[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Lingvejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri lingvaj demandoj, tradukproblemoj, tradukiloj, terminoj, titoloj de artikoloj, stilo, gramatikaĵoj, alilingvaĵoj, redaktistaj temoj, ktp.
Lingvejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Performance art

[redakti fonton]

Mi petas konsilojn, kiel ĝin uzi (en:Performance art)? Ĉu

  • performancio = arta branĉo
  • performanco = ulo, kie performancas ?

--Crosstor (diskuto) 11:24, 15 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Komunumoj en Nederlando

[redakti fonton]

Mi vidas ke la nova Wwikix rekreis ĉiujn subajn kategoriojn en Kategorio:Komunumoj en Nederlando, anstataŭiginte prepozicion "de" per "en". Samtempe li markis kiel tujforigendaj ĉiujn subajn kategoriojn kun "de", ekzemple Kategorio:Komunumoj de Nederlando laŭ provincoj‎, Kategorio:Municipoj de Frislando‎ ktp. Nun tiuj ĉi kategorioj malkongruas al la nomoj de aliaj kategorioj kaj ankaŭ al la ĝenerala regulo pri la nomoj.RG72 (diskuto)

Estus utile aŭskulti opiniojn de nederlandaj vikipediistoj. @Robin van der Vliet: @Alifono: @Warddekock: @Robert Weemeyer:
Mi proponas malfari ĉiujn ŝanĝojn de @Wwikix:. Tiu uzanto agis kontraŭregule kaj sendiskute. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:39, 6 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi vidas ke li pluas reordigi la kategoriojn pri Nederlando, interalie esperantigante nomojn de la urboj kaj provincoj. Certe li havas bonajn intencojn kaj eble pravas tiukampe, sed kion pensas la komunumo, speciale la nederlandaj vikipediistoj? @Robin van der Vliet: @Alifono: @Warddekock: @Robert Weemeyer: @PaulP:

Mi rekte kontaktis Wwikix kaj li respondis nenion, sed korektis, do evidenta la problemo estas solvita.RG72 (diskuto)

Memorindaĵo x memorigaĵo

[redakti fonton]

Estas kategorioj pri signifa konstruaĵoj. Kiu estas pli prava? Memorindaĵo x memorigaĵo? Vidu Kategorio:Kulturaj memorigaĵoj en Ĉeĥio Tie estas ambaŭ vortoj. Dankon --LiMr (diskuto) 21:54, 26 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Monotipio

[redakti fonton]

Estas artikolo pri en:Monotyping kaj same en pluraj lingvoj, sed ne en Esperanto. Mi kreos ĝin, sed la titolo estus Monotipio? Ĉu la bildo estas monotipo (bildo), la faranto estas monotipisto? --Crosstor (diskuto) 16:41, 18 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Jes, la Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev proponas monotipisto.RG72 (diskuto)

Répétiteur

[redakti fonton]

Mankas la vorto en:Répétiteur, eĉ estus bone artikolo pri tio. Kiel mi traduku? --Crosstor (diskuto) 07:49, 11 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi ne atendas plu, mi ne volas sorton de "Performance art" (vidu plej supre!), tial mi akceptas konsilon de hungara vortaristo: "A ripeti szógyökből származik a kifejezés, az azt a segédoktatót jelöli, aki ismétléssel, gyakorlással segíti az oktatást. Eszperantóul én "helpekzercisto"-nak mondanám." (=La termino venas de la "ripeti", kiu rilatas al la helpinstruisto, kiu helpas la instruadon kun ripetado kaj ekzercado. Mi dirus Esperante "helpekzercisto".) Bonvolu ne ataki min pro inventado! Se iu havas tamen pli bonan esprimon, bonvolu unue fari artikolon al :en:Répétiteur, poste ŝanĝu la vorton en kelkaj lokoj (la serĉilo trovos ilin), same ŝanĝu la kategorion! Mi jam plene fermis la aferon, bonvolu ne respondi al mi! --Crosstor (diskuto) 13:58, 20 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Kantaŭtoroj kaj Kantverkistoj

[redakti fonton]

Saluton! Estas Kategorio:Kantaŭtoroj kaj Kategorio:Kantverkistoj. Ĉu estas diferenca vortsignifo inter kantaŭtoro kaj kantverkisto? --LiMr (diskuto) 19:23, 30 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Supozeble ili estas la samaj, diferenco povas okazi inter la muziko kaj muzikteksto. --Crosstor (diskuto) 13:25, 31 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ mi rimarkis tiun ĥaoson, sed ankoraŭ ne korektis ĝin pro tempomanko.RG72 (diskuto)
Mi traserĉis vikidatumoj-ero kaj mi trovis, ke kantverkisto + kanstisto = kantaŭtoro. Mi ligis tiujn kategoriojn al ĝustaj vikidatumoj. Same mi koretis superajn kategoriojn. Sed mi ne povas revizi artikolojn en tiuj kategorioj, se ili estas en ĝusta kategorio. Noto: Aliaj lingvoj havas ofte saman problemon.--LiMr (diskuto) 14:24, 5 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu venki?

[redakti fonton]

En la paĝsupra spamaĵo pri “CEE VikiPrintempo” oni proponas ke oni verku artikolojn kaj «venku valorajn premiojn». Ŝajnas ke ne eblas venki tiujn kiuj ne komprenas la diferencon inter "venki" kaj "gajni"… Ja temas pri vikio kaj oni mem korektu anstataŭ plendi, sed en la menciita spamaĵo (tute “mojose”) mankas redaktbutono. Tuvalkin (diskuto) 22:19, 4 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Vi pravas. Eraroj en la tekstoj de la Vikipedia sistemo estas tre ĝenaj kaj bedaŭrinde oftaj, kaj ekzistas neniu simpla maniero korekti ilin. --Surfo 10:33, 5 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

La lingvan eraron mi ĵus korektis. Dankon pro sciigo!

Se vi trovos pliaj lingvajn (aŭ enhavajn!) malglataĵojn en sistemaj mesaĝoj, vi mem povas multajn el ili korekti ĉe TranslateWiki (se Vikipedio uzas defaŭltan, neŝanĝitan measĝon) aŭ peti administrantojn pri korekto. Eventuale, se vi tre entuziasmas (kio ja bonus!), vi povas peti rajtojn de interfaca administranto kaj redakti la koncernajn sistemajn mesaĝojn. Ebloj ja estas ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:43, 5 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Surcentro kaj subcentro

[redakti fonton]

Ekzistas la artikoloj pri surcentro kaj subcentro. PIV nenion scias pri ambaŭ vortoj. Anstataŭ en ĝi estas epicentro kaj hipocentro. Do, ĉu mi ŝanĝu la nomojn? --Dario Aralezo (diskuto) 17:44, 24 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Certe!RG72 (diskuto) 13:08, 25 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Hang gliding

[redakti fonton]

Estas amase artikoloj pri tiu angla vorto en:Hang gliding, sed mankas en Esperanto. Pri la homo, kiu uzas ĝin, mi elektis la vorton deltaplanisto. Ĉu bone? --Crosstor (diskuto) 07:39, 16 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Estas uzataj ankaŭ la vortoj pendoglisilo kaj pendglisilo (ili troveblas ankaŭ en Vikipedio). Tiuj vortoj estas facile kompreneblaj, dum deltaplanon oni devas nepre aparte lerni (ĝi nepre ne estas ia "plano"). Bedaŭrinde nur "deltaplano" troviĝas en PIV. Via vorto deltaplanisto estas regule derivita el la PIVa vorto. Mi ne uzus ĝin, sed vi decidu mem. --Surfo 19:39, 16 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Estas skribita en la paĝo Vikipedio:Titoloj de artikoloj: "Majusklaj estu

  • la unua litero de propra nomo.
  • ĉiuj literoj de akronimoj (ekzemploj: UEA, SAT)"

Kion oni devas fari kun plurvortaj propraj nomoj? Ekzemple oni povas trovi artikolon Balta maro malgraŭ ke Plena Analiza Gramatiko (kvina eldono) en § 39 rimarko 1 rekomendas skribi ĝuste Balta Maro. Alia ekzemplo kiu kontraŭas tiun menciitan nian principon estas Sennacieca Asocio Tutmonda - plurvorta propra nomo en kiu ĉiu unua litero estas majuskla.

Do mi proponas: "Majusklaj estu

Mi petas vian opinion? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:37, 16 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Via propono estas bona. Mi forte malaprobas la ŝanĝadon, kiu okazis ekzemple pri "Balta Maro". --Surfo 19:16, 16 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Vi ankaŭ forigis la eron pri akronimoj. Mi supozas ke tio ne estis intenca, do mi restarigis tion. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:09, 11 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Radioamatoraj fakvortoj

[redakti fonton]

Mi iom esploris en la arkivo sed ne trovis info pri bezonataj fakvortoj:

DXing_dieksismo???? (mi multe bezonas tiun vorton!)
DX-pedition_diekspedicio ????
DX communication_
Radio spectrum_radospektro?_ radia spektro? (mi tre bezonas por kategorio!)
Electromagnetic spectrum_Elektromagneta spektro?
Amateur radio topics
Amateur radio emergency communications
Amateur radio homebrew
Bandplan_Bendplano?_Bendlarĝo???
SWL_kurtondaj aŭskultantoj_=?????
Continuous wave
Citizens band_ Civitana bendo???
Amateur radio net
beacon
frequency propagation_
Hamfest_Radiofesto/Radioamatora festo/ ????
High-speed telegraphy_altrapida telegrafio????
treminals_(ekz. ĉe kapacitoro)
encapsulado/encapsulated (ekzemple en transistoro TO-220, SOT-23…)
Qslig_konfirmkartado?_kontakkonfirmado?_
SDR (Software Defined Radio)_
SMD_surface mount dvices_
Special event station

Mi iom demandis ankaŭ en la diskutgrupo kaj esploris en multaj vortaroj! Pluraj/ĉiuj estas el la angla vikipedio. Kiu ajn komento kaj rekomendo estos tre bonvena!
JabieroKubo (diskuto) 10:07, 6 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

En Vikivortaro haveblas bona anglo-Esperanta vortaro, ĉiutage ampleksigata de fervora uzanto. Eble ĝi jam enhavas necesajn vortojn aŭ almenaŭ vi povus konsulti la vortariston.RG72 (diskuto) 10:19, 6 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Sed kion fari se la termino necesas? bezono postulas tion, ne nura deziro. RG72 (diskuto) 12:03, 7 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
@Marek Mazurkiewicz: kaj @RG72: dankon pro la respondo. Prave, foje ne eblas alimaniere! Okazas ke radioamatoroj havas sufiĉe multe da praktika uzado de la lingvo sed vortaristoj malmultas kaj vortaroj kvankam multaj malaktualas (teknologio tre rapidas tiukampe). Al tio aldonendas ke estas treege faka ŝatokupo do literaturo ne multe aldonos. JabieroKubo (diskuto) 21:27, 7 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Provu en [1] kie vortaristoj ĉeestas kaj oni pli vigle diskitas pri tiuj aferoj. RG72 (diskuto) 02:09, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Malĝusta alidirektilo ĉe Idealismo

[redakti fonton]

Idealismo ne egalas al Ideismo ĉar temas pri du malsamaj radikoj. Do mi konsideras tiun alidirektilon misa, tamen mi ne certas, kion fari: mi skribetus novan ĝermon por anstataŭi la alidirektilon, sed «ideal'ism'o» povas havi diversajn sencojn (ĉu artan, ĉu muzikan...) inter kiuj mi ne povas elekti. Rigardeto en alilingvajn Vikipediojn ne tre helpas. Aŭdrea 00:55, 7 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi pensas, ke praktike ĉiuj efektivaj uzoj de "idealismo" en Esperanto havas ĝuste la signifon de ideismo, do la alidirektilo ŝajnas al mi tute en ordo. Notu, ke "idealismo" uzata en tiu senco estu interpretata ne kiel kunmetaĵo de "ideal/" kaj "-ism/", sed kiel rekta transpreno de la radiko "idealism/" kiel internacian formon pravigeblan per la 15a regulo (mi tamen preferas laŭ la dua parto de la 15a regulo formi la vorton "ideismo" por tiu nocio). Marcos (diskuto) 17:21, 20 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu oni povas diri "inseksa reĝo" en Esperanto?

