|
| « Cetere ĉiuj strategioj de publika sekureco estas nura daŭrigo de la teroro. Kaj vera venko de la terorismo estas sinko de la tuta Okcidento je manio de sekureco, do en vualita formo de konstanta teroro. Fantomo de la terorismo igas la Okcidenton terori sin mem… » | — Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010] |
|
|
| « Tiu kontraŭstaro (inter la tutmonda kaj la neordinara) povas esti komprenita nur en lumo de simbola sindevigo. Por kompreni malamegon de la ekstera mondo al la Okcidento necesas ŝanĝi vidangulon. Tio estas ne malamego de tiuj, de kiuj oni forprenis ĉion kaj redonis nenion, pli ĝuste tio estas malamego de tiuj al kiuj oni donis ĉion tiel ke ili ne povu tion redoni. Sekve tio estas ne malamego de ekspropriitoj kaj espluatatoj, tio estas malamego de humiligitoj kaj ofenditoj. Kaj nome al tio la terorismo respondis la 11-an de septembro: humiligon kontraŭ humiligo. » | — Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010] |
|
|
| « Diferenco estas en tio, ke aliaj kulturoj pereis pro sia unikeco kaj tio estas bela morto, dum ni mortas pro la perdo de ajna unikeco, pro neniigo de ĉiuj niaj valoroj, kaj tio estas malbona morto. » | — Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010] |
|
|
| « Petro la Granda ne cedis al plejparto de la plej sukcesaj revoluciaj kaj naciaj gvidantoj je celkonscio, je potenco kaj senkompato. Sed en sia ĉefa celo — transformi Rusion je la okcidenta ŝtato — li fiaskis. Kaŭzo de lia fiasko estis en tio, ke li ne fajrigis animojn de la rusaj amasoj per aktiva entuziasmo. Li ne konsideris tion necesa aŭ ne sciis, kiel fari sian celon la “sankta afero”. Ne mirindas ke la revoluciuloj-bolŝevistoj, likvidinte la lastan caron Romanovon, tuj eksentis iun parencecon al Petro, kvankam li estis la caro. Lia celo iĝis ilia celo, kaj ili esperas sukcesi tie, kie li fiaskis. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « Nemalfacilas kompreni kial Usono kaj Anglio (aŭ alia okcidenta demokratio) ne povis ludi senperan kaj gvidan rolon en vekiĝo de la aziaj landoj de postresteco kaj inercio: la demokratioj aŭ malinklinas aŭ malkapablas fajrigi spiriton de renaskiĝo en milionoj da azianoj. Helpo de la okcidentoj demokratioj al la vekiĝo de la Oriento estis malrekta kaj certe senintenca. Ili fajrigis en la Oriento entuziasmon de indigno kontraŭ la Okcidento. Tiu kontraŭokcidenta pasio nun vekas la Orienton de dormo dum jarcentoj. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « Malkontento, aperinta en postrestintaj landoj dum kontaktoj kun la okcidenta civilizacio estas ĉefe ne indigno kontraŭ eksterlanda ekspluato. Tio estas pli verŝajne sekvo de malfortiĝo aŭ detruo de tribaj ligoj kaj de komunuma vivo. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « Por la Okcidento verŝajne estus tre bone, se kreado de la ekstremaj socialaj eksperimentoj estus komplete taskigita al etaj ŝtatoj kun homogena kultura loĝantaro. