Ziz-Rivero
Ziz-Rivero ( arabe : نهر زيز [nahr zīz] ) , aŭ Esperantigite Zizo , estas rivero en la sudo de Maroko kaj Alĝerio. Ĝi fontas en Mez-Atlaso kaj fluas 282 kilometrojn en Saharon en Alĝerio. Kvankam akva fluo intermitas laŭlonge de la ziza riverujo, Zizo longdaŭre estis uzata por faciligi homan translokadon tra la montara regiono.
Ziz-Rivero | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 282 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Maroko |
Regionoj | Maroko |
Urboj laŭlonge de Zizo inkluzivas Er Rachidia, Erfud kaj Sijilmassa. Estas akvobaraĵo kun hidroelektra generad-kapacito je Zizo je la suda flanko de Alt-Atlaso [1]
Laŭlonge de Zizo tipe estas komuna akvo-rajta leĝo, en kiu ĉiu vilaĝo kaj vilaĝano rajtas aprobindan uzadon kaj eltiradon de zizaj akvoj. Karakterize la akvo estas forkondukata en ebenaĵaj areoj por konstitui kanalon kiu irigacias palmajn plantejojn kaj aliajn kultivejojn, kaj kiu same kontentigas mastrumadajn bezonojn.
Referencoj
redaktiLiteraturo
redakti- Agrawal, Arun; Clark C. Gibson. (2001) Communities and the Environment: Ethnicity, Gender. Rutgers University Press. ISBN 081352914X.