[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Milita teknologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batala telestiraviadilo de tipo Hermes 900.

Milita teknologio, armila teknologioarmea teknologio, estas la aplikado de la teknologio por ĝia uzado en milito. Ĝi enhavas tipojn de teknologio kiuj estas klare de milita naturo kaj ne de civila naturo, ĝenerale ĉar ili ne havas civilajn aplikaĵojn utilajn aŭ laŭleĝajn, aŭ estas danĝere uzeblaj sen taŭga milita trejnado.

La milita teknologio estas foje esplorita kaj disvolvigita fare de sciencistoj kaj inĝenieroj specife por ĝia uzado en batalo aŭ atakoj fare de armitaj fortoj. Multaj novaj teknologioj alvenis eĉ al civila uzado kiel rezulto de la militista financado de scienco. Inĝenieroj zorgas pri la administrado de la dezajno, disvolvigo, pruvoj kaj vivociklo de armiloj kaj militaj sistemoj. Ĝi baziĝas sur la sciaro de variaj tradiciaj fakoj de inĝenierarto, kiel la mekanika inĝenierarto, elektrotekniko, mekatroniko, elektr-optiko, kosmofluga inĝenierarto, materiala inĝenierarto, kaj kemia inĝenierarto.