Sir Edmund HILLARY (naskiĝis la 20-an de julio 1919 en Auckland - mortis la 11-an de januaro 2008) estis novzelanda montogrimpisto. Li sukcesis kun ŝerpo Tenzing Norgay la 29-an de majo de 1953 esti la unua surgrimpanto de Monto Everesto, la plej alta monto sur la Tero.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
|
| « Vi ne devas esti mirinda heroo por fari iujn aferojn - por konkurenci. Vi povas esti nur ordinara homo, sufiĉe motivita. » | | « (angle) You don’t have to be a fantastic hero to do certain things — to compete. You can be just an ordinary chap, sufficiently motivated. » | — Edmund Hillary |
|
|
| « Homoj ne decidas iĝi eksterordinaraj. Ili decidas plenumi eksterordinarajn aferojn. » | | « (angle) People do not decide to become extraordinary. They decide to accomplish extraordinary things. » | — Edmund Hillary |
|