kaj parolu! en 1925 publikigis la ĉeĥa eldonejo Šolc a Šimače - ĝi en la 1930-aj jaroj konsideriĝis tiom fundamenta Esperanta verkaĵo, ke en la Enciklopedio de Esperanto de 1934 ĝi estis inter la ekzemplaj verkoj laŭ kiuj statistike kalkuliĝis la Ofteco de prepozicioj en la fundamenta Esperanta literaturo.

Gravan rolon en la informado de la ĉeĥa publiko havis ŝiaj libroj Esperanto, jeho vývoj a význam pro národní školu (Esperanto, ĝia evoluo kaj signifo por la nacia lernejo, Čs. graf. unie, 1935) kaj Kdo je Zamenhof (Kiu estas Zamenhof, Orbis, 1947). J. Šupichová pionire kaj senlace kunlaboris kun 60 gazetoj sur la kampo de edukado, klerigo kaj propagando de Esperanto, gvidis dum jaroj en Národní politika rubrikon "Z esperantského světa", kursojn en gazetoj kaj revuoj, ankaŭ sep prelego-ciklojn en la Radio.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Julie ŠUPICHOVÁ, ĉeĥoslovakino, pens. faka instr. en Praha. Nask. 27 jan. 1884 en Studenice. E-isto de 1907. Fondis E-rondojn. Propagandas precipe pere de gazetoj (ĉefe porinfanaj kaj instrufakaj). Grava sukceso: de marto 1929 aperas preskaŭ ĉiusemajne E-rubriko en la granda ĵurnalo „Národní Politika“. Verkis lernolibron, lernolibreton por junularo, E-Ĉ konversacian libron, ampleksan legolibron, prop. broŝurojn ktp. Kunlaboris al „La Progreso“, „Kulturo“, „E-ista Voĉo“, „Germana E-isto“, „Int. Ped. Revuo“, ktp. En 1920-23 ŝi eldonis monatan prop. gazeton „E-ský Zpravodaj“.


la libro "Biografio de Zamenhof" fare de J. Šupichová
  • Legu kaj parolu! : Esperanta legolibro (1925)
  • Ni legas kaj lernas: legolibreto por komencantoj kunmetita el la verkaro de L. L. Zamenhof (Zagreb, 1957)
  • Esperanto v kostce (1954, Esperanto koncize)
  • Esperanto, jeho význam pro národní školu (1935, Esperanto, ĝia signifo por la nacia lernejo)
  • Esperanto: mluvnice a cvičebnice pro samouky a kursy (1933)
  • Esperantský dopisovatel: návod, jak psáti esperantské dopisy soukromé a obchodni (1935)
  • Hovoříme esperantsky: (Esperanta konversacio, 1947)
  • Kniha česko-esperantské konversace (1925)
  • L. L. Zamenhof (1947)
  • Legu kaj parolu! (1925)
  • Mladý dopisovatel (1951)
  • Pomocný jazyk mezinárodni Esperanto (1917)
  • Rádce českého esperantisty (1929)
  • Samideana vortaro (1935)
  • Zajimáte se o Esperanto? 150 otázek a odpovêdi o esperantu a jeho hnuti (1939)
  • Unua legaĵo: por komencantoj (TKKE, 1957)

Pri Ni legas kaj lernas

Citaĵo
 Laŭ nia vidpunkto, ĉi tiu libro estas tre rekomendinda por tiuj, kiuj deziras perfekti ĝi en la lernado de nia lingvo internacia. La fonto ne povas esti pli bona.

La autorino estas ĉeĥa edukistino, kiu bone sciis elekti inter la verkaro de la Majstro. Vidu la enhavon: Antaŭparolo. Modelaj frazoj. Proverboj. Anekdotoj. Diversa legaĵo. Knabineto kun alumetoj, de H.C. Andersen. El Ifigenio de Taŭrido, de J. W. Goeth e. El Hamleto, de W . Shakespeare, El Lingvaj respondoj. Vortoj

de Zamenhof. La Espero. La Esperanta himno. Verkaro de Zamenhof. Do, la provizo estas riĉa kaj varia.Ramon Molera. Boletín n112 (nov 1958) 

Pri Esperanto: mluvnice a cvičebnice pro samouky a kursy

Citaĵo
 Lernolibro en la ĉeĥa lingvo. Belaspekta, kaj sendube, el la plumo de nia konata samideanino, tre taŭga. 
— La Brita Esperantisto - Numero 348, Aprilo (1934)

Pri Esperanto, jeho význam pro národní školu

Citaĵo
 Propaganda verko en ĉeĥa lingvo, kun ĉapitroj pri la problemo de helpa lingvo, Vivo de Zamenhof, Frua historio, Organizo, Sukcesoj, Literaturo, Esperanto en la lernejo, Instrumetodoj. Ĝi iom similas la verkon Aims and Claims, kiun verkis S-ro Long en la lingvo angla. Ni deziras al ĝi plenan sukceson. 
— La Brita Esperantisto- Numero 364, AÅgusto (1935)

Pri Esperantský dopisovatel

Citaĵo
 Jen la plej lasta verko de nia talenta samideano. Ĝi enhavas multe da frazoj ĉiuspecaj, kun specimenaj leteroj, kaj traduko kaj vortaro en ĉeĥa lingvo. Sendube la libro estos tre helpa al niaj ĉeĥaj samideanoj. 
— La Brita Esperantisto - Numero 366, Oktobro (1935)

Pri Samideana vortaro

Citaĵo
 Kolekto de 160 "samideanaj pensoj" —la frukto de preskaŭ tridek-jara sperto en nia movado. Jen tri: Koni Esperanton povas multaj. Sed scii ? —Skribi en Esperanto : afero evidente facila. Sed skribi internacie? — Fratoj amataj, kie vi estas? kion vi faras? Kion dirus hodiaŭ al mi la Majstro ? 
— La Brita Esperantisto - Numero 368, Decembro (1935)


Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La Brita Esperantisto - Numero 364, Aŭgusto (1935)