Brione sopra Minusio
Brione sopra Minusio | |
---|---|
Blazono de Brione sopra Minusio | |
Vido de Brione sopra Minusio al Locarno kaj la Majora Lago | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Locarno |
Komunumaro | Navegna |
Koordinatoj | 46° 11′ 2″ N 8° 48′ 54″ O / 46.18389 °N, 8.81500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 2″ N 8° 48′ 54″ O / 46.18389 °N, 8.81500 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 525 |
Areo | 3,84 km² |
Alteco | 486 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6645 |
Komunumkodo | 5096 |
Mapo de Brione sopra Minusio |
Brione sopra Minusio estas komunumo de la Komunumaro Navegna kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 525 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Brione sopra Minusio situas 5 kilometrojn nordoriente de la urbo Locarno supre de Minusio ĉe la suda fino de la montoĉeno, kiu disigas la valojn de la riveroj Maggia kaj Verzasca. De Brione oni havas belan vidon al la Majora Lago kaj Locarno kaj Ascona. La komunumo konsistas el la vilaĝo Brione kun la kvartaloj Carmine kaj Pedroi.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,84 km², de kiuj 74,7% estas kovritaj de arbaro, 4,9% servas por agrikulturo kaj 8,59% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Brione sopra Minusio limas en nordo kaj oriento al Mergoscia, en sudoriento al Tenero-Contra, en sudo kaj okcidento al Minusio, kaj en nordokcidento al Avegno.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Brione sopra Minusio situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La svisa aŭtovojo A13, kies plej proksima alveturejo situas 1 kilometron okcidente de Minusuio en Orselina pasas en tunelo sub la komunuma teritorio. La komunumo atingeblas pere de flankaj vojoj kaj kvartalaj vojoj de Minusio kaj de Contra. Pere de la loka busreto de la urbo Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Brione sopra Minusio datiĝas el la jaro 1313 kiel Briono. Ĝis 1479 Brione estis parto de la Najbararo Minusio. Ek de tiam ĝis 1577 Brione iom post iom sendependiĝis de Minusio kaj fariĝis aparta komunumo.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj signifoj de Brione
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Brione sopra Minusio – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|