[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Euplectes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Euplectes
E. hordeaceus
E. hordeaceus
Biologia klasado
Regno: Animaloj animalia
Filumo: Ĥorduloj chordata
Klaso: Birdoj aves
Ordo: Paseroformaj passeriformes
Familio: Ploceedoj ploceidae
Genro: Euplectes
Swainson, 1829

vidu tekste

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Euplectes estas genro de paseroformaj birdoj en la biologia familio de ploceedoj, ankaŭ nomataj "teksbirdoj" aŭ "teksistoj". Ĝiaj specioj kutime nomiĝas aŭ "episkopobirdoj" aŭ "vidvobirdoj", depende je tio, ĉu ilia plumaro havas brilkoloran kapon kaj dorson aŭ estas funebre nigra. Ili ĉiuj estas indiĝenaj en Subsahara Afriko. Oni supozas ke ĉiuj birdoj en tiu ĉi genro estas poliginiaj.[1] Ĉiuj ili estas sekse duformaj: iĉoj havas pli brilajn plumarojn kaj pli longajn vostojn. Oni montris, ke en tiu ĉi genro inoj ĉiam preferas iĉon kun pli longa vosto, eĉ en specioj kies vostoj relative mallongas.[2]

La genron Euplectes unue enkondukis angla naturalisto William John Swainson en jaro 1829, kaj tipa specio estas deklarita suda ruĝa episkopobirdo.[3][4] Ĝia nomo estas kunmetaĵo de klasika greka radiko eu ("bona", "ĝusta", "vera") kun novlatina plectes ("teksisto").[5]

Laŭ nuna sistematiko, la genro enhavas 18 speciojn:[6]

Bildo Scienca nomo Kutima nomo Distribuo
Euplectes afer Flavkrona episkopobirdo Angolo, Benino, Botsvano, Burkino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Etiopio, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisauo, Kenjo, Lesoto, Liberio, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Namibio, Nigero, Nigerio, Senegalo, Sieraleono, Sudafrika Respubliko, Sudano, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio, Zimbabvo
Euplectes diadematus Diadema episkopobirdo Kenjo, Somalio, Tanzanio
Euplectes aureus Ordorsa episkopobirdo uesta Angolo kaj insulo Santomeo
Euplectes gierowii Nigra episkopobirdo Angolo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respublika Kongo, Etiopio, Kenjo, Suda Sudano, Tanzanio, Ugando
Euplectes nigroventris Zanzibara ruĝa episkopobirdo Kenjo, Mozambiko, Tanzanio
Euplectes hordeaceus Nigraflugila ruĝa episkopobirdo de Senegalo ĝis Sudano, kaj suden ĝis Angolo, Tanzanio, Zimbabvo, kaj Mozambiko
Euplectes orix Suda ruĝa episkopobirdo de sudo norden ĝis Angolo, sudaj kaj eostaj partoj de Demokratia Respubliko Kongo, norda Zambio, suda Ugando, nordeosta Nigerio, kaj suduesta Kenjo
Euplectes franciscanus Norda ruĝa episkopobirdo partoj de Afriko sude de Saharo kaj norde de ekvatoro
Euplectes capensis Flava episkopobirdo Angolo, Botsvano, Burundo, Kameruno, Respubliko Kongo, Ekvatora Gvineo, Svaziio, Etiopio, Kenjo, Lesoto, Malavio, Mozambiko, Nigerio, Ruando, Sudafrika Respubliko, Suda Sudano, Tanzanio, Ugando, Zambio, Zimbabvo
Euplectes axillaris Ventumila episkopobirdo Angolo, Botsvano, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, DRK, Svaziio, Etiopio, Kenjo, Lesoto, Malavio, Malio, Mozambiko, Namibio, Nigero, Nigerio, Ruando, Somalio, Sudafrika Respubliko, Sudano, Tanzanio, Ugando, Zambio, Zimbabvo
Euplectes macroura Flavmantela vidvobirdo Angolo, Benino, Burkino, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭo, Liberio, Malavio, Malio, Mozambiko, Nigero, Nigerio, Senegalo, Sieraleono, Sudano, Tanzanio, Togolando, Zambio, Zimbabvo
Euplectes hartlaubi Marĉa vidvobirdo Angolo, Kameruno, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Gabono, Kenjo, Nigerio, Tanzanio, Ugando, Zambio
Euplectes psammacromius Monta vidvobirdo nordeosta Zambio, norda Malavio kaj altaĵoj de suduesta Tanzanio
Euplectes albonotatus Blankflugila vidvobirdo Angolo, Botsvano, Burundo, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Svaziio, Etiopio, Gabono, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Namibio, Ruando, Santomeo, Sudafrika Respubliko, Sudano, Tanzanio, Ugando, Zambio, Zimbabvo
Euplectes ardens Ruĝkoluma vidvobirdo Guineo, enlandaj partoj de Sieraleono, norda Liberio, norda Eburbordo, suduesta Nigero, centra kaj sudeosta Nigerio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Demokratia Respubliko Kongo, centra kaj nordeosta Angolo, Ugando, uesta Kenjo, Tanzanio, Malavio, norduesta kaj suda Mozambiko, Svaziio kaj eosta Sudafrika Respubliko
Euplectes laticauda Ruĝkapuĉa vidvobirdo Sudano, Eritreo, Etiopio, Kenjo, kaj norda Tanzanio
Euplectes progne Longvosta vidvobirdo Angolo, Botsvano, Democratia Respubliko Kongo, Svaziio, Kenjo, Lesoto, Sudafrika Respubliko, Zambio
Euplectes jacksoni Vidvobirdo de Jackson Kenjo kaj Tanzanio

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1980) “Behaviour and evolution in the genus Euplectes”, Journal of Ornithology 121 (2), p. 144–161. doi:10.1007/BF01642928. Bibkodo:1980JOrni.121..144C. 34686786. 
  2. (August 8, 2008) “Female preferences for long tails constrained by species recognition in short-tailed red bishops”, Behavioral Ecology 19 (6), p. 1116–1121. doi:10.1093/beheco/arn100. 
  3. Swainson, William John. (1829) Zoological illustrations, or, Original figures and descriptions of new, rare, or interesting animals, 2nd series 1. Baldwin, Cradock, and Joy; and W. Wood.
  4. (1962) Check-List of Birds of the World 15. Museum of Comparative Zoology.
  5. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  6. Old World sparrows, snowfinches, weavers. IOC World Bird List Version 13.1. International Ornithologists' Union (January 2023). Alirita 7 February 2023.