[redakti fonton]

En pluraj lingvoj, oni parolas pri 'inaj reĝoj'. Ĉu oni povas diri tiel Esperante? T.e., ĉu la vorto 'reĝo' estas nepre virseksa, aŭ ĉu tiu signifo estas nur emo laŭ la kutimoj de popoloj?

Ekz-e, WP-eo Hatŝepsut nomas ŝin "reĝino", sed en WP-en, ŝi estas "ina reĝo". En WP-fr, ŝi estas reine (reĝino), sed tiu ankau diras, ke Hatchepsout devient roi (H. fariĝas reĝo). Kwamikagami (diskuto) 22:18, 1 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

En la praktiko vi trovos la kutimon: [2]! --Crosstor (diskuto) 04:26, 2 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Jes, kelkfoje oni bezonas esprimon "ina reĝo" aŭ "inseksa reĝo" por pli bona klarigo. Ĉar la vorto "reĝino" havas la du signifojn (1) "(nereganta) edzino de reĝo" kaj (2) "reganta reĝino", do, "virino kun la sama titolo kaj potenco kiel (vira) reĝo", oni kelkfoje bezonas emfazi ke temas pri tiu dua (malpli ofta) signifo kaj ne la unua. Pluraj "inaj reĝoj" troveblas tie: Listo de monarĥinoj, multaj neregantaj reĝinoj estas tie: Kategorio:Reĝedzinoj kaj reĝinedzoj. - Do, la esprimo tute bonas. Sincere, Moldur (diskuto) 06:04, 2 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Kial tiel komplike nomi virinon, sinjorinon ... ? Ĉu tio estas "inaj maskloj"? Tiu ĉi persono estas simple "reĝino" (angle "queen"), se temas pri monarĥio aŭ se temas ekz. pri insekto, kie reĝinoj estas ankaŭ nomataj kelkaj abeloj. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:14, 2 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Sed se oni bezonas tiel esprimi agadon, ekz. en komedio, aŭ specifan parolmanieron aŭ skribmanieron, oni trankvile povas tiel nomi la "inan masklon". Petr Tomasovsky (diskuto) 06:19, 2 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Tio, kion mi volas kompreni, estas ĉu "reĝo" estas viro pro kutimo, same kiel gejŝo estas ino (povus troviĝi vira gejŝo, se la kutimoj estus alie), aŭ pro la lingvo/gramatiko, same kiel "viro" estas esence maskla. Kwamikagami (diskuto) 06:47, 2 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Vidu en PMEG por detala klarigo de Akademiano Bertilo Wennergren. Sincere, Moldur (diskuto) 07:05, 2 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankon, Moldur. Ja, tiu helpas. Kwamikagami (diskuto) 15:38, 2 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Anstataŭigi disciplino per fako

[redakti fonton]

La vorto disciplino en Vikipedio ofte estas uzata por eldiri sportan fakon. Laŭ PIV tia uzo estas evitinda kaj ReVo eĉ ne enlistigis tian signifon. Ankaŭ flugleginte la rezultojn de Tekstaro mi ne trovis tian signifon de disciplino. Se neniu konas pli bonan vorton, mi anstataŭigas disciplino per fako aŭ sporto depende de la kunteksto. --LoMo600 (diskuto) 10:20, 3 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi konsentas kun tiu ŝanĝo. Marcos (diskuto) 17:25, 20 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Al mi ambaŭ la titolo kaj la enhavaĵoj de ĉi tiu artikolo ne ŝajnas aptaj por enciklopedio. Nur tre malmultaj lingvosciencistoj, almenaŭ tiuj kiuj laboras pri okcidentĝermanaj lingvoj, opinias ke la nederlanda de Belgio kaj tio de Nederlando estas malsamaj lingvoj. Nur la okcidentflandran kaj la limburgan oni ofte konsideras kiel apartaj lingvoj. Kaj pluraj ekzemploj de diferencoj inter la 'lingvoj' estas eraroj. Pli bona solvo ŝajnas al mi redakti ĝin kiel la artikolo Usona varianto de la angla lingvo kaj krei aliajn artikolojn pri la aliaj naciaj variantoj de la nederlanda lingvo. Ignorantia Nescia (diskuto) 18:32, 6 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Finnlando => Finnolando => Finnlando

[redakti fonton]

Uzanto:Kwamikagami amase ŝanĝis en la tuta Vikipedio nomon de tiu ĉi lando de Finnlando al Finnolando. Mi ne memoras ke la komunumo antaŭe diskutis pri tio kaj aprobis tiun decidon. Mi ne vidas tiun formon en PIV [3], nek iam renkontis ĝin aliloke. Do mi proponas same amase forigi tiujn redaktojn kaj averti la redaktinton, ke ne eblas arbitre fari amasajn ŝanĝojn en la enciklopedio. La artikolon Finnlando mi jam restarigis, nuliginte pli ol 10 liajn redaktojn, dum kiuj li eksperimentis kun Finnio ktp.RG72 (diskuto) _Finnolando_=>_Finnlando" class="ext-discussiontools-init-timestamplink">02:57, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Tiu estas nure gramatika ŝanĝo. /nnl/ ne eblas en Esperanto, do "Finnlando" ne estas vera Esperanta vorto, kaj estas prononcata kiel "finlando" (lando de fino). Estas aliaj solvoj -- "Suomio" ktp -- sed "Finnolando" estas la pli eta, kaj la norma solvo de troa sinsekvo da konsonantoj. Kwamikagami (diskuto) _Finnolando_=>_Finnlando" class="ext-discussiontools-init-timestamplink">03:07, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Ankaŭ mi havis problemon pri tio. Ankaŭ rete kaj libre estas legeblaj pluraj formoj, tial mi ofte uzis Suomio-n.--Crosstor (diskuto) 04:05, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Iu ajn amasa ŝanĝado devas esti unue pridiskutita kaj aprobita de la komunumo. Des pli se temas pri persona inventaĵo, ne registrita en la plej aŭtoritata vortaro kiel PIV. RG72 (diskuto) _Finnolando_=>_Finnlando" class="ext-discussiontools-init-timestamplink">07:27, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi konsentas kun RG72. Finnlando estas kutima nomo por tiu ĉi lando. Ĉi tie entute ne temas pri troa sinsekvo de konsonantoj, ĉar estas multaj vortoj kunigitaj tiel, ekz. vortkuniĝo, diversspeca - Finnlando estas bela vortkuniĝo. Ni aĉetis diversspecan materialon. ktp. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:10, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi same interkonsentas. https://uea.org/landoj/europo Narvalo (diskuto) 10:13, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi plene konsentas kun RG72, Petr Tomasovsky kaj Narvalo. Amasa ŝanĝado, precipe al kontroversa kaj nenormala nomformo, sen antaŭa pridiskutado kaj aprobo de la komunumo estas kontraŭ la akceptata konduto en Vikipedio. La ŝanĝoj de "Finnlando" al "Finnolando" (kaj ankaŭ de "grandduko" al "grandoduko") estas nepre malfarendaj. - Sincere, Moldur (diskuto) 16:12, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi proponas tuj denove reŝanĝi la titolon de la artikolo. "Finnlando" estas la tradicia nomo de ĉi tiu lando, "Finnolando" havas malpli ol 100 rezultoj en Google kaj estas sekve eĉ ne menciinda en la artikolo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:48, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi jam amase malfaris ŝanĝojn, sed multaj artikolotitoloj estas nur ŝanĝeblaj fare de administrantoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:12, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
La saman fuŝan alinomadon Kwamikagami faris eĉ en esperanta Vikivortaro. Li jam kelkfoje aperis kun strangaj propraj teorioj. Kion do ni faru?
Mi ĵus malfaris la alinomadon de la ĉefartikolo, tiel ke ĝi nun denove titolas Finnlando. --Tlustulimu (diskuto) 18:31, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Ĉar Kwamikagami faris amasajn fuŝojn pri la titolo de Finnlando kaj rilataj artikoloj, mi ĵus forprenis lian statuson de "mempatrolato". --Tlustulimu (diskuto) 19:52, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankegon al Tlustulimu kaj Robin van der Vliet por la granda riparlaboro! - Moldur (diskuto) _Finnolando_=>_Finnlando" class="ext-discussiontools-init-timestamplink">20:26, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Ne dankinde, Moldur. :-) Mi esperas, ke ne estas tro multaj pliaj fuŝaĵoj. Alie ni devus forbari la kaŭzanton, precipe en kazo de ripeto de tia agado. --Tlustulimu (diskuto) 20:40, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi vidis, ke la sama uzanto ankaŭ amase kaj sendiskute ŝanĝis "geedzeco" al "edzeco" en artikoloj kaj titoloj antaŭ iom da tempo. Tiu uzanto provis pravigi tion per tio, ke tiu uzo estas zamenhofa, sed PIV markas ĝin kiel arĥaismo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:50, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi nur volas aldoni ke «Finnlando» estas la konsilinda vorto por tiu lando, bazita de nomo de gento, laŭ la Akademio de Esperanto Listo de rekomendataj landnomoj--01:56, 9 okt. 2019 (UTC).