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « En 1900 loĝantoj de la Okcidento konsistigis ĉirkaŭ 30% de la suma loĝantaro de la mondo kaj okcidentaj registaroj regis preskaŭ 45% de la loĝantaro (en 1920 tiu cifero kreskis ĝis 48%). En 1993 okcidentaj registaroj regis, escepte de etaj restaĵoj de la imperio kiel Honkongo, nur loĝantojn de la Okcidento. Loĝantaro de la Okcidento konsistigis iom pli ol 13% de la homaro kaj komence de la sekva jarcento ĝia parto devos reduktiĝi ĝis 11%, kaj poste ĝis 10% en 2025. Laŭ suma nombro de loĝantaro la Okcidento okupis en 1993 la kvaran lokon post la sina, islama kaj hinda civilizacioj. » | — Samuel P. Huntington, La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Homoj de ne-Okcidento ankaŭ ne perdas eblecon montri al malkongruo inter la principoj kaj agoj de la Okcidento. Hipokriteco, duoblaj normoj, ŝatata esprimo “jes, sed…” — jen la prezo de pretendoj pri universalismo. Jes, ni subtenas demokration, sed nur se ĝi ne venigas al potenco islaman fundamentismon; jes, principo de nedisvastigo [de nukleaj armiloj] devas koncerni Iranon kaj Irakon, sed ne Israelon; jes, libera komerco estas eliksiro de ekonomia kresko, sed nur ne en agrikulturo; jes, homaj rajtoj estas problemo en Ĉinio, sed ne en Sauda Arabio; jes, necesas urĝe rebati agreson kontraŭ la naftoriĉa Kuvajto, sed ne atakon kontraŭ la sennaftaj bosnianoj. Duoblaj normoj en praktiko estas neevitebla prezo de universalaj normaj principoj. » | — Samuel P. Huntington, La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996] |
|
|
| |
|
| |
|
| « Skribo kreas oble pli simplajn tipojn de homoj kompare al tiuj, kiuj evoluas en komplika araneaĵo de kutimaj tribaj kaj parolaj socioj. Ĉar fragmentita homo kreas homogenan okcidentan mondon, dum parolaj socioj konsistas el homoj diferenciĝintaj, sed diferenciĝintaj ne danke al specialistaj scipovoj aŭ videblaj signoj, sed danke al unikaj emociaj miksiĝoj. Interna mondo de parola homo estas interplektiĝo de komplikaj emocioj kaj sentoj, kiujn praktikema homo de la Okcidento delonge ene de si detruis aŭ subpremis por pliaj efikeco kaj praktikeco. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| « La fonetika kulturo ja donas al la homoj rimedojn de subpremado de iliaj sentoj kaj emocioj ĉe ekpartopreno en agado. Agi sen reagi al io ajn kaj sen engaĝiĝi — tio estas specifa atingo de la okcidenta skriba homo. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| « En teatro, balo, futbala matĉo, preĝejo ĉiu individuo ĝuas ĉeeston de ĉiuj aliaj. Ĝuo pro ĉeestado en amasoj konsistas en tiu ĝojo pro kresko de nombro, kies ekziston oni jam delonge supozis ĉe legopovaj membroj de la okcidenta socio. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| « Neskribaj kaj nevidaj kulturoj interesiĝas ĉefe pri internaj ol pri eksteraj kaŭzoj. Pro tio la skriba Okcidento vidas la tutan restan mondon kiel ĉenitan per dense plektita araneaĵo de superstiĉoj. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| « La okcidenta homo, kompreninte agreseman volon je povo de la Oriento, konsideras sin devigita apliki eksterordinarajn defendorimedojn, samtempe prezentante ilin fiere kiel propran virton kaj bonajn intencojn. Li ne kapablas kompreni, ke temas pri liaj propraj malvirtoj, lerte kovritaj per fajnaj diplomatiaj trukoj kaj rimedoj, la malvirtoj, pri kiuj malkaŝe akuzas lin la komunisma mondo. Tio kion travivis la Okcidento nerimarkite kaj kun facila hontosento (diplomatia mensogo, sistema trompado, kaŝitaj minacoj), malferme kaj plene venis de la Oriento kaj ligis lin per neŭrozaj nodoj. Tio estas vizaĝo de ĝia propra malica ombro, ridaĉanta al la okcidenta homo de alia flanko de la fera kurteno. » | — Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo |
|
|
