Nikolaus Gerbelius
Νικόλαος Γερβέλιος (1485-1560) | ||
---|---|---|
"Descriptionem Græciæ Sophiani", verko eldonita de Nikolao Gerbelo en 1545
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1485 en Pforzheim, Germanio | |
Morto | 1560 en Strasburgo, Francio | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Vieno Universitato de Tübingen Universitato de Kolonjo Universitato de Bolonjo | |
Familio | ||
Patro | Anton Gerbel (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Matthaeus Gnidius • Johannes Franciscus Cotta • Johannesfranciscus Cottalambergius • Johannesfranciscus Cottalembergius • Johannes Franciscus Cotta Lembergius • Musophilus • Nicolaus Musiphilus vd | |
Okupo | teologo juristo humanisto verkisto vd | |
Aktiva en | Vieno vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Nikolaus Gerbelius Phorcensis aŭ Nikolaus Gerbelius Musophilus estis germana humanisto, helenisto, juristo kaj doktoro pri leĝoj. Li eldonis la Novan Testamenton en la greka kaj iu "Descriptio Graeciae", krom sennombraj aliaj verkoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li studis sub Conradus Ceiba en Vieno inter 1501 ĝis 1505. Li enmatrikuliĝis en Kolonjo la 16-an de junio 1506 kaj ricevis sian Majstreco pri Artoj tie. En majo 1508 li estis ĉe Tübingen, studante ĉe Akvino en la dominika monaĥejo, sed malgraŭ tio li apogis Reuchlin kontraŭ la dominikanoj. Li daŭre vojaĝis, irinte en 1554 al Italio, kie li vizitis Aldo Manuzion en Venecio kaj re-ricevis sian doktorecon pri kanonika juro de Bolonjo.
En januaro 1515 li estis nomumita advokato en la eklezia administracio en Strasburgo, kie li restis por la tuta vivo. Antaŭ 1521 li fariĝis sekretario de la katedralkanonikaro sed ankaŭ servis kiel redaktoro kaj korektisto por la presisto Matthias Schürer (1470-1519). Li estis aktiva membro de la Strasburgo beletra societo kaj verŝajne unue renkontis Erasmon kiam tiu grupo bonvenigis lin kiam li kelkatempe restis ĉe Strasburgo en la somero de 1554 kaj la printempo de 1515. Ŝajne ili denove renkontiĝis baldaŭ poste en Frankfurto kiam Gerbelius ĉeestis la printempan librofoiron en la kompanio de Schürer.
Erasmo komentis, "Neniu homa amikedo donis al mi la saman plezuron". Gerbelius tuj eniĝis en korespondado kun Erasmo kaj antaŭ septembro Erasmo ofertis al li konsilojn pri la formato de la "Nova Testamento", instigante lin apartigi la grekan kaj latinajn tekstojn prefere ol prezenti ilin unu apud la alia. Poste en tiu monato Gerbelius iris al Bazelo por labori kiel korektisto en la granda entrepreno.
Kiam la eldono estis preskaŭ finita Erasmo plendis ke kvankam Gerbelius kaj Oecolampadius estis dungitaj je grandaj kostoj, ili faris nesufiĉan laboron kaj la teksto estis plenigita de eraroj. Aldone al la verko en Bazelo, Gerbelius propre kontrolis la eldonojn de Schürer pri la "Lucubrationes" kaj la "Parabolae". En 1517 Gerbelius pripensis dediĉi sin al la reformo de la eklezio iĝante pastro, sed la sekvan jaron, reflektinte la influon de "Lutero sur sia vivo kaj penso, li edziĝis. Tamen Erasmo daŭre skribis al li varme en 1558.
Ekde decembro 1522 ĝis decembro 1529 Gerbelius konservis taglibron, plejparte en la latina, registrante la religiajn ŝanĝojn kiuj okazis en tiuj jaroj. Gerbelius estis konvinkita luterano kaj tiel li malakceptis la teologiajn formulojn de Capito kaj Bucero. Li restis en proksima amikeco kun Kasparo Hedio, kiu estis lia infantempa kunulo en Pforzheim. Kiam Hedio publike predikis la Buceran doktrinon en 1527, Gerbelius sentiĝis izolita kaj forlasita. Li neniam estis proksima al la Strasburgaj reformistoj, sed la fondo de la Strasburgo Gimnazio en 1538 donis al li novan fokuson por sia scienca verko.
