[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Poŝatlaso de la mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Poŝatlaso de la mondo
en Esperanto
en Esperanto
Aŭtoroj
Aŭtoro diversaj
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1971
Lando Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko
Trajtoj
Paĝoj 212
vdr

Poŝatlaso de la mondo estas malgranda libro, eldonita esperantlingve en 1971 en Prago, Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko, ĉe la eldonejo Kartografie. Ĝi enhavas 80 fizikajn kaj politikajn mapojn kaj donas politikajn, administrajn kaj ekonomiajn informojn. Krome troveblas en ĝi pli ol 12 000 geografiaj nomoj kaj informoj pri internaciaj organizoj, valutoj kaj flagoj. Ĉe la unuopaj landoj estas menciitaj la areo en km² kaj la nombro de loĝantoj kun jarindiko.

Ĝi konsistas el la jenaj partoj

  • Enhavo sur 2 paĝoj
  • dupaĝa antaŭparolo
  • Klarigo de la simboloj sur 2 paĝoj
  • mapoj sur la paĝoj 4 ĝis 41
  • registro kun 55 paĝoj

La poŝlibra formato de 16,6 x 11 cm estas intence kompakta, la 212 libraj paĝoj ne estas numerigitaj, sed numerigitaj estas la 41 grandaj mapaj tabuloj, el kiuj multaj ankaŭ estas elfaldeblaj kaj pluraj havas aldonajn mapojn grupigitajn kun la grandaj mapaj tabuloj. Listaj politikaj, administraj kaj ekonomiaj informoj troveblas tuj post la gvidaj mapaj tabuloj. La registro kun 55 paĝoj havas apartan numerigon. Ĝis nun temas pri la sola tiaspeca esperantlingva atlaso, kiu do havas altan renomon esti referenca verko. La nomoj de maroj, golfoj, lagoj, riveroj kaj montaroj, landoj kaj regionoj estas esperantlingvaj, sed urbonomoj indikiĝas foje nacilingve (en kazo de origine nelatinalfabeta skribo latinliterigitaj) kaj foje esperantlingvaj - kutime pli grandaj urboj, internacie pli konataj, estas esperantlingvaj, provincaj urboj restas nacilingvaj.

Respondeca redaktorino estis d-rino Ludmila Jiroušková. Teknika redaktoro estis Bohumil Stehlík.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]