[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Pilorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pilorio de Presencio.
Pilorio de Becerril del Carpio.
Pilorio de Itero de la Vega.

Pilorio[1] estas kolono el ŝtono, ordinare finita per kruco aŭ bulo, al kiu oni iam ligis krimulojn por elmontri ilin al la popolamaso. Ĝi estis grava konstruelemento en vilaĝoj el kelkaj landoj el Okcidenta Eŭropo, kiel en Hispanio, Portugalio ktp. La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) indikas kiel sinonimon la terminon "malhonora kolono". Pilorio reprezentis la kategorion laŭadministran de la loko, kaj oni starigis ĝin nur en la vilaĝoj kiuj havis plenan jurisdikcion, indikante la reĝimon al kiu oni devis esti submetita: reĝa senjorlando, municipa, eklezia aŭ monaheja. Krome ĝi markis la teritorian limon kaj, foje estis monumento omaĝa de la akiro de la vilaĝeco. Ĝi kunhavis kun la punpilorioj la funkcion de ekzekucioj. Kaj tiaj ekzekucioj kaj la propraj pilorioj kiel simboloj de la Antikva Reĝimo estis nuligitaj en Hispanio per dekreto de la Kortumo de Kadizo en 1812.

Survivantaj ekzemploj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]