El Vikipedio, la libera enciklopedio
Niederröblingen estas eksa komunumo kaj ekde la 1-a de januaro 2010 parto de la urba komunumo Allstedt en Germanio. Ĝi troviĝas en la nuna distrikto Mansfeld-Suda Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto, en la sudorienta parto de la mezalta montaro Harco, kaj ĝis junio 2007 apartenis al la antaŭa, pli malgranda distrikto Sangerhausen. La 30-an de junio 2013 la loĝloko havis 427 loĝantojn.