[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Vertiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Medicine, vertiĝo estas malordo, kiu influas subjekton en la regado de ies situacio en la spaco, kiu kaŭzas iluzion de movado de la subjekto rilate al ĉirkaŭaj objektoj aŭ. ĉirkaŭaj objektoj rilate al la subjekto. Ĉi tiu iluzio de movado povas aperi en malsamaj formoj:

  • sento de rotacio "kiel sur karuselo";
  • sento de movado de la korpo en la vertikala ebeno "kiel en lifto";
  • sento de malstabileco, priskribita kiel tangado "kiel sur boato".

Tamen, en komuna lingvaĵo, la difino de vertiĝo vaste etentiĝis, kaj multaj homoj priskribas kiel vertiĝon aliajn kaŭzojn de kapturno kiel malpezeco, malekvilibreco, malorientiĝo, malkunordiĝo, mallerteco, sveno, sinkopo|[1].

Fiziologio

[redakti | redakti fonton]
Horizonta nistagmo

Ekvilibro estas la stabiligo de la korpo kaj de la okuloj, ĉar, por klare vidi, la bildo devas resti stabila sur la foveo, same kiam la subjekto estas senmova kaj la objektoj moviĝas aŭ kiam la okuloj mem moviĝas. Ĝi estas do senmova kaj dinamika sistemo. Tri sistemoj estas implikitaj en ekvilibro:

La informoj donitaj de ĉi tiuj tri sistemoj konverĝas kaj estas komparataj kun la informoj antaŭe konservitaj. Sur la nivelo de la vestibularaj nukleoj kaj en ilia tuja najbareco, vera primara centro de ekvilibro formiĝas. La vestibula sistemo estas la nura sensa sistemo kiu ne estas konscia, kaj la sento de ekvilibro nur iĝas konscia, kiam ekzistas malkunordigo inter la informoj venantaj de ĉi tiuj tri sistemoj kaj tio kiu estis stokita antaŭe. Ĉi tiu diferenco tiam estas perceptata malagrabla en formo de sento de malekvilibro aŭ marmalsano. Kiam estas damaĝo al la vestiblo, estas sur la nivelo de la okuloj kaj piedoj, ke la problemoj aperas. La vestibularaj ligoj estas multoblaj kaj kompleksaj. Estas esence tri tipoj:

  • vizio-vestibular implikanta kombinitajn okulmovojn;
  • cerebelo-vestibular, kie la cerebelo aperas kiel la kunordiganto de vestibularaj ligoj;
  • vestibul-spinalo implikanta la proprioceptivan sistemon kun cervikaj kaj plantaj riceviloj.

Por ke aperos kapturno, povas esti ŝanĝo

  • de la ricevilo: la malantaŭa osta labirinto (vestiblo);
  • de la vestibula nervo;
  • de la vestibularaj kernoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. R.P.Rowland, T.A. Pedley. (2010) Merritt's Neurology (angle), p. 38–43..

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vertige en la franca Vikipedio.