Li daŭrigis siajn gramatikajn studojn kaj en 1545 iĝis la unua okupanto de la katedro pri historio. En 1545 li publikigis sian "Decriptio Graeciae" (Bazelo: Johano Oporino), gravan kompilaĵon de antikvaj verkintoj de fontoj pri la geografio de klasika Grekio. Inter la multaj publikaĵoj de Gerbelius rimarkeblas la jenaj: Antaŭparolo al Eneido de Vergilio (Strasburgo: Matthias Schürer, 1515, Jean Knobloch (1500-1528), 1525); antaŭparolo al Helium Gallium de Salustio (Strasburgo: M. Schürer, 1517); Vivo de Cuspinianus en Johannes Cuspinianus, "De caesaribus atque imperatoriteus romanis" (Strasburgo: Christian Mylius 1540). Li ankaŭ estis proponita kiel la verkinto de la anonima parodio kies titolo estas "Hochstratus ovans".[1]
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Romanae historiae comnpendium, Pomponio Leto, Marco Antonio Sabellico, 1515
- Floridorum libri quattuor. De Dogmate Platonis, 1516
- Flauii Philostrati De vitis sophistarum, Flavius Philostratus, Nicolaus Gerbelius, Antonio Bonfini, 1516
- Fabvlarvm qvae hoc libro continentur interpretes, Ezopo, Flavius Avianus (375-440), Adrianus Barlandus (1487-1538), Johannes Antonius Campanus (1429-1477), Petrus Crinitus (1475-1507), Martinus Dorpius (1485-1525), Desiderius Erasmus (1465-1536), Aulus Gellius (123-180), Nicolaus Gerbelius, Maximus Planudes (1255-1330), Caius Plinius Caecilius Secundus, Angelo Poliziano, Willem van Gouda (1540-1573)[2], 1519
- In obscuriora aliquot capita Geneseos ... Annotationes, 1523
- P. Callimachi Experientis De bello Turcis inferendo, oratio grauissima ..., Filippo Buonaccorsi aŭ Filippo Calimachi (1437-1496), 1533
- Iurisconsultorum vitæ, veterum quidem, Bernardino Rutilio (1504-1538), Nicolaus Gerbelius, Ludovico Gomez (1484-1542)[3], Johann Fichard (1512-1581), Giovanni Nevizzano (1480-1540), 1537
- Aesopi Phrygis Fabvlarvm celeberrimi avtoris vita, Aesopus, Joachim Camerarius (senior), Desiderius Erasmus, Aulus Gellius (123-165), Nicolaus Gerbelius, Titus Livius, Angelo Poliziano, 1538
- Veterum iurisconsultorum uitae, per Bernhardinum Rutilium iurisconsultum doctiss. summa diligentia conscriptae, 1538
- de Caesaribus atque imperatoribus Romanis opus insigne, Johannes Cuspinianus (1473-1529), 1540
- Liber selectarum declamationum, Filipo Melanktono, 1541
- N. Gerbelii in descriptionem Græciæ Sophiani, Nikolaos Sophianos (1500-1551), 1545
- Lycophronis Chalcidensis Alexandra, Lycophronis Chalcidensis, Joannes Tzetzes (1110-1180), 1546
- Pro declaratione picturae sive descriptionis Graeciae Sophiani, 1550
- Ioannis Brodaei Tvronensis Annotationes in Oppiani cynegeticon, Johannes Brodaeus (1500-1573), 1552
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Publius Terentius Afer (195 a. K. - 159 a. K.)
- Gaius Sallustius Crispus (86 a. K. - 35 a. K.)
- Publius Ovidius Naso (43 a. K. - 17 p. K.)
- Lucius Apuleius (125-164)
- Johann Tzetzes (1110-1180)
- Johannes Reuchlin (1455-1522)
- Paulus Volzius (1480-1544)
- Martinus Dorpius (1485-1525)
- Simon Grynaeus (1493-1541)
- Filipo Melanktono (1497-1560)
- Conrad Varrentrapp (1844-1911)
- Ludwig Geiger (1848-1919)
- Heinrich Grimm (1892-1975)
- Friedrich Wilhelm Bautz (1906-1979) germana teologo kaj historiisto
- Franz Josef Worstbrock (n. 20.01.1935) germana mezepokisto