[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Oficina borago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oficina borago

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Familio: Boraginaceae
Subfamilio: Boraginoideae
Genro: Borago
Specio: Oficina borago
Borago officinalis
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La oficina borago (Borago officinalis) botanike apartenas al la boragacoj (Boraginaceae).

La nomo de la genro Borágo devenas de la araba abū 'araq "patro de ŝvito", pro ties kuracoplantaj virtoj.[1]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Oficina borago estas unujara planto, kiu atingas altecon de 75 cm. Ĝiaj folioj havas guston de kukumo. En printempo kaj somero aperas purpurbluaj steloformaj floroj.

En la kuirarto estas uzataj la floroj kaj la freŝaj, junaj folioj de la planto. Oficina borago fajnigas ĉefe salatojn, saŭcojn, buterpanon kaj kazeon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Helmut Genaust. (2012) Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. Hamburg: Nikol Verlagsgesellschaft mbH & Co. KG. ISBN 978-3-86820-149-9., paĝo 103, kapvorto Borágo

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Botanica, Einjährige und mehrjährige Pflanzen, Über 2000 Pflanzenporträts (germane). Tamdem Verlag GmbH. ISBN 978-3-8331-4469-1., paĝo 172, kapvorto Borago
  • Nova PIV, paĝo 166, kapvorto Borago, ĉapitro oficina borago

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]