| « ...la okcidenta civilizacio troviĝas sub la povo de la sama mitologio. Senkonscie ni domaĝas la samajn superstiĉojn, karesas la samajn esperojn kaj atendojn. Ni same kredas je la bonstata ŝtato, je la universala paco, je egaleco de la homoj, je la neŝanceleblaj homaj rajtoj, je la justeco, je la vero kaj (ne diru tion tro laŭte) je la Dia Reĝlando sur la tero. » | — Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo |
|
|
| « Okcidenta civilizacio ne ekzistis ĉirkaŭ 500 jaroj k.e; ĝi ekzistis en plena disfloro ĉirkaŭ 1500 k.e. kaj estonte ĝi certe ĉesos ekzisti antaŭ 2500 k.e. » | — Carroll Quigley, The Evolution of Civilizations: An Introdution to Historical Analysis [1979] |
|
|
| « Meze de la 1990-aj ĉe la Okcidento estis rimarkeblaj pluraj karakteraj trajtoj, propraj al matura civilizacio ĉe la sojlo de putrado. » | — Carroll Quigley, The Evolution of Civilizations: An Introdution to Historical Analysis [1979] |
|
|
| « Trafas la okulojn strebo al formiĝo de gigantaj duoblaj amasoj, nomantaj sin laŭ la mondopartoj — la Oriento kaj la Okcidento. Ili ĉion ensorbas en sin kaj kio estas ne ensorbita de ili, tio estas eta kaj senpova. Stulta kontraŭstaro de tiuj ĉi duoblaj amasoj, ilia armiteco ĝis dentoj kaj baldaŭ eĉ ĝis la Luno, vekis en la mondo apokalipsan timon: la milito inter ili povas neniigi la homaron. Tamen okazis, ke tendenco de la multigado tiom fortiĝis, ke la milito subiĝis al ĝi — ĝi estas nura ĝena obstaklo. La milito kiel rimedo de la rapida multigado elĉerpis sin per eksplodo de la arkaiko en Germanio en la tempo de nacional-socialismo kaj, nun povas esti certaj, malaperis por ĉiam. Ĉiu lando nun montras emon gardi sian produktadon pli atente ol siajn civitanojn. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Kio okazus al la okcidenta mondo se Rusio ne haltigus kaj nek absorbus la mongolan invadon? Dum pli ol du jarcentoj da humiligado kaj mallibero ĝi estis forstrekita el la historio, dum en la Okcidento popoloj ĝuis luksaĵon de internaj kvereloj. Se ĝi povus evolui senobstakle, ĝi iĝus la ŝtatego de la unua rango jam komence de la Nova Epoko; en la 16-a aŭ la 17-a jarcentoj ĝi povus iĝi tio, kio ĝi iĝis nun. Sed kio pri la Okcidento? Eble ĝi hodiaŭ estus ortodoksa kaj en Romo anstataŭ la Sankta Seĝo sidus la Sankta Sinodo. » | — Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960] |
|
|
| « Nun por la eŭropanoj venas tempo, kiam Eŭropo povas iĝi la nacia ideo. Kaj estus oble malpli utopie kredi je tio hodiaŭ ol aŭguri en la 11-a jarcento la unuecan Hispanion. Ju pli fervore la nacia ŝtato de la Okcidento gardas sian veran esencon, des pli senevite ĝi liberigos ĝin en la unueca kaj grandega ŝtato kontinenta. » | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930) |
|
|
| |
|
| « Uzado de la terminoj “Oriento” kaj “Okcidento” por marki geografiajn areojn estas misgvida kaj etnocentra. “Nordo” kaj “Sudo” havas komune akceptitajn elirpunktojn — en polusoj. Al la nocioj “Oriento” kaj “Okcidento” tiaj bazaj punktoj mankas. La demando konsistas en jeno: oriento kaj okcidento de kio? Ĉio dependas de tio, kie vi staras. Evidente “Okcidento” kaj “Oriento” origine rilatis al okcidenta kaj orienta partoj de Eŭrazio. De vidpunkto de usonano tamen Foran Orienton necesas nomi Fora Okcidento. Plejparton de la ĉina historio Okcidento signifis Hindion dum en Japanio “okcidento” kutime signifas Ĉinion. » | — William E. Naff, Reflections on the Question of ‘East and West’ from the Point of View of Japan // Comparative Civilizations Rewiew [1986] |
|
Referencoj
- ↑ La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).