Peñalsordo
Peñalsordo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Badaĥozo | ||
Komarko | La Serena | ||
Poŝtkodo | 06610 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Corchero Sánchez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 831 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 49′ N, 5° 7′ U (mapo)38.819722222222-5.1125Koordinatoj: 38° 49′ N, 5° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 456 m [+] | ||
Areo | 47 km² (4 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Peñalsordo [+] | |||
Peñalsordo (Rokego de la Surdulo) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj al la komarko La Serena. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 831 loĝantoj sur areo de 47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 18 loĝantoj/km².
La loĝantoj nomiĝas peñasordeños.
Situo
[redakti | redakti fonton]Peñalsordo estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 456 m; je 209 km de Badajoz, provinca ĉefurbo, sed multe pli proksime de du aliaj provincaj ĉefurboj, nome je 131 km de Ciudad Real kaj je 132 km de Córdoba kaj kompreneble proksime de ambaŭ respektivaj provincoj. La surfaco de ties teritorio estas de 47 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La teritorion estis konkerita de la kastilia reĝo Ferdinando la 3-a, kiu donacis ĝin al la Templanoj en 1236 post la konkero de Córdoba, rekompence pro la helpo de templanoj en la konkero de la fortikaĵoj de Capilla, Garlitos kaj Almorchón. Post la nuligo de la templanoj en 1307 rekuperis ĝin la reĝo Ferdinando la 4-a. En 1309 estas la ordeno de Alcántara kiu ricevis la teritorion de la Encomienda de Capilla, sed ĝi redonis ĝin al la reĝo Alfonso la 11-a en 1320. Post posedo de nobelulo Alfonso Fernández Coronel la reĝo Pedro la 1-a ekposedis kaj donis ĝin al sia filino doña Beatriz. Post la entroniĝo de la duonfrato Henriko de Trastámara, tiu donacas la teritorion en 1370 al funkciulo Juan Núñez de Villazán, kiu vendis ĝin al alia nobelulo el Navaro, nome Diego López de Zúniga, en 1382. La nepo de Diego, nome Álvaro de Zúñiga, senjoro de La Peña del Sordo, poste Peñalsordo, akiris el la Katolikaj Gereĝoj, en 1485, la titolon de duko de Béjar. La Duklando de Béjar posedos Peñalsordo ĝis 1777 kiam mortas la lasta duko sensukcede.
Dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj posedis la teritorion la dukoj de Benavente kaj dukoj de Osuna, el kiuj en 1844 heredas Mariano Téllez-Girón y Beaufort, kiu malŝparegas la posedaĵaron per diboĉega vivo ĝis sia morto en 1882. De tiam la loĝantoj de Peñalsordo kaj najbaraj vilaĝoj ekaĉetis la terojn de la antikva senjorlando kiu malaperis per la Desamortización de Mendizábal.
Transporto
[redakti | redakti fonton]Laŭ ŝoseo
[redakti | redakti fonton]La ŝoseoj de Peñalsordo estas la jenaj:
- EX-323 Cabeza del Buey - Limo de Provinco de Ciudad Real.
- Eblas iri al Cabeza del Buey, Castuera, Villanueva de la Serena, Don Benito, Mérida aŭ Badajoz okcidenten, kaj Capilla, Chillón, Almadén, Puertollano kaj Ciudad Real orienten.
- BA-4143 Peñalsordo - Limo de Provinco de Córdoba.
- Eblas iri al Belalcázar, ties iama trajnstacio kaj la provinco de Córdoba kaj la limo kun la CO-9403 .
Busoj
[redakti | redakti fonton]Peñalsordo ĝuas rektajn ligojn per buso kun la jenaj lokoj:
- AISA
- Barcelono (16:30 LMXJVSD)
- Cabeza del Buey (9:15 LMXJVSD kaj 14:35 LMXJVS)
- Castellón (16:30 LMXJVSD)
- Ciudad Real (6:05 LMXJVS kaj 16:30 LMXJVSD)
- Madrido (6:05 LMXJVS kaj 16:30 LMXJVSD)
- Puertollano (16:30 LMXJVSD)
- Tarragona (16:30 LMXJVSD)
- Valencio (16:30 LMXJVSD)
Interesejoj
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas rura medio sude de la komarko La Serena, natura kaj paciga. La plej dinamika parto de la vilaĝo lokiĝas je la akso de la ŝoseo de Cabeza del Buey kaj Capilla al Almadén, kie multaj gastejoj kaj trinkejoj.
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]- Ermitejo de la Sankta Kristo (eble de 16-a aŭ 17-a jarcento).
- Ermitejo de la sankta Sebastiano
- Antikva preĝejo
- Nova preĝejo de sankta Brígida, fakte sankta Birgita
Parkoj kaj ĝardenoj
[redakti | redakti fonton]- Municipa parko
- Parko sankta Ana ĉe la ŝoseo al Belalcázar.
Muzeo
[redakti | redakti fonton]- Muzeo de la "Octava del Corpus"
- Estas konstruaĵo de la 18-a jarcento, nome Pósito de Peñalsordo, ekde majo 1999 por gasti muzeon pri la festo Octava del Corpus Christi.
Festoj
[redakti | redakti fonton]- Sendube la plej grava celebro estas la "Octava del Corpus", kiu okazas la semajnfino post la tago de Corpus Cristi (Korpo de Kristo). Sabate la superulo de la frataro rajdas surĉevale la vilaĝon dum la fratoj kuniĝas portantaj torĉojn. Post tio el la balkono de la urbodomo ili diras mokpoemojn pri la jaraj eventoj de la vilaĝo. Dimanĉe estas nova rajdado kelkaj sur azenoj kaj kelkaj maskiĝas la plej fama kiel avo maskita je virino kiu portas nepon. Kelkaj svingas flagon, kelkaj ŝajnigas luktadon. Dum la diservo la fratoj sonigas siajn ŝafsonujojn kaj post la diservo ili faras homan turon sur kiu la svingisto svingas la flagon kiel simbolo de la konkero de la kastelo el la araboj.
- Karnavalo
- Sankta Semajno
- kampara festo 1-a de majo
- Nokta kampara festo honore al la Virgulino Karmen, malkutima nokto en la regiono