Pesaguero
Pesaguero | |||
---|---|---|---|
municipality of Cantabria (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39... | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 282 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 5′ N, 4° 32′ U (mapo)43.0775-4.5394444444444Koordinatoj: 43° 5′ N, 4° 32′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 614 m [+] | ||
Areo | 70 km² (7 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pesaguero [+] | |||
Pesaguero [pesaGEro] estas municipo en okcidenta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Liébana.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi limas norde kun Cabezón de Liébana, oriente kun Polaciones, okcidente kun Vega de Liébana kaj sude kun la provinco Palencio (Kastilio kaj Leono).
Demografio
[redakti | redakti fonton]Por areo de 70 km² estas 294 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Pro la perdo de loĝantoj pro rura amasmigrado la municipo perdis preskaŭ 1 000 loĝantojn el la 1900-aj jaroj.
La 294 loĝantoj (2021) estas distribuataj en:
- Avellanedo, 18 loĝ.
- Barreda, 38 loĝ.
- Caloca, 56 loĝ.
- Cueva, 25 loĝ.
- Lerones (en la foto de la tabelo), 40 loĝ.
- Lomeña, 48 loĝ.
- Obargo, 12 loĝ.
- Pesaguero (ĉefurbo), 50 loĝ.
- Valdeprado, 41 loĝ.
- Vendejo, 32 loĝ.
- La Parte, 20 loĝ.
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1980 | 1990 | 2000 | 2007 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1285 | 1343 | 1323 | 1268 | 1310 | 1227 | 980 | 702 | 497 | 491 | 402 | 346 |
Fonto: INE
Pesaguero estas siavice la municipa ĉefurbo. En 2006 ĝi havis 50 loĝantoj (INE). Ĝi estas je distanco de 129 km de la kantabra ĉefurbo, Santandero, kaj je altitudo de 614 metroj super la marnivelo. El Pesaguero ekas vojo por piedirado, nome sendero de pequeño recorrido PR-S.5, ĝis la Monaĥejo de Sankta Toribio de Liébana, kun totala longo de 23,5 km, kion oni faras dum ĉirkaŭ ses horoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado, sed translokiĝis al turismo. Ĉefaj altiraĵoj estas la apuda Nacia Parko Picos de Europa kaj la ermitejo de Caloca. Krome, en Valdeprado estas nobela domo de la 17-a jarcento.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Obargo.
-
Valdeprado.
-
Blazondomo de Vendejo.