Mi, loĝanto de la koncerna lando, dankas al ĉiuj helpemuloj, kiuj streĉis siajn fortojn kaj forsarkis la ĥaosajn ŝanĝojn de Kwamikagami. Ĉi tio ne estis la unua fojo, kiam Kwamikagami kaŭzis vastan detruon en Vikipedio. Mi ne scias pri ĉiuj fojoj, sed kelkaj atakoj okazis jam antaŭ pli ol kvin jaroj kaj ankoraŭ restas misoj tiam estigitaj. Laŭ mi, Kwamikagami meritus forbaron. – Cetere, la artikolo tro multe okupiĝas pri la nomo de la lando kaj donas eĉ maloftegajn kaj bizarajn variantojn kaj eĉ umas pri aferoj plene neenciklopediaj (kio "plaĉas" kaj "malplaĉas" al iuj nenomitoj), dum la resto de la artikolo vere bezonas plibonigon. --Surfo _Finnolando_=>_Finnlando" class="ext-discussiontools-init-timestamplink">09:21, 9 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus vidis, ke eĉ en Vikivortaro la tradicia termino nun denove estas priskribata kiel antaŭe, post malfaro de la superflua ŝanĝo. Jen ligilo wiktionary:eo:Finnlando. --Tlustulimu (diskuto) 18:40, 9 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Filipinoj

[redakti fonton]

Estas ĉi tie artikolo pri Filipinoj kun Kategorio:Filipinoj, sed kial estas ĉe multaj subkategorioj uzita "la" antaŭ Filipinoj? Ekz. Kategorio:Urboj de la Filipinoj, kio estas malĝuste skribita. Temas pri propra nomo - Filipinoj. Ne ekzistas ekz. lando Okcidenta Filipino, Suda Filipino ks., kiuj kreus "du" Filipinojn. Estas nur unu Filipinoj. Ĉu la paĝoj kun "la Filipinoj" estas alinomendaj? Mi diras, ke jes. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:01, 16 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Nomoj de landoj, insularoj aŭ montaroj en pluralo estas ofte uzataj kun la artikolo "la": "la Alpoj", "la Ferooj", "la Filipinoj" ktp.; vidu ekz-e kion skribas pri tio Akademiano Bertilo Wennergren: [4]. Laŭ mia multjara lingvosperto sentiĝus strange skribi "Urboj de Filipinoj" sen "la". - Sincere, Moldur (diskuto) 07:29, 18 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton Moldur, por mi estas male tute strange uzi NUR ie "la" antaŭ la nomo. Same strange estas por mi diri - Tio estas gantoj de la Petroj, tiel strange estas por mi diri - Tio estas insuloj de la Filipinoj. Simple mi dirus - Tio estas insuloj de Filipinoj. (Insuloj apartenantaj al Filipinoj, neniam insuloj apartenantaj al la Filipinoj). Petr Tomasovsky (diskuto) 12:16, 22 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi jam rimarkis tiun strangaĵon. Ŝajnas al mi, ke tio estas paŭsaĵo de naciaj lingvoj kun artikoloj. Mi pli emus simple diri "Filipinoj" sen artikolo. --Dominik (diskuto) 08:34, 19 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas kun Dominik, ke temas pri kopiaĵo de naciaj lingvoj uzantaj la artikolon. Vidu ekz. paĝon pri Manilo, kio estas ĉefurbo de Filipinoj. Rimarkeble estas, ke ne estas uzata "la" antaŭ Filipinoj. PIV parolas same - Filipinoj sen artikolo. Aŭ ĉu iu elpensis novan (gramatikan) regulon en Vikipedio? Petr Tomasovsky (diskuto) 11:38, 22 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Eble mi "ĉesis" kompreni, kiam uzi artikolon "la", do ĉu iu povus al mi klarigi, kial estas skribita "la" en kategorio Kategorio:Sporto en la Respubliko Kongo? Tio estas ja simpla sciigo pri sporto en konkreta lando. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:41, 22 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Tiu strangeco devenas el la frazo la Filipinaj insuloj. La artikolo kaj la pluralo estas ambau spuroj de la originala frazo, kiu estis tute ordinara. Sed vere ambau estas balastaj. Oni povus diri "Filipino", "Sejŝelo", "Bahamo" sen perdo de senco. (Filipina Respubliko > Filipino > filipinano.) Tiu ne estas afero de gramatiko, sed nur de kutimo. Kwamikagami (diskuto) 03:05, 23 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Sejŝeloj

[redakti fonton]

Estas Kategorio:Sporto en Sejŝeloj kaj Kategorio:Kulturo de la Sejŝeloj. Trovu diferencojn inter la kategorioj. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:06, 22 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

ReVo havas:

Bahamoj = Ŝtato lokita sur la samnoma insularo ... teritorio de Komunumo de Bahamaj Insuloj,
Maldivoj = Insularo en Hinda Oceano, teritorio de Respubliko Maldivoj: Maldivoj […] malaperos sub la maro, se la mondo nenion faros. (Monato)
Sejŝeloj = teritorio de Respubliko Sejŝeloj
Filipinoj = Respubliko Filipinoj

Klare, li opinias ke la 'la' estas nenecesa. Lia ekzemplo por Sejŝeloj estas kun 'la', sed venas el Vikipedio. La unuaj ekzemploj por Filipinoj estas al Filipinoj kaj ke la Filipinoj, ambau el Monato. Ŝajnas ke uzo estas ne normigita, kaj do estos afero de stilo por Vikipedio. Sen Vk-a stilogvidilo, verŝajne nek estos ĉiam samvorte ĉe ni. Kwamikagami (diskuto) 02:56, 23 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

ĉu uzu la landan au la popolan nomon por specifi monunuon?

[redakti fonton]

Ekz-e, ĉu ĝi estu la 'germana marko' k 'ĉina juano' au la 'germania marko' k 'ĉinia juano'? Ŝajnas al mi, ke monunuo ligas al lando, ne al gento. Troviĝas germanoj, ĉinoj ktp en multaj landoj (Austrio, Svislando, Tajvano, Singapuro), sed la marko, juano ktp apartenas al nur po unu. Do ĉu malajzia ringito au malaja ringito, malagasa ariaro au madagaskara ariaro, ktp.?

Eble oni uzas la landonomon kiam ĝi ne estas derivita de iu popolo (e.g. alĝeria dinaro, ne *alĝera dinaro), sed la popolan nomon kiam ĝi jes estas? Sed la tajvana k honkonga dolaroj estas ambau ĉinaj. Ĉar la traduko de 'juano' estas ankau ofte 'dolaro', kiel oni komprenus, per popola nomo, ĉu 'la ĉina dolaro' estas la ĉinia, tajvana au honkonga?

Konsideru la kontrau-ekzemplojn cxi-tie en VP-eo de rusia rublo, belorusia rublo, somalia ŝilingo, svazilanda lilangenio, tajlanda bahto anstatau ?rusa rublo, ?belorusa rublo, ?somala ŝilingo, ?svazia lilangenio, ?taja bahto, k ankau sauda rialo anst. ?saudia rialo, kie 'Saudo' estas familinomo, ne popolo. Kwamikagami (diskuto) 22:22, 22 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

(Ankau, kiel oni diras 'bahto'? Por multe, laulitera prononco estus malebla. Eble kiel "baĥto"?)

Ĉu ni estas Vikipedio en la latina?

[redakti fonton]

Mi volus demandi, ĉu ni estas Vikipedio en la latina lingvo rilate al paĝoj pri botaniko. Ekz. Nudsemplantoj al Gymnospermae, Biksaceoj al Bixaceae, Brassicaceae kaj multaj aliaj. Uzanto:HalleBopp klarigas tion per frazo En la titolo, la latina scienca nomo plej gravas. Eble jes, sed en la latina Vikipedio. Se la temo havas nomon en Esperanto, kial ĝi ne povas havi ĝin ĉi tie? Petr Tomasovsky (diskuto) 12:22, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, Petr. Mi ĵus demandis lin sur lia diskutopaĝo, ĉu ie foje okazis diskuto pri tia amasa alinomado. Krome mi metis ligilon al ĉi tiu paĝo. Espereble li trovos la vojon ĉi tien. Ankaŭ mi dubas pri la utilo de tia alinomado. --Tlustulimu (diskuto) 13:16, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Uzanto:HaleBopp faradas tiom da malutilo, malfacilege riparebla, al la Esperanta Vikipedio, ke ne eblas trovi vorton por priskribi tion. Lia respondo montras, ke li kredas ke li estas redaktanta la Anglan aŭ la Francan Vikipedion. Verŝajne li neniam aŭdis, ke ekzistas ankaŭ alilingvaj Vikipedioj kun sendependaj principoj. Ĉu neniu kapablas bridi lin? --Surfo 17:25, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton. Mi pardonpetas se mi okazigis ĝenon. Tion mi tute ne planis. Mi multe interesiĝas pri botaniko kaj tradukas plantojn Esperanten de jaroj. Esperantigitaj nomoj estas nepraj, sed latinaj nomoj pri taksonomio havas multajn avantaĝojn. Unue, ĉiuj plantoj havas latinan nomon. Estas ĉirkaŭ 700 familioj, pli ol 16000 akceptitaj genroj kaj pli ol 350000 akceptitaj specioj. Sed tre malmultaj el ili havas Esperantan nomon. Do se iu volas krei paĝon pri planto, ĉu en la titolo li kreu nomon kiun li mem inventis, aŭ prefere li elektis la nomon internacie agnoskita de la scienca komunumo? Due, planto ofte havas multajn ne-sciencajn nomojn; kelkaj diras "hispania abio", aliaj preferas "hispana abieso", aliaj "abio hispania" kaj ankoraŭ aliaj "pinsapo", sed tiu planto havas nur unu latinan nomon "Abies pinsapo". Do kiun Esperantan nomon oni elektu? Ĉu hazarde? Mi ne volas ke oni nomu plantoj nur per iliaj latinaj nomoj, kontraŭe pro tio mi tradukas plantojn, sed mi pensas ke, en la titolo, estu afero nekontestebla kaj ne-arbitra kiel latina nomo de genro kaj specio. Trie, oni povas konstati ke kelkaj artikoloj havas latinan titolon (ekz. Eucalyptus deglupta) kaj aliaj Esperantan titolon (ekz. Etfrukta eŭkalipto). Tio estas iom ĥaosa, Vikipedio indas pli. Notu ankaŭ pri ĉi-lasta eŭkalipto ke microtheca ne signifas "Etfrukta", sed "kun malgranda teko", t.e. "etteka" se vi volas. Do en la titolo mem estas etimologia kaj botanika eraro, kiu ne estintus se la aŭtoro estus titolinta la paĝon "Eucalyptus microtheca". Jen kial mi volis ŝanĝi kelkajn titolojn al Latino (mi ne ŝanĝis amasojn!). Mi volonte nuligos miajn lastajn ŝanĝojn, se vi havas kelkajn argumentojn por konvinki min ke mi misagis. Mi estas scienculo kaj aperta viro. Mi plezure diskutos pri tio kun vi. Dankon pro via toleremo.--HaleBopp (diskuto) 22:18, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
  • Tio estas ne simpla afero. Ni ĉiam bezonas referencojn pri esperantlingvaj nomoj. Sciencaj nomoj estas kruda - ni uzas sicencaj nomoj kiam ne ekzistas esperantaj nomoj. Similie ni uzas nomoj de urboj en deiversaj lingvoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:28, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon pro tiu respondo. Do se la nomo ekzistas Esperante oni uzu ĝin en la titolo, kaj se ne, oni uzu la latinan nomon. Tamen mi vidas ke "Aizoaceae" havas latinan titolon, sed "aizoacoj" estas en [PIV] ; kaj "Baselacoj" havas Esperantan titolon kaj aperas en neniu vortaro... Se mi bone komprenas ne vere estas regulo. Ne valoris tiom riproĉi al mi aspiri al iom pli da kohereco. Tio ne multe estas scienca... Tamen mi faros mian plejeblon por kontentigi la plejmulton kaj petos antaŭ ol ŝanĝi jam ekzistantan aferon, ĉar fine mi pensas ke la problemo estis nur tie.--HaleBopp (diskuto) 20:17, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Tamen, por la genronomo baselo oni trovas ekzemplon http://www.eventoj.hu/steb/vortaroj/legomoj/legomou8.htm, per sufikso -acoj oni formas plantan famili-nomon. Do, Baselacoj, blanka baselo estas tute akcepteblaj formoj, titoloj. Narvalo (diskuto) 20:29, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Jes vi pravas, sed ne verdire estas la termino baselacoj mem. Parenteze, pri Baselacoj, la tipa genro de tiu familio estas "Basella". Oni ne trovas tiun terminon en PIV, tamen laŭ la fonetike modelo Pilosella -> pilozel/o (PIV), la tipa genro devus esti Basella -> bazel/o, kaj do la familio devus nomiĝi "bazelacoj" kun z kaj ne s. Jen ankoraŭ diskutinda afero en la titolo mem kiun latina referenco ne permesus.--HaleBopp (diskuto) 20:47, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
La rapideco kun kiu la paĝo Aizoaceae estis alinomita al Aizoacoj post mia lasta mesaĝo klare montras ke la Esperanta Vikipedio privilegias la Esperantan nomon en la titolo. Sufiĉis tion diri kun argumentoj anstataŭ grumbli. Mi do ŝanĝos miajn lastajn alinomadojn ĉar ekzistas referencojn al PIV.--HaleBopp (diskuto) 08:26, 6 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Lepidoptera

