Poul Egede
Poul Egede | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Poul Hansen Egede | ||
Naskiĝo | 9-an de septembro 1708 en Kabelvåg | |
Morto | 6-an de junio 1789 (80-jaraĝa) en Kopenhago | |
Tombo | Katedralo de Kopenhago vd | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | gronlanda vd | |
Ŝtataneco | Danio-Norvegio vd | |
Familio | ||
Patro | Hans Edege vd | |
Patrino | Gertrud Rask (en) vd | |
Gefratoj | Niels Egede (en) vd | |
Infanoj | Christian Thestrup Egede (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto misiisto verkisto universitata instruisto teologo vd | |
Aktiva en | Greenland vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Poul EGEDE (naskiĝinta la 9-an de septembro 1708 en Vågan, mortinta la 6-an de junio 1789 en Kopenhago) estis norvega-dana teologo, tradukisto kaj misiisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de la misia pioniro Hans Egede li helpadis la patron kaj iĝis ankaŭ ties posteulo ekleziula inter 1734-40. Reveninte al Danlando li iĝis profesoro pri teologio kaj membro de la Misia kolegio, post la morto de la patro ankaŭ inspektanto de la grondlanda misio kaj episkopo.
Li finis en 1766 la far la patro komencita traduko de la Nova Testamento en la gronlandan, verkis krome kateĥismon (1756) kaj ceremoniregularon (Rituale) dulingvan (dana-gronlanda) en 1783. Gravis ekster tio lia eldono de vortaro grondlanda-dana-latina (1750) kaj de lernolibro gramatika (ankaŭ grondlanda-dana-latina) en 1760.
El liaj filoj iĝis misiisto Hans E. Saabye (1770–78), la posta ĉefpredikisto en Adbye/Fyn. La alia filo Niels estis leŭtenanto esploristo ĉe la eosta marbordo de Gronlando; li ankaŭ surpaperigis siajn malkovrojn (Kopenhago 1789) kaj mortis en 1804 kiel ŝipkapitano.
Fonto
[redakti | redakti fonton]"Egede" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 5. Leipzig 1906, p. 387
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Fenger, Bidrag til Hans Egedes og den grønlandske Missions Historie 1721–1760, Kopenhago 1879