La Encina (Salamanca)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Encina (stacidomo). |
La Encina | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37515 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 101 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 30′ N, 6° 32′ U (mapo)40.498888888889-6.5316666666667Koordinatoj: 40° 30′ N, 6° 32′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 797 m [+] | ||
Areo | 30,77 km² (3 077 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Encina, Salamanca [+] | |||
La Encina estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo. La Encina estas tradukebla al La Anzino, tio estas La verda kverko, kio videblas en la blazono. Certe anzinoj estas tre ofta arbo en la areo kaj en la tuta provinco.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cabezal Viejo, La Encina, Valdespino kaj Robliza (senhoma), okupas totalan areon de 30,77 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 108 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 600 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Limas kun la loĝlokoj Ciudad Rodrigo (norde), Martiago kaj Herguijuela de Ciudad Rodrigo (sude), Pastores (oriente), El Bodón (okcidente). Ĝi estas je 101 km de la provinca ĉefurbo.
Kvankam estas restaĵoj el Ĥalkolitiko kaj Romia Imperio, la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Estas kolektado de fungoj, ĉasado kaj fiŝkaptado.
La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.
-
Urbodomo
-
Plej antikva datebla domo, konstruita ĉirkaŭ 1832
-
El Chite, plej alta pinto de la municipa teritorio de La Encina (850m)
-
Rigardejo Piñones kaj Rigardejo Chorrito
-
Anzino ĉe arbaro
-
Sierra de Gata vidita el La Encina