La Butiko Ĉirkaŭ la Angulo
La Butiko Ĉirkaŭ la Angulo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Shop Around the Corner |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1940, 10 jan. 1940, 12 jan. 1940, 16 feb. 1940 |
Ĝenro | romantika komedio, filma dramo, kristnaska filmo, filmo bazita de literatura verko |
Kameraado | William H. Daniels |
Reĝisoro(j) | Ernst Lubitsch |
Produktisto(j) | Ernst Lubitsch |
Scenaro | Samson Raphaelson • Ben Hecht |
Loko de rakonto | Budapeŝto |
Muziko de | Werner Richard Heymann |
Rolantoj | Margaret Sullavan • James Stewart • Frank Morgan • Joseph Schildkraut • Felix Bressart • William Tracy • Edwin Maxwell • Charles Halton • Grace Hayle • Inez Courtney • Sara Haden • Sarah Edwards • Charles Arnt • Claire Du Brey • Mary Carr • William Edmunds • Ernst Lubitsch |
Produktinta firmao | Metro-Goldwyn-Mayer |
IMDb | |
La Butiko Ĉirkaŭ la Angulo (angle The Shop Around the Corner) estas usona romantika dramofilmo de 1940, produktita kaj reĝisorita fare de Ernest Lubitsch, kun James Stewart, Margaret Sullivan, Frank Morgan kaj Joseph Schildkraut en la gvidroloj. La filmo baziĝas sur la teatraĵo "Parfumerie" de Miklós László.
La intrigo temas pri du laboristoj en butiko de ledaĵoj en Budapeŝto, kiuj incitetas unu la alian sen scii, ke ili interŝanĝas amleterojn kiel anonimaj korespondadantoj. La feliĉa fino de la intrigo okazas dum kristnaska vespero tiel ke la filmo ofte estas vidata je Kristnasko.
La filmo estis elektita kiel la 28-a en la La 100 Jaroj... serio de la American Film Institute
En 1998, speco de refilmigo de la filmo nomita You have a message estis produktita kun Tom Hanks kaj Meg Ryan.
En 1999, la filmo estis elektita por konservado en la Nacia Filmarkivo de Usono fare de la Biblioteko de Kongreso por esti de kultura, historia kaj estetika graveco.
Intriga resumo
[redakti | redakti fonton]S-ro Hugo Metuchak (Frank Morgan) posedas butikon de ledaĵoj en Budapeŝto. Ĉiumatene la laboristoj senlace venas al la laborejo. La ĉefvendisto Alfred Kralik (James Stewart), la vendisto Pirowitz (Felix Bersert), la vendisto Ilona (Inez Courtney), la kasistino Flora (Sarah Hadden), la mesaĝisto Peppy (William Tracy) kaj la vendisto Franz Vadaŝ (Joseph Shieldkraut). Vadaŝ estas hipokritulo, flatas sian estron, vestas sin elegante, venas al laboro per taksio kaj ĉiuj scivolas de kie li ricevas la financadon por tio.
Unun tagon bela knabino nomita Clara Novak (Margaret Sullivan) venas al la butiko por trovi laboron. Metuchak rifuzas ŝin sed virino eniras la butikon kaj Clara konvinkas ŝin aĉeti keston el artefarita ledo kiu ludas la kanton "Black Eyes" kiam ĝi estas malfermita. Clara rakontas al la kliento ke ĝi estas skatolo da bombonoj ke ĉiun fojon kiam ĝi malfermiĝas, ĝi ludas tiun-ĉi melodion kiel averto "ne tro multe da bombonoj"...
Kralik rivelas al Pirowitz ke li okupiĝas pri anoniman amleterkorespondadon kun knabino. Fine ili fiksis rendevuon por renkontiĝi en kafejo kie la knabino atendos kun libro de Anna Karenina. Li kaj Clara ne interkonsentas pri ilia laboro unu kun la alia kaj kverelas la tutan tempon.
Metuchak estas kolera la tutan tempon kaj Kralik ne komprenas kial. Jus antaŭ Kristnasko Metuchak ordonas al la laboristoj resti por plia laboro dum la nokto kaj Kralik kaj Clara malkonsentas pro ilia "renkontiĝo". Fine ili estas liberigitaj. Clark rapidas al la kafejo kaj vidas Clara kun la libro kaj tiam li ekkomprenas ke tio estas la knabino al kiu li skribas. Li eniras la kafejon kaj ekparolas kun ŝi sed ne rivalas sin al ŝi.
Metuchak konstante kritikas Kralik kaj finfine maldungas lin sed kun rekomendletero. Kralik ne komprenas, kial li estas maldungita post multaj jaroj da fidela laboro. La kialo fariĝas klara post la maldungo - Metuchak suspektis, ke lia edzino trompis lin kaj ĉi tiu suspekto estis ĵetita sur Kralik kiu estas bela kaj juna viro.
Li dungas privatan detektivon kiu malkovras ke lia edzino trompas lin kun Vadash. Li iras en sian ĉambron, prenas manpafilon kaj intencas pafi sin. La mesaĝisto Pepi alvenas en tiu momento, savas lin kaj sendas lin al hospitalo pro nerva kolapso.
Finfine li nomumas Kralik kiel la butikestro kaj Pepi kiel komizo. Vadaŝ estas forĵetita el la butiko en malhonoro. En preparo por Kristnasko, la dungitoj ornamas la butikon kaj sukcesas vendi la plej grandan parton de ĝia enhavo al la ĝojo de Metuchak kiu alvenas en la butikon. Li konas la novan mesaĝiston Rudy (Charles Smith) kaj ofertas preni lin al multekosta kristnaska vespermanĝo en bonkonata restoracio.
Clark kaj Clara daŭras konversacio ĝis tiam li rivelas al ŝi ke la nekonata korespondadanto estas li kaj fine ili varme brakumas.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- The Shop Around the Corner eseo de Kevin Bahr ĉe Nacia Filmo Registry
- The Shop Around the Corner ĉe IMDb
- The Shop Around the Corner ĉe AllMovie
- La Butiko Ĉirkaŭ la Angulo ĉe Rotten Tomatoes
- The Shop Around the Corner ĉe la TCM Movie Database
- The Shop Around the Corner ĉe la American Film Institute Catalog
- The Shop Around the Corner ĉe Box Office Mojo
- "Agante Ordinare en La Butiko Ĉirkaŭ la Angulo Filmo" : Revuo de Filma Kritiko, Afero 1, 2010
- "La Butiko Ĉirkaŭ la Angula eseo" de Daniel Eagan en la Usona Filma Heredaĵo: La Aŭtoritata Gvidilo al la Famaj Filmoj en la Nacia Filmo Registrejo, A&C Black, 2010 (ISBN 0826429777), paĝoj 307-308
- Aŭdio
- La Butiko Ĉirkaŭ la Angulo sur Ekrana Gildo Teatro: 29a de septembro, 1940
- La Butiko Ĉirkaŭ la Angulo sur Lux Radia Teatro: 23a de junio, 1941