[redakti fonton]

Ĉu papilioj jam ne povas nomiĝi papilioj, sed ni devas nomiĝi ilin per stranga neesperanta vorto Lepidoptera (ĉar laŭ Vikipedio tio estas papilio)? Per pluralo Lepidopteraoj? Tio sonas kiel iu specio de dinosaŭroj. Sur la herbejo flugadis rhopaloceraoj. Ridinda kaj terura frazo samtempe. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:14, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Ni povus kursivigi la titolon, por indiki ke gxi ne estas E-o. Kwamikagami (diskuto) 06:01, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

„wing clipping“ (en) = „Gefieder-Stutzen“ (de) = ?

[redakti fonton]

Saluton! Mi volas traduki la artikolon de:Stutzen (Gefieder). Ĉu mi uzas „flugilfortranĉo“n aû „flugilfortranĉa“n? --A11w1ss3nd (diskuto) 13:13, 10 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton! Por la nomo de artikolo uzu substantivan formon. Tamen mi dubas ĉu "flugilfortranĉo" estas taŭga vorto por tio. Tiu vorto sonas nekredeble kruela kaj mistrafa. Oni ne laboras pri la flugiloj, sed la plumoj, kaj oni ne fortranĉas sed tondas ilin. Eble Plumtondado estas pli bona esprimo. - Sincere, Moldur (diskuto) 14:06, 10 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon. Cxu „tondi“ signifas shave? --A11w1ss3nd (diskuto) 14:29, 10 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Se vi fortranĉas ion, ĝi estas for. (Cut off, wegschneiden; kutime per tranĉilo = knife = Messer).
Se vi tondas ion, ĝi ne estas for, ĝi estas pli mallonga, ekz-e hararo, ungo, arbobranĉo. (Clip, trim, stutzen, scheren; kutime per tondilo = scissors = Schere).
Oni ankaŭ povas diri angle "haircut" aŭ germane "Haare schneiden", sed en Esperanto estas ĉiam "tondi harojn", neniam "tranĉi".
"Tondi" estas iom simila al shave. (Kutime oni uzas "razi" = shave.) Se vi tondas barbon, ĝi estas pli mallonga, sed kutime ankoraŭ videbla barbo. Se vi razas vin, vi ne havas videblan barbon.
Sincere, Moldur (diskuto) 15:57, 10 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Pri la statistika divizio

[redakti fonton]

Saluton! Temas pri tiu ĉi artikolo: Statistika Divizio de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĉu efektive estas tuta divizio da ili? Aŭ ili estas plantoj kaj la vorto estas uzata kun botanika senco?

Eble taŭgas alinomi la artikolon, ĉu? Anstataŭigi divizion per “Departemento” ne taŭgas, ĉar ĝi mem estas parto de la “Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj”. Do eble ĝi estu “sekcio”, ĉu? Dario Aralezo (diskuto) 12:20, 15 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Vi pravas, tio estas evidenta kaj embarasa anglaĵo (Division). Mi pensas ke fako pli konvenas. RG72 (diskuto) 13:46, 15 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Dario Aralezo (diskuto) 07:09, 16 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Amasa forigado de in-sufiksoj

[redakti fonton]

La uzanto Paculo amase forigas in-sufiksojn el artikoloj pri virinoj. Mi ne memoras ke ni antaŭe pridiskutis tion kaj faris respektivan decidon. Arbitra amasa korektado estas malbona ideo en la serioza enciklopedio, kia ni strebas fari nian Vikipedion, ĉu ne? RG72 (diskuto) 08:08, 29 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi jam rimarkis tion. En unu artikolo (Elizabeto la 2-a (Britio)), mi tamen fine akceptis lian ŝanĝon (Ŝia Reĝina Moŝto --> Ŝia Reĝa Moŝto), tial ke estas vorto "reĝino" en la sama frazo, kio konformas al la uzo en Hamleto. Sed ĝenerale ŝanĝo ne praviĝas. Ekzemple en artikolo Anna Aĥmatova, la rusa versio plurfoje uzas vorton "поэтесса", do normale la traduko devus esti "poetino". --Dominik (diskuto) 10:09, 29 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi volas nur rimarkigi, ke tio, kiun gramatikan formon uzas la rusa versio, estas nenia argumento por Vikipedio. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 11:02, 29 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Certe la ruslingvaj artikoloj ne gravas ĉi-kaze, sed mi konsideras tiom arbitran amasan redaktadon malbona ideo. Des pli ke sola argumento de la redaktinto estas neado de iu ajn distingo inter viro kaj virino krom tiu anatomia. "Verkistino estas verkisto kun vagino" skribis li. Tio estas absurdaĵo, ĉar neas tutan aron da psikologiaj, psikaj kaj aliaj diferencoj. Ĉu transgenrulo trapasas operacion kaj plurajn komplikajn procedurojn nur por akiri vaginon? Certe ne, li simple deziras konformigi sian korpon al sia psika kaj psikologia statuso — tiu de virino. Do mi nuligos la arbitraĵojn. RG72 (diskuto) 06:03, 1 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kiun pronomon oni uzu, se oni verkas artikolon pri sekse/genre neduuma (nek plene vira, nek plene ina) persono?

[redakti fonton]

Al mi ŝajnas ke en tia okazo plej taŭgas la neoficiala pronomo "ri", kiun oni ordinare uzas en la praktiko por paroli pri neduumulo. Krom tio, ĝi estas en ReVo kaj en PMEG ĝia uzo estas detale priskribita. Krom tio, en PMEG ĝi ne estas indikita per du "*", t. e. ne estas malkonsilita. Kion vi pensas pri tio? Ĉu vi havas iujn pli bonajn ideojn? Eble oni povus diri "ĝi", sed ĉi tio povas esti rigardata malaltiga kaj ofenda ĉar en la normala lingvaĵo oni diras "ĝi" nur pri objektoj, bestoj kaj relative malofte pri infanetoj. PMEG cetere mencias tian ofendecon de "ĝi". —La komenton aldonis, sen subskribo, Paculo (diskuto • kontribuoj)

Laŭ mia impreso la pronomo "ri" iĝis en Esperantujo tre populara inter neduumuloj kaj iliaj amikoj, por ke ĝi povu esti uzata en Vikipedio jam en iuj kuntekstoj. Intertempe ĝi ankaŭ aperis en PMEG kaj ReVo. Ambaŭ traktas ĝin kiel parton de la lingvo, kaj ne plu kiel evitindan vorton. Unu el la kuntekstoj, en kiuj ĝi estu uzata, estas laŭ mi skribado pri persono, kiu eksplicite petis, ke oni parolu pri ri en genroneŭtrala maniero. Sam Smith faris tian eksplicitan peton, kaj oni reskribis la artikolon en genroneŭtrala maniero ĉe interalie la angla, sveda, germana kaj nederlanda Vikipedioj. La esperanta revuo Monato simile uzas la pronomon "ri" por paroli pri neduumuloj, vidu ĉi tiun artikolon. Oni kompreneble daŭre uzu la pronomojn "li" kaj "ŝi" en plejparte da artikoloj. Nur kiam temas pri persono, kiu volas esti neŭtrale priskribita, oni uzu "ri". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:30, 1 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
En la Antaŭparolo de la Akademio de Esperanto estas dirite: " Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo "http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/antauparolo.html

Ŝajnas al mi ke Bertilo Wennergren, Markos Kramer, Kirilo Brosch, Edmund Grimley-Evans estas unuj el la plej spertaj kaj aŭtoritataj (eble eĉ la plej spertaj kaj aŭtoritataj) esperantologoj. Krom tio, ili estas membroj de la Akademio de Esperanto. Ilia subteno de "ri", laŭ mi, estas sufiĉa por laŭfundamente uzi la pronomon "ri" por priparoli neduumulon. En PMEG (verko de S-ro Wennergren), se vorto estas malkonsilata, ĝi estas indikita per du steletoj {*} sed la pronomo "ri" ne estas indikita tiel - sekve ĝi ne estas malkonsilata. https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria.html#j-5tb —La komenton aldonis, sen subskribo, Paculo (diskuto • kontribuoj)

Ĉu vi konscias, ke en aliaj lingvoj, ne eblas tiel laŭvole krei novajn pronomojn? --Dominik (diskuto) 16:16, 5 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

La pronomo "ri", se mi ne eraras, unue konstateble aperis en la novaĵletero "Sekso kaj Egaleco" en la jaro 1979. Ĝia uzokampo kredeble longe estis tre malgranda sed poste al aliaj kaŭzoj de tio ke ĝi necesas aldoniĝis ankaŭ alia (eble la plej grava) kaŭzo - necesas iu pronomo por priparoli neduumulon, ĉar rimarkebliĝis homoj, identiĝantaj nek kiel ino, nek kiel virseksulo. Ĉiuj, konataj de mi, neduumaj Esperantistoj, preferas esti priparolataj per la pronomo "ri". Tiun ĉi pronomon ankaŭ uzas aliaj homoj, volantaj priparoli neduumulon. Ĝi povas ŝajni "nenatura" sed en la "natura" sveda ankaŭ enradikiĝis la pronomo "hen", kiu estas cetere uzata ankaŭ en sveda Vikipedio. Ĉar uzante Esperanton, en la praktiko (almenaŭ laŭ mia impreso) oni preskaŭ ĉiam priparolas neduuman personon per "ri", tial uzo de io alia (fakte, nenio alia uzeblas, ĉu ne?) povus krei "vikipedian dialekton". Laŭ mia opinio, ni sekvu la efektivan lingvouzon, en kiu oni priparolas neduumulon per "ri". Certe multaj, precipe konservemaj uloj, esprimas sian kontraŭecon al la pronomo "ri". Tamen en sveda Vikipedio oni uzas la pronomon "hen", kvankam rezisto kontraŭ la sveda "hen" ankaŭ ne tute malestas. —La komenton aldonis, sen subskribo, Paculo (diskuto • kontribuoj)

Mi proponas enkonduki novan regulareton en la stilgvidilon.

Jen: Oni uzu la genroneŭtralan ununombran triapersonan pronomon "ri" en ĉi tiuj okazoj:

1. La priparolato esprimis sian deziron esti priparolata per "ri" en Esperanto;

2. La priparolato esprimis sian deziron esti priparolata per la ununombra "they" (aŭ iu pronomo, alia ol "he" kaj "she") en la angla;

3. La priparolato esprimis sian deziron esti priparolata per "hen" en la sveda;

4. La priparolato esprimis sian deziron esti priparolata per genroneŭtrala pronomo;

5. La priparolato estas genre neduuma kaj ne esprimis sian deziron esti priparolata per tiu aŭ alia pronomo (aŭ ria deziro ne estas konata);

6. Se ekzistas anglalingva artikolo, kie por priparoli la personon estas uzita la ununombra "they";

7. Se ekzistas svedlingva artikolo, en kiu la persono estas priparolata per "hen".

Ĉu vi konsentas? Paculo (diskuto) 18:57, 5 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi baze konsentas kun via propono. Mi iom alivortigis ĝin kaj ankaŭ adoptis kelkajn partojn de la regularo de la anglalingva Vikipedio. Mi preferas, ke la regulo estu sendependa, kaj ne dependu je kiel ekzakte aspektas alilingvaj artikoloj. Mi pensas, ke ĉi tia regulo estu parto de la regularo por biografioj pri personoj. Kion vi opinias pri la aldono de la jena regulo? Mi provis vortigi ĝin en maniero, kiu estas kompromiso inter tradicia lingvouzo kaj respektema lingvouzo. Aliaj Vikipedioj havas similajn regulojn pri seksa identeco kaj uzado de pronomoj. Sugestoj kaj korektoj estas bonvenaj.
Seksa identeco
Donu preferon al la seksa identeco kiel priskribita de la persono, pri kiu temas la artikolo. Ĉiu persono devas esti menciita per vortoj, kiuj taŭgas por la laste esprimita seksa identeco de tiu persono. Ĉi tiu regulo aplikeblas al ĉiuj fazoj de la vivo de tiu persono, krom se la persono indikis alian preferon. Kiam la persono esprimis deziron esti priparolata per seksneŭtrala pronomo, kiel ekzemple la angla ununombra they aŭ la sveda hen, oni povas uzi por tiu celo la pronomon ri, krom se tiu persono esprimis deziron esti priparolata per alia pronomo en Esperanto. Por ĉiuj aliaj celoj oni restu ĉe la tradiciaj pronomoj li kaj ŝi. (Mi alivortigis mian proponon sube.)
Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:17, 5 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi centprocente konsentas. Se la regulo estos enkondukita, oni espereble povos tute facile priparoli neduumulon, ne timante ke alia vikipediano protestos. Paculo (diskuto) 04:06, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

En tiu ĉi propono miksiĝas multaj aferoj. Unue, Vikipedio estas sendependa enciklopedio, sendependa de aliaj lingvoj kaj eĉ de aliaj lingvaj versioj de Vikipedio mem. Do pri kiel oni priskribas homojn aŭ aliajn aferojn aliloke ne povas esti modelo por la Esperanta Vikipedio. Due kaj pri la enhavo kaj pri la lingvaĵo de artikoloj ne decidas la koncernatoj, ĉu temas pri homoj, organizoj aŭ similaĵoj. Do ĝenerale en ĉiuj artikoloj oni uzi vortumadon laŭ ĝenerale akceptita Esperanto. Pri la demando mem, kiun pronomon uzi por paroli pri homoj klare konataj kiel neduumuloj kaj ke uzo de liŝi estu maltaŭga: certe ĝis nun ne ekzistas ĝenerala interkonsento ĉe Vikipedio (kaj aliloke) ĉar temas pri sufiĉe nova koncepto. En la Esperanto-komunumo, ŝajnas ke ekzistas komenco de interkonsento pri la uzo de ri por paroli pri neduumuloj; temas nur pri komenco, ĉar nur parto de la Esperanto-parolantoj iom konscias pri tio. Mi vidis ke Paculo jam uzis la pronomon ri por kelkaj tiaj artikoloj; tiukaze miaopinie estas akceptebla… ĝis kiam eble venos rekomendo de la Akademio, se iam venos. Golfestro (diskuto) 18:55, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankon, ke vi ne estas (aŭ ne tute estas) kontraŭ tia uzo.
Ĉu, laŭ vi, estos sufiĉe, se Bertilo Wennergren (membro de la Akademio de Esperanto, gramatikisto, aŭtoro de "PMEG", mastro de la "tekstaro" kaj la "Lingva Kritiko") subtenos la regulon? Paculo (diskuto) 19:26, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Kompreneble Vikipedio estas sendependa enciklopedio, tamen oni atentu, ke oni ne skribu en maniero kalumnia aŭ malrespekta al la temulo de artikolo, ĉar tio povus esti kontraŭ la reguloj rilate biografiojn de vivantaj personoj kaj kontraŭ lokaj leĝoj. Mi komprenas, ke "ri" ankoraŭ ne estas vaste akceptita kiel seksneŭtrala pronomo, kaj tial mi ankaŭ eksplicite klarigis en mia proponita regulo, ke ni ne uzu ĝin ĝenerale, sed nur por paroli pri homoj, por kiuj "li" kaj "ŝi" ne estas taŭgaj. Dum la lasta Universala Kongreso en Finnlando mi faris demandon pri "ri" dum la programero en kiu la Akademio de Esperanto respondas al demandoj: pluraj akademianoj esprimis sian kontraŭon al la ĝenerala uzado de "ri", sed tamen uzas ĝin por paroli pri persono, kiu petas seksneŭtralan priparoladon. Intertempe la pronomo jam iĝis sufiĉe vaste akceptita alternativa pronomo por paroli pri neduumulo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:12, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi konsentas kun la regulo pri pronom-uzo, kiun Robin proponi supre. Mi ŝatus atentigi pri tio, ke tiu regulo necesigas iometan revortumon ankaŭ en la paĝo Vikipedio:Lingvaĵo. Tie ĝuste nun aperas la jena regulo: "Oni uzu la Esperantan gramatikon tiel, kiel ĝi kutime estas uzata kaj akceptata. (Do ekzemple, evitu riismon, naismon.)" Mi proponas, ke ni ĉi tie anstataŭigu riismon per alia pli klara ekzemplo de kontraŭ-norma Esperanto, ekzemple egzismo. Marcos (diskuto) 00:23, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Tiu ĉi diskuto rilatas nur al pronomo por paroli pri neduumuloj (bezono por kiu ekzistas nur unu proponita pronomo), tute ne al riismo, ĝiismo… (temoj pri kiuj ne ekzistas ĝenerala interkonsento). Do la ĝenerala regulo pri evito de riismo kaj simile plu necesas. Golfestro (diskuto) 06:45, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Laŭ mi, estas necese precizigi ke temas pri la radikala riismo sed oni povas diri "ri" pri neduumulo. Paculo (diskuto) 10:26, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Responde al Golfestro: La problemo estas, ke "riismo" estas malklara vorto. Ĝi povas signifi ajnan uzon de "ri" (do ankaŭ uzon de "ri" por neduumuloj), kaj ĝi povas signifi radikalan riismon, do ĉiaman uzon de "ri". Ni povas solvi tiun problemon per aldono de la vorto "radikalan" antaŭ "riismon", sed tiam ni devas atenti, ke "radikala riismo" fakte estas klare difinita en la paĝo pri riismo. Marcos (diskuto) 14:05, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Laŭ la kvina regulo de la Fundamenta Gramatiko ekzistas nur la tri singularaj pronomoj: li, ŝi, ĝi. Krome mi dubas, ke Vikipedio subite subtenu iel ruze per aldono al sia regularo, la tiel nomatan riismon. --Tlustulimu (diskuto) 14:23, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Do kiel ni laŭ vi skribu pri neduumuloj? Ĉu ni misasignu sekson al ili? Ĉu ni eble misasignu sekson al ĉiuj homoj, por ne diskriminacii kontraŭ neduumuloj? Marcos (diskuto) 15:03, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Se uzeblas nur la pronomoj listigitaj en la "16 reguloj", la Fundamento mem "rompas" tiun regulon ĉar en la Universala Vortaro estas la pronomo "ci". Paculo (diskuto) 16:33, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi komprenas «ri» esti oportuna en ekceptaj kazoj, sed ne komprenas ĝin necesa. Se mi uzus «li» pri iu preferanta la pronomon «ri», tio ne estus ia ajn diskriminacio, sed simple spontana reflekso – se tiun reflekson mem oni taksas diskriminacia, mi kontestas ke la akuzinto deziras trudi sian politikon sur gramatikan aferon. Se, tamen, oni petis de mi uzi «ri» pri iu, mi komplezus ĉar gravas ne la formo, prefere la enhavo de konversacio. Se iu en rekta konversacio petus ke mi uzu pri (ba, kutime mi ĉi tie dirus «li») la pronomon «ri», mi plezure daŭrus en konversacio kun la pronomo...«vi»! Pauchjo (diskuto) 15:47, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu: Mi ne proponas, ke ni ĝenerale uzu riismon en ĉiuj artikoloj. Mi nur proponas tion por artikoloj pri homoj, kiujn ni ne povas priskribi per la pronomoj "li" kaj "ŝi". Efektive oni jam uzas la pronomon "ri" en tiuj artikoloj... Tial mi fakte proponas ĉi tiun regulon: por eviti, ke oni tie redaktomilitos. Temas pri tre malmultaj artikoloj, kaj oni en la alilingvaj Vikipedioj ankaŭ tie akceptas la uzadon de pronomoj kiel "they" kaj "hen". La esperanta revuo Monato simile uzas la pronomon "ri". PMEG krome ankaŭ atestas tiun uzadon en aparta sekcio. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:01, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Pauchjo: Akcidente nomi iun per la malĝusta pronomo ne estas diskriminacio, sed insiste kaj daŭre fari tion por intence malrespekti ties seksan identecon kompreneble ja estas. En la angla oni parolas pri "misgendering". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:01, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Certe ni konsentas ne voli malrespekti iun, tial mi ĵus poste skribis: «Se, tamen, oni petis de mi uzi «ri» pri iu, mi komplezus ĉar gravas ne la formo, prefere la enhavo de konversacio.» Mi estas por solvo kiel eble plej justa kaj interkonsentita. En reala vivo mi jam aŭdis kelkajn homojn uzi «ri» (pri ĉiaj ajn personoj), sed neniam jam renkontis mi situacion kiam oni petis de mi uzadon de «ri». Subaŭdis mi kelkajn konversaciojn pri la temo, kaj ne ŝajnis esti interkonsento eĉ inter la variaj «riistoj». Mia perspektivo estas limigita al tio. Mi povas konsenti ke ĝi estas justa, sed tute ne estas konvinkita pri interkonsento. Pauchjo (diskuto) 16:41, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Ŝajnas al mi ke ĉiuj uzantoj de "ri" subtenas la porneduumulan uzon de "ri" - jen estas aĵo, pri kiu oni pli-malpli interkonsentis. Paculo (diskuto) 17:20, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Paculo:Mi substreku, ke miaj komentoj, specife pri «justa» kaj «interkonsentita», estis strikte ligitaj al la supre skribita propono. Se la propono traktis «porneduumulan uzon de "ri"», mi havus tre diferencan opinion. Propono de stilo nepre riĉigu la enhavon, ne reformu ĝin – specife se la propono ne reprezentas norman uzadon. Pauchjo (diskuto) 17:44, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Kiam la persono esprimis deziron esti priparolata per seksneŭtrala pronomo, kiel ekzemple la angla ununombra they aŭ la sveda hen, oni povas uzi por tiu celo la pronomon ri, krom se tiu persono esprimis deziron esti priparolata per alia pronomo en Esperanto. Por ĉiuj aliaj celoj oni restu ĉe la tradiciaj pronomoj li kaj ŝi. - laŭ mi, ĉi tio estas grava parto de la proponata regulo. Ĉi tie temas ne pri "neduumula pronomo" sed pri preferata genroneŭtrala pronomo. Laŭ mi, ĉe Vikipedio oni priparolu per "ri" ne nur neduumulon sed ankaŭ duumulon, volantan esti priparolata genroneŭtrale. La elekto de la priparolato gravas, ĉu? Ekzemple ĉe "Trevor Space" estas aparta genroelektilo kaj aparta pronom-elektilo. Oni povas elekti "They/Them/Theirs" en la pronom-elektilo, eĉ se oni elektis "Female/Woman" aŭ "Male/Man" en la genroelektilo. Se la mastroj de la retejo ne supozus ke povas esti inoj kaj virseksuloj, volantaj esti priparolataj genroneŭtrale, ili kredeble ne metus tien la pronom-elektilon. Paculo (diskuto) 19:03, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĉar estis skribita kiel unu vorto («porneduumulan»), mi mislegis ĝin esti la mala koncepto. Tio korektite, mia opinio restas la sama. Pauchjo (diskuto) 19:52, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi subkomprenis sub la vorto "porneduumula" ke "ri" estas uzata por priparoli neduumulon. Mi tamen opinias ke ankaŭ la duumulojn, dezirantajn esti priparolataj genroneŭtrale, oni priparolu per "ri". Mi proponas novan terminon - "ri/em/ul/o". "Riemulo" estas persono, preferanta esti priparolata per la genroneŭtrala "ri" (aŭ se la persono ne estas esperantisto sed volas esti priparolata genroneŭtrale, oni povas ankaŭ rin nomi "riemulo"), ne gravas ĉu ri estas neduumulo aŭ duumulo. Oni respektu la PGP-on (preferatan genran pronomon) de la riemuloj. Aliokaze, oni povas ofendi personon per malĝusta pronomo.Paculo (diskuto) 20:09, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Bonvolu legi mesaĝon de Markos Kramer, lasitan de ri en la diskutejo de la artikolo pri ri. Paculo (diskuto) 20:20, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Do, plejmulto estas por enkonduko de la regulo, ĉu? Ĉu la regulo do enkondukiĝu?Paculo (diskuto) 12:52, 8 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Malgraŭ bonaj intencoj, mi opinias ke estas pli taŭge eviti personalojn kiel eble plej — tio ne estas tro malfacila tasko por altnivela parolanto. Se evito de personalo stumbligos legadon, la redaktanto sekvu sian prudenton, eventuale kun piednoto klarigante ke la priparolita persono esprimis sian deziron esti priparolita per Seksneŭtrala homa triapersona pronomo. Pauchjo (diskuto) 09:38, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  • Kontraŭ Kontraŭ: Se mi devus diri nek 'li' nek 'ŝi', tiam mi dirus 'tiu', 'tiu ĉi', 'ĉi tiu' - kiel faras lingvoj sen triapersona pronomo, kaj mi uzus 'ties' por la poseda pronomo. --Dominik (diskuto) 09:56, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Neduumulo estis tenanta pupon kaj ties kapo frakasiĝis. - tradicie "ties" en ĉi tiu frazo signifas "de la pupo" sed ne "de la neduumulo". "Jakobo alproksimiĝis al Isaako, kaj tiu rin palpis" (imagu ke kaj Jakobo, kaj Isaako estas neduumaj) - tradicie "tiu" ĉi tie signifas "Isaako" sed ne "Jakobo". Tial "tiu" kaj "ties" ne ĉiam taŭgas en Esperanto. Eble en aliaj lingvoj tiaj vortoj ne havas la specialan rolon, havatan de ili en Esperanto. Sed en Esperanto tia ŝajne facila solvo taŭgas ne en ĉiuj okazoj.

Krom tio, oni ne kreu novan Vikipedian dialekton. Ja en la praktiko oni priparolas neduumulon per "ri" sed ne per "tiu".Paculo (diskuto) 11:02, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

@Paculo:1. «Neduumulo estis tenanta pupon kaj ties kapo frakasiĝis.» Se estus la kapo de la neduumulo: «Pupo estis tenata de (aŭ Pupon tenis) neduumulo kies kapo frakasiĝis.» 2. «Jakobo alproksimiĝis al Isaako, kaj tiu rin palpis.» povas esti simple dirite: «Jakobo alproksimiĝis kaj palpis Isaakon.» Neniu gimnastiko necesa. Pauchjo (diskuto) 11:39, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Do, priparolante duumulon, oni povas libere uzi la gramatikon, uzante pronomojn kaj aliajn riĉaĵojn de la lingvo, dum, priparolante neduumulon, oni devas ĉiam elturniĝadi per diversaj nenaturŝajnaj esprimoj. Vi do proponas diri "La neduuma nobelo igis sian sklavon vesti la nobelon/tiun" anstataŭ "La neduuma nobelo igis sian sklavon vesti rin", ĉu? Ĉi tio ŝajnas esti lingva diskriminacio kontraŭ la neduumuloj. Se oni volas malpermesi uzon de la pronomo "ri", oni malpermesu ankaŭ la pronomojn "li" kaj "ŝi" - tiaokaze almenaŭ ne estos kontraŭneduumulismo.Paculo (diskuto) 12:05, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Paculo:Tiun konkludon mi taksas iom ekstrema. Se oni konkludus el tio kiun mi diris, ke li devus entute eviti pronomojn (tion mi ne diris), mi konsilus provi do. Estas eble fari, kaj post rezigno pri la provo (ĉar lacigos tiel nenature paroli por multaj), rezultiĝos ekzerco de stilo kaj probable pli simpatia perspektivo koncerne policadon de ies maniero esprimi sin. Pauchjo (diskuto) 12:29, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Rimarku, ke mi en mia proponita regulo skribis "oni povas uzi por tiu celo la pronomon ri". La regulo ne devigas ion ajn, ĝi nur ebligas ĝian uzadon en limigita kvanto da okazoj, nuntempe en eble malpli ol 20 artikoloj. Jam estas pluraj artikoloj pri personoj, kiuj volas esti neŭtrale priskribitaj, kiuj sukcesas entute eviti pronomojn, sed tio tute ne ĉiam eblas. Ekzemple en la artikolo pri Sam Smith aperas la frazo "Smith elŝrankiĝis en majo 2014 en intervjuo kun "The Fader", en kiu ri koncedis, ke ria debutalbumo temas pri la fakto, ke amiko al kiu ri enamiĝis, ne enamiĝis al ri.", kiun oni apenaŭ povas reskribi sen la uzo de pronomo. Se oni uzus tie "tiu" aŭ "ties", oni povus facile pensi, ke temas pri alia persono. Certe estos pluraj tiaj malsimplaj frazoj, kiujn oni ne povas reskribi. (Cetere, mi ankaŭ tradukis la anglan Vikipedio-artikolon pri la temo, preferata genra pronomo, kun iom da informoj pri Esperantujo.) Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:09, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

@Robin van der Vliet:Prave, ke la «povas» en certaj specifaj kazoj estas tute justa laŭ mi. Mia «kontraŭ» ne estas iu «kontraŭ» al «ri» nek al la personoj kiujn ĝi reprezentas. Mi kontraŭas konsekri ĝin stiloregulo (almenaŭ por nun) ĉar ne ekzistas interkonsento —nek inter ĝenerala uzado, nek inter proponantoj— kaj mi timas ke tiuj lastaj plugus la terenon tro, kaj rezulte oni havos pli da disputoj ol kiom oni nun volas eviti per ĉi regulo. Kaj, se vi volus alternativon por tiu ekzemplo-frazo (rimarku, ke ne estis mi kiu proponis anstataŭon per demonstrativoj...mi diris nur ke aŭtoro uzu prudenton kaj evitu personalojn kiel eble plej) jen alternativo:

«Smith elŝrankiĝis en majo 2014 en intervjuo kun "The Fader", koncedinte sian debutalbumo temi pri amiko kiu ne reciprokis la amon de la kantisto mem.» Pauchjo (diskuto) 13:43, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Ŝajnas al mi, ke ankoraŭ ne estas sufiĉe da interkonsento pri la uzado de "ri" ĉe Vikipedio. Antaŭ ol mi proponis la regulon mi jam pensis, ke eble ankoraŭ ne estas sufiĉe da interkonsento pri la temo. Sed ĉar mia proponita regulo ne nur temis pri pronomoj, sed ĝenerale pri seksa identeco, mi iom alivortigis ĝin. Kion vi opinias pri la sekva propono? Ĝi priskribas kiel ni efektive jam verkis plejparte da artikoloj. Post 1, 5 aŭ 10 jaroj ni povus en la lingvejo denove diskuti pri la temo, kaj eble tiam estos rekomendo de la Akademio rilate la temon.
Seksa identeco
Donu preferon al la seksa identeco kiel priskribita de la persono, pri kiu temas la artikolo. Ĉiu persono devas esti menciita per vortoj, kiuj taŭgas por la laste esprimita seksa identeco de tiu persono. Ĉi tiu regulo aplikeblas al ĉiuj fazoj de la vivo de tiu persono, krom se la persono indikis alian preferon. Kiam la persono esprimis deziron esti priparolata per seksneŭtrala pronomo, kiel ekzemple la angla ununombra they aŭ la sveda hen, oni evitu la uzadon de personaj pronomoj kaj alivortigu la frazojn en la artikolo. (retirita, nova propono sube)
Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:26, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tamen pensas ke eble estus bone iomete ŝanĝi la lastan frazon: Kiam la persono esprimis deziron esti priparolata per seksneŭtrala pronomo, kiel ekzemple la angla ununombra they, la sveda hen aŭ la Esperanta neoficiala ri.... Paculo (diskuto) 18:26, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi ne pensas, ke aparte indas mencii tion, ĝuste ĉar la aludo al riismo kaŭzis, ke mia unua propono ne akceptiĝis. Mi pensas, ke la proponita regulo nun estas bona kompromiso. Se ĝi akceptiĝus, ni povus estonte denove diskuti pri ŝanĝoj al ĝi rilate pronomojn, se AdE aŭ alia grava esperanta asocio faros deklarojn rilate seksneŭtralan pronomuzadon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:16, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĉiuokaze, la regulo evitigas uzadon de la pronomoj li kaj ŝi, kiam temas pri persono volanta ke oni priparolu tiun personon seksneŭtrale.

Paculo (diskuto) 07:06, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Estus bone reveni al la temo de la diskuto kiu aperas en la titolo, kaj ne perdiĝi en diversaj diskutoj kaj kvereloj pri reformo de la lingvo. ==>> Kiun pronomom uzi por neduumuloj?. Golfestro (diskuto) 07:10, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Esperanto estas universala lingvo kaj ĝi restu. Tio signifas ke ebligi al ĉiu elektu sian preferatan variaton aŭ por la triapersona pronomo aŭ por alia afero estas tute freneza ideo. La nuna debato ne rilatas al preferata pronomo sed al taŭga pronomo por neduumeco. Golfestro (diskuto) 07:24, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Ne temas pri freneza ideo, temas pri normala kaj akceptita ideo: preferata genra pronomo. Ĉiuokaze, kion vi opinias pri la de mi laste proponita regulo? Ĉu ĝi laŭ vi estas bona kompromiso? Ĝi diras, ke oni parolu pri homoj per vortoj taŭgaj por ilia seksa identeco, kaj ke oni provu eviti pronomojn, kiam ne ekzistas taŭga pronomo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 09:11, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Golfestro:Ĉu freneza ĉu ne, oni devas konstati ke ekzistas, almenaŭ kiel subkulturo, personoj por kiuj ĉi temo estas tre intima. Ŝajnas al mi esti dandismo, sed mi ja deziras ke vikipedio estu inkluziva por ĉiuj.
Rekte al la demando, la plej freŝa propono de Robin aperas al mi esti ĝenerale konsentebla. Koncerne kiun specifan pronomon, kiun oni uzu: nu, mi jam klarigis ke la aŭtoro devas sekvi sian prudenton. Se oni dezirus pli de mi konkretan respondon, mia ĝenerala propono estus kondiĉita: 1. Se oni deziras esti fidela al la fonto, la aŭtoro povas uzi la nacilingva(j)n pronomo(j)n kun piednoto eksplikante ke la subjekto esprimis sian deziron esti priparolata per tiu(j) pronomo(j). 2. Se oni deziras skribi nur en esperanto, la aŭtoro povas uzi «li» kun piednoto eksplikante ke la «li» ne ampleksas la masklan sencon, nur la neŭtralan. 3. Se la subjekto parolas esperanton kaj esprimis sian deziron esti priparolata per iu specifa pronomo en esperanto, ĉi tiun la aŭtoro povas uzi. Aldonenda estas ke la unua uzo atutas, simile al kiel angla vikipedio elektas inter ĉu la brita aŭ usona varianto de vorto estu uzata tra la artikolo. Pauchjo (diskuto) 12:48, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi sugestas la jenon:

1) Enkonduki la regulon, foriginte ĝian lastan frazon, ĉar ĝuste pri ĝi malestas interkonsento;

2) Lasi la pronomon ri resti en ĉiuj (ĉirkaŭ kvar) artikoloj kie ĝi estas uzita, sed ekde nun ne uzi ĉi tiun pronomon uzante anstataŭe malbelajn kaj malbonstilajn esprimojn (kompreneble, tiam kiam belaj kaj bonstilaj esprimoj ne eblas);

3) Senĉese kaj senhezite demandadi pri tio kiel eviti tiun aŭ alian malbelan kaj malbonan esprimon, kaŭzitan de la manko de taŭganta pronomo por priparoli unuopan personon kies genra identeco estas neduuma, la Lingvan Konsultejon de la Akademio de Esperanto por ke la Akademio ekokupiĝu pri solvo de la problemo, konsciante ke la problemo efektive ekzistas: konsultejo@akademio-de-esperanto.org

Paculo (diskuto) 15:41, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

===>>>> Peti rekomendon de la lingva konsultejo de la Akademio estas bona ideo. Golfestro (diskuto) 18:32, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

@Paculo: Mi pensas, ke tamen indas reteni la lastan frazon de la regulo, por eviti, ke homoj uzas malĝustajn pronomojn por paroli pri personoj. Mi pensas, ke la laste proponita regulo sufiĉe bonas. Eble iam, se AdE farus publikan deklaron pri la temo, ni povus ŝanĝi tiun parton de la regulo. Sed mi dubas, ĉu baldaŭ AdE vere faros enhavan deklaron pri la temo, kiu plene solvus la problemon. Aldona rimarko: ankaŭ ekzistas cisgenraj personoj, kiel ekzemple Farhad Manjoo, kiuj preferas esti priparolataj per seksneŭtralaj pronomoj. Ne temas specife nur pri neduumaj personoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:57, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Estos grava, konsterne skandala novaĵo en Esperantujo, se Vikipedio akceptas regulon ("oni uzu..."), kiu devigas uzi eksternorman Esperanton en artikoloj de la enciklopedio, kaj eĉ pli, anstataŭ simple verki interesajn artikolojn pri interesaj homoj, unue enketi pri ties pronomprefero kaj seksa klasado. Ni ne povas malhelpi al homoj verki en malbona Esperanto – tio ja daŭre okazadas – sed fari el tio regulon! Mi proponas al ĉiuj prudentuloj – se tiaj ankoraŭ aktivas en Vikipedio – tuj konatigi la novan lingvorompan, disdialektigan leĝon en ĉiuj informkanaloj, retaj kaj aliaj; la esperantistaro rajtas esti avertita. Cetere, riismo kaj precipe ejdzismo estas bonaj ekzemploj pri kontraŭnorma Esperanto, fakte propagandataj en Vikipedio, multe pli kontraŭnormaj ol egzismo (ĉu vi iam aŭdis pri ĝi?), per kiu Markos proponas ilin anstataŭigi.--Surfo 20:34, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

@Surfo: Ĉu vi legis mian lastan proponon? Ĉu vi havas ideojn kiel plibonigi la regulon? Ĝi ne proponas, ke oni uzu eksternorman Esperanton, kaj ĝi eĉ ne proponas, ke oni uzu riismon en la artikoloj. Ĝi nur proponas, ke ni priskribu homojn ĉi tie en respekta maniero. Pluraj Vikipedioj havas similajn regulojn rilate respektadon pri ies seksa identeco. Kion vi efektive kontraŭas? Ĉu vi kontraŭas, ke ni skribas artikolojn pri neduumaj personoj en la esperanta Vikipedio? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:02, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Surfo:, ĉu vi Do proponas misasignadi genrajn identecojn de la neduumuloj, priparolante ilin per liŝi? Aŭ eble mi malĝuste vin komprenas?
Paculo (diskuto) 21:34, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi proponas al ĉiuj esti realismaj. Ni devas solvi problemojn, ne krei ilin. Ĉu ekzistas neduumaj homoj? Sendube. Ĉu iuj el ili preferas nomi sin per neduuma vorto kiel "ri"? Certe. Sed ilia nombro estas tre eta, speciale tiu de neduumuloj insistantaj nomi sin per la vorto rilata al "tria genro". Do mi proponas ke neceso uzi neologismon "ri" estu deviga nur en tiaj kazoj, kiam koncerna persono mem nomas sin per tia neologismo en sia propra lingvo — kompreneble kun nepra konfirmo forme de ligilo al iu artikolo au filmeto. Apenaŭ troveblos deko da tiaj kazoj por la tuta Vikipedio. Por ĉiuj aliaj homoj — inkluzive tiujn neduumajn, sed uzantajn normalan lingvaĵon rilate sin mem — ni uzu normalajn vortojn kiujn ili mem uzas por identigi sian socian genron. Ni ne devas trudi al herooj de niaj artikoloj nek duumecon, nek neduumecon, ja enciklopedio nur spegulas realan vivon, sen korekti ĝin. RG72 (diskuto) 02:28, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

@RG72: Mi konsentas kun vi. Via propono kongruas kun la unua versio de la regulo, proponita de Robin van der Vliet. Paculo (diskuto) 10:34, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Nova kompromisema propono

[redakti fonton]

Ĉi tie temas pri lingva detalo, pri kiu ne regas unueca opinio inter la lingve spertaj uzantoj de Esperanto: Multaj lingve spertaj esperantistoj, inkluzive de pluraj membroj de la Akademio de Esperanto, nun akceptas kaj mem praktikas la uzadon de "ri" por paroli pri neduumuloj. Aliaj lingve spertaj esperantistoj malakceptas kaj foje eĉ aktive kontraŭbatalas tian uzadon. Ĉi tio kompreneble ne estas la sola lingva detalo, pri kiu regas tia malunueca opinio inter la lingve spertaj esperantistoj. Alia ekzemplo estas la demando, ĉu uzi UJ-formajn aŭ I-formajn landnomojn. Pri landnomoj ni iam akceptis la kompromison, laŭ kiu kontribuantoj al Vikipedio rajtas uzi aŭ UJ-formajn aŭ I-formajn landnomojn depende de sia persona prefero. Ĉe tiaj lingvaj detaloj, pri kiuj ne regas unueca opinio inter la lingve spertaj esperantistoj kaj male ekzistas la emo tre forte defendi la apartajn opiniojn pri la temo, tiu solvo jam praktikata rilate landnomojn laŭ mi estas la sola vere praktikebla solvo, ĉar ĉio alia nur nebezone forpuŝus kontribuemajn esperantistojn de Vikipedio. Nia regulo pri respekto al seksa identeco do menciu ambaŭ eblajn solvojn: Evitadon de pronomo aŭ uzadon de ri. Samtempe la regulo klarigu, ke krom por la malgranda grupo de personoj, kiuj esprimis deziron esti priparolata per seksneŭtrala pronomo, oni restu ĉe la tradiciaj pronomoj li kaj ŝi. Do jen mia kompromisa regul-propono:

Seksa identeco
Donu preferon al la seksa identeco kiel priskribita de la persono, pri kiu temas la artikolo. Ĉiu persono devas esti menciita per vortoj, kiuj taŭgas por la laste esprimita seksa identeco de tiu persono. Ĉi tiu regulo aplikeblas al ĉiuj fazoj de la vivo de tiu persono, krom se la persono indikis alian preferon. Kiam la persono esprimis deziron esti priparolata per seksneŭtrala pronomo, kiel ekzemple la angla ununombra they, la sveda hen aŭ la Esperanta ri, oni povas elekti inter du eblaj manieroj priparoli la koncernan personon: Aŭ oni evitas la uzadon de personaj pronomoj, aŭ oni uzas la pronomon ri (krom se tiu persono esprimis deziron esti priparolata per alia pronomo en Esperanto). Por aliaj personoj oni restu ĉe la tradiciaj pronomoj li kaj ŝi.

La supre pridiskutatan regulproponon, laŭ kiu oni en tiaj situacioj ĉiam devus eviti pronomojn, mi tute ne povas akcepti. Tio estas trudado de la vidpunkto de unu el la du grupoj al la alia. Ĝi kreus la diskriminacian situacion, ĉe kiu oni ĉe neduumuloj ne povas uzi pronomon sed ĉiam devas serĉi iajn pronom-evitajn esprimmanierojn, dum ĉe duumuloj oni povas skribi normale kun pronomoj. Mi esperas, ke la ĉi-supre prezentitaj argumentoj por kompromisa solvo konvinkos sufiĉe multe da Vikipediistoj. Marcos (diskuto) 12:01, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

>>>>>>>>>>>>>>>>>> Plu estas konfuzo inter uzo de ri kiel proponita pronomo por deduumuloj kaj aliaj aferoj, ekzemple uzo de lingvaĵoj laŭ ies deziroj (se oni akceptas por ri, kiel ne por gi, zi, kaj aliaj lingvaĵoj!). Estas ankaŭ konfuzo kun seksneŭtrala triapersona pronomo por kiu ekzistas diversaj proponoj (interalie riismo, ĝiismo kiuj ambaŭ proponas uzi la pronomon ri por paroli pri neduumuloj). Tiu ĉi diskuto rilatas al neduuma pronomo ne al sekneŭtrala pronomo. Mi estas tre surprizita ke akademiano povas ĉi tie tiel miksi sendependajn aferojn!.Venis la propono peti rekomendon de la konsutejo de la Akademio; estas certe tre bona propono! Mi proponas fermi la nunan diskuton kaj atendi la rekomendon de la Akademio. Golfestro (diskuto) 12:47, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

@Marcos: Mi tute konsentas kun via propono. Paculo (diskuto) 13:55, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

@Golfestro: La pronomo ri, malsimile al "bi", "gi", "hi", "ĥi", "ji", "ĵi", zi", "ŝli", "lŝi", "liŝi", "ŝili", "ĝŝli" ktp, estas vaste uzata. Nu, ĉiuj neduumaj esperantistoj, konataj de mi, preferas ĝuste la pronomon ri. Se mi ne eraras, la pronomo ri estis unuafoje konstateble menciita en la feminisma novaĵletero Sekso kaj egaleco en la jaro 1979. Nun ĉi tiu pronomo estas sufiĉe vaste uzata.

La pronomo ri estas:

a) almenaŭ unufoje uzita en la revuo Monato: https://www.monato.be/2018/012302.php

b) elektebla ĉe la Centra Reto: https://reto.tejo.org/aktivuloj/marc.konijnenberg@tejo.org

c) uzata en la Esperanta feminisma blogo Egalecen: https://egalecen.org/2014/11/18/el-kulturo-de-perforto-al-kulturo-de-konsento/

ĉ) uzita almenaŭ en ĉi tiu kanto: https://m.soundcloud.com/guillaume-armide/07-amu-rin

d) menciita en la Reta Vortaro: http://www.reta-vortaro.de/revo/

e) menciita en PMEG kaj tie la uzo de ri estas detale priskribita. Krom tio, tie ĝi ne estas malkonsilata (la malkonsilataĵoj tie estas indikitaj per du *). Menciindas ankaŭ tio ke pluraj Akademianoj subtenas uzon de la pronomo ri. Paculo (diskuto) 14:28, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi tute konsentas kun la klarigoj kaj la propono de Markos. Mi retiras mian lastan proponon, ĉar mi nun vidas en ĝi la problemon de diskriminacio. La komparo al la problemo pri landonomoj estas tre trafa.
@Golfestro: Ekzistas neduumuloj, kiuj preferas esti priparolataj per la tradicie seksindikaj pronomoj, kaj tion oni respektu. Ankaŭ ekzistas cisuloj, kiuj preferas esti priparolataj per seksneŭtralaj pronomoj, kaj tion oni same respektu. Ne estas bona kialo por respekti la dezirojn de neduumuloj kaj ignori tiujn de aliuloj.
Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 15:07, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Golfestro: Koncerne vian akuzon, ke mi miksas sendependajn aferojn: Laŭ mi estas tri klare apartigeblaj lingvaj fenomenoj, kiujn oni en ĉi tia diskuto ne miksu:
  1. La fenomeno, ke iuj uzas "ri" por neduumuloj aŭ por homoj, kiuj petis ne esti priparolataj per seksmarka pronomo.
  2. La fenomeno, ke iuj uzas "ri" por paroli pri nespecifa persono de nedeterminita sekso (ekzemple "Se teamano sendas fakturon al la kasisto, ri devas sendi kopion de ĝi al la prezidanto").
  3. Le fenomeno, ke iuj uzas nur "ri" kiel triapersonan ununombran pronomon por homoj, ankaŭ en situacioj, en kiuj eblus uzi "li" aŭ "ŝi".
En mia regulopropono kaj klarigo de la propono, mi neniel miksis ĉi tiujn tri fenomenojn, sed tute klare parolis nur pri la unua fenomeno.
Aldone al la apartigo de ĉi tiuj tri klare apartigindaj fenomenoj, oni povas ankaŭ fari aldonan apartigon ene de la unua fenomeno, nome distingi inter uzado de "ri" por neduumuloj kaj uzado de "ri" por personoj, kiuj petis esti priparolataj per seksneŭtrala pronomo. Ĉi tiu apartigo ŝajnas al mi multe malpli grava, ĉar nuntempe la plej multaj homoj, kiuj petis esti priparolataj per seksneŭtrala pronomo, estas neduumuloj, kaj la plej multaj neduumuloj petas esti priparolataj per seksneŭtrala pronomo, almenaŭ se ili parolas lingvon, kiu havas vaste komprenatan seksneŭtralan triapersonan ununombran pronomon. Ĉar ĉi tiu apartigo de la du subfenomenoj de la unua fenomeno ŝajnas al mi malpli grava, mi ne zorgis pri tute klara apartigo de ili en la klarigoj, kiujn mi donis por la proponita regulo, sed en la proponita regulo mem, mi ja zorge elektis vortumon, kiu ne miksas ĉi tiujn du subfenomenojn. Mi elektis fari tion per tio, ke mi en la regulpropono nur menciis la kriterion, ke la koncerna persono petis esti priparolata per seksneŭtrala pronomo, ne la kriterion de neduumeco. Se nur ĉi tiu detalo igas vin malakcepti mian proponon, mi pretas diskuti pri ĉi tiu detalo. Sed pro la kialoj ĵus menciitaj de Robin, mi fakte opinias la nunan vortumon de la regulpropono plej bona.
Pri la ideo peti rekomendon de la Lingva Konsultejo de la Akademio: Antaŭ ol peti rekomendon de ĝi, oni devus interkonsenti pri tio, kion precize oni demandu. Mi povas imagi almenaŭ kvar tute malsamspecajn demandojn:
  1. Oni povus demandi pri tio, kian regulon la Lingva Konsultejo rekomendas al la Vikipedia komunumo koncerne la uzadon de "ri" por neduumuloj. Tamen notu, ke temas pri Lingva Konsultejo kaj ne Vikipedia Konsultejo. Ĝi kutime respondas nur al lingvaj demandoj, ne al demandoj pri tio, kian regularon havu aliaj organizaĵoj. Mi do dubas, ĉu ĝi entute pretus konsideri ĉi tiel vortumitan demandon.
  2. Oni povus starigi demandon pri la lingva normo, ekzemple la demandon, ĉu uzado de "ri" por neduumuloj estas lingva eraro. Mi jam nun povas diri al vi, ke tia demando ne povus esti rapide respondata de la Konsultejo, sed devus esti transdonata de la Konsultejo al alia Sekcio de la Akademio. Estas malrealisme atendi, ke la Akademio en malpli ol jaro sukcesus reagi al ĉi tia demando, kaj finfine eble venus nur la reago, ke la Akademio ne povas doni formalan respondon al tia demando, ĉar la Akademianoj estas tro dividitaj pri la temo. Ĝi estus interesa sociologia eksperimento, sed ĝi apenaŭ utilus por solvi la nunan problemon, kiun la Vikipedia komunumo alfrontas koncerne la demandon, kian regulon ni havu pri la uzado de "ri" por neduumuloj.
  3. Oni povus starigi demandon pri la efektiva lingvouzo, ekzemple la demandon, kiugrade "ri" jam estas uzata de lingve spertaj esperantistoj. Ĉi tia demando necesigas empirian esploron, kaj la sola persono, kiu ĝis nun okazigis tian empirian esploron pri la uzado de "ri" estas ... mi. Pasintjare en Aprilo kaj Majo mi enketis 287 esperantistojn pri ilia uzado de pronomoj. Fine de Decembro mi jam prezentis la rezultojn de mia studo en prelego ĉe la Novjara Renkontiĝo en Germanujo. Mi planas baldaŭ publikigi la rezultojn de ĝi. La sola afero, kiun la Akademio ĉi-rilate povus fari ene de la venontaj semajnoj estus analizi mian interpreton de la rezultoj de miaj studoj kaj eble aldoni al ĝi ankoraŭ iujn konsiderindaĵojn atentindajn ĉe la interpretado de la rezultoj.
  4. Oni povus demandi, kiom da Akademianoj akceptas la uzadon de "ri" por neduumuloj kaj kiom da Akademianoj malakceptas ĝin. Ĝis nun la Akademio neniam okazigis tian opinisondon inter siaj membroj kun la nura celo diskonigi tiujn ciferojn (kaj sekve diskonigi la malsam-opiniecon) al la ekstera mondo. Sekve tute ne estas klare, ĉu la Akademio pretus okazigi tiucelan opinisondon inter siaj membroj. Kaj eĉ se ĝi ja okazigus tiucelan opinisondon, povus okazi, ke pluraj Akademianoj bojkotus la aferon, tiel ke oni ne ekscius la opiniojn de ĉiuj aktivaj Akademianoj.
Ankaŭ ne klaras, kion ni farus kun la respondo de la Lingva Konsultejo. Estas relative malverŝajne, ke venos klara respondo subtenanta tian uzon de "ri" aŭ klara respondo kontraŭanta tian uzon de "ri", ĉar kiel dirite la Akademio mem estas dividita pri tiu demando. Se venas malpli klara respondo, kion ni faru kun ĝi? Ni denove devos diskuti inter ni pri tio, kian regulon ni starigu pro tiu respondo de la Konsultejo.
Laŭ mi ne havas sencon diri "Ni demandu la Lingvan Konsultejon de la Akademio" sen havi tre klaran ideon pri tio, kion precize oni volas demandi, kaj kion precize oni poste volas fari kun la respondo.
Pli facilas simple akcepti permeseman kompromisan solvon similan al tiu pri landnomoj. Marcos (diskuto) 15:45, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Mia kompromisema propono estis subtenata de Robin kaj de Paculo. La sola Vikipediisto, kiu kontraŭis, estis Golfestro. Mi antaŭ pli ol tri monatoj verkis la ĉi-supran detalan argumentaron kontraŭ la argumentoj de Golfestro, kaj de tiam ne plu venis reagoj. Mi do nun pensas, ke se ne venos nova kontraŭo kun novaj kontraŭargumentoj ene de la venontaj sep tagoj, ni povas aldoni la regulon proponitan en mia kompromisema propono al la paĝo Vikipedio:Gvidilo por biografioj. Marcos (diskuto) 14:16, 19 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Paculo (diskuto) 08:19, 26 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

"Prequel"

[redakti fonton]

Ĉu iu havas bonan esprimon por angle prequel, tio estas, verko (filmo, libro, kaj simile) kiu estas eldonita post alia verko, sed kies enhavo, en la rakontata historio, okazas antaŭ tiu de la unue eldonita? - Sincere, Moldur (diskuto) 19:43, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi starigis la demandon en Stack Exchange, eble iu tie havos bonan respondon: https://esperanto.stackexchange.com/questions/5702/how-to-translate-prequel Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:04, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
En Wiktionary ([5]) estas proponita traduko: "antaŭdaŭrigo". --Dominik (diskuto) 04:35, 8 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon por la reagoj! Jes, mi pensas ke "antaŭdaŭrigo" taŭgas. - Moldur (diskuto) 22:28, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Artokolo Antaŭdaŭrigo kreita. - Moldur (diskuto) