[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Ismail Hanija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ismail Hanija
Persona informo
إسماعيل عبد السلام أحمد هنية
Naskiĝo 29-an de januaro 1962 (1962-01-29)
en Al-Shati refugee camp, Gaza-urbo
Morto 31-an de julio 2024 (2024-07-31) (62-jaraĝa)
en Teherano
Mortis pro Bombo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Bombatako Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Lusail Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio islamo vd
Lingvoj arabaangla vd
Ŝtataneco Palestino Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Islama Universitato de Gazao - Arablingva literaturo (–1987) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Ĥamaso Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Amal Haniyeh (en) Traduki (1980–2024) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Abed al-Salam Haniyeh (en) Traduki, hazim Haniyeh (en) Traduki, Amir Haniyeh (en) Traduki, Mohammad Haniyeh (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Amal Haniyeh (en) Traduki (unuaranga kuzino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ismail Hanija.

Ismail ĤANIJA (plennome arabe سماعيل عبد السلام أحمد هنية, Ismail Abdassalam Aĥmad Ĥanija konata kiel إسماعيل هنية Ismail Ĥanija; naskiĝis en 1963 en rifuĝejo aŝ-Ŝati en la Gaza-strio) inter marto 2006 kaj junio 2007 estis ĉefministro de la Palestina Aŭtonomia Areo. Li apartenis al politikaj gvidantoj de la palestina Hamas.

Liaj gepatroj devis fuĝi pro la araba-israela milito de 1948 en la rifuĝejon de aŝ-Ŝati ĉe Gaza-urbo. Li plenkreskis tie kun la familio, vizitis lernejon de la Unuiĝintaj Nacioj en Gaza kaj studis ĝis 1987 en la Islama Universitato de Gaza-urbo araban literaturon kaj tie kontaktiĝis kun la radikala sendependiĝa movado. Li estis arestita en 1987 kaj 1988 pro partopreno en la unua Intifado. Oni kondamnis lin en 1989 je trijara prizono kaj li estis deportita kun aliaj gvidantoj de Hamas al suda Libano.

Post sia reveno en 1993 li iĝis dekano de filozofia fakultato de la Islama Universitato. Li estis en 1997 buroĉefo de ŝejko Aĥmed Jasin, la spirita gvidanto de Hamas, kaj kontakta persono de Hamas al Palestina Aŭtonomia Instanco. Li – kiel akompananto – travivis la atencon kontraŭ Jasin en marto 2004. Li estis elektita ĉefministro de la novelektita palestina parlamento.

Hanija havis dek tri infanojn.

La 31-an de julio 2024 (estante 61-jaraĝa) li estis murdita fare de israela atako el aviadilo en Teherano.