Mongolio en la Olimpikoj
Mongoliaj sportistoj unue en 1964 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala mongolia teamo partoprenas la somerajn kaj vintrajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom en la Somera Olimpiko 1984, kiam la teamo aliĝis al sovetunia bojkoto en protesto kontraŭ Usono, kaj en la Vintra Olimpiko 1976. Kvankam en la vintraj olimpikoj ĝis inkluzive de la Vintra Olimpiko 2022 ankoraŭ neniam atingiĝis olimpika medalo, tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2024 la teamo sume atingis 2 orajn, 12 arĝentajn kaj 17 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 85-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Mongolio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Olimpikoj en | ||||||||||||
Medaloj Rango: #85 |
oro 2 |
arĝento 12 |
bronzo 17 |
sumo 31 |
||||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
La Mongolia Nacia Olimpika Komitato (mongole Монголын Үндэсний олимпийн хороо) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1956 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1962.