[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Serón de Nágima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serón de Nágima
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42127
Demografio
Loĝantaro 116  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 30′ N, 2° 12′ U (mapo)41.495555555556-2.2013888888889Koordinatoj: 41° 30′ N, 2° 12′ U (mapo) [+]
Alto 948 m [+]
Areo 60 km² (6 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Serón de Nágima (Provinco Sorio)
Serón de Nágima (Provinco Sorio)
DEC
Situo de Serón de Nágima
Serón de Nágima (Hispanio)
Serón de Nágima (Hispanio)
DEC
Situo de Serón de Nágima

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Serón de Nágima [+]
vdr

Serón de Nágima [seRON deNAĥima] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la oriento de la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
Loko de Serón de Nágima en la provinco Sorio.
Ruinoj de la kastelo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 60,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 130 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 800 loĝantojn el la 1920-aj jaroj.

Ĝi distas 54 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi estas inter Gómara (norde) kaj Monteagudo de las Vicarías (lime kun Aragono).

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Quejigares de Gómara-Nájima, okupanta 2 167 hektarojn, nome 35 % de la teritorio.

En islama epoko jam estis grava strategia loko, kun murego. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 12-a jarcento, konkero okazis antaŭ kelkaj jardekoj. Estis grava juda komunumo. En 1158 oni subskribis la Interkonsenton de Serón de Nágima, konata ankaŭ kiel "Traktato de Haxama", inter la reĝo Sanĉo la 3-a kaj Ramon Berenguer la 4-a, grafo de Barcelono kaj princo de Aragono. En 1296 Alfonso de la Cerda, helpita de Henriko de Aragono, eniris al teroj de Soria, proklamante sin reĝo de Kastilio, kaptinte Serón, Soria, Osma, Almazán kaj Deza, kiuj estis poste redonitaj.

En la 1a de Aprilo 1707, kadre de la Hispana Milito de Sukcedo la trupoj de la aŭstria pretendanto rabadis la lokon, dum la trupoj partianaj de la franca pretendanto rifuĝiĝis en la kastelo. Post unu jarcento, en 1819, estis francaj trupoj kiuj detruis la kastelon kadre de la Hispana Milito de Sendependigo.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, tradicia arkitekturo, ruinoj de la kastelo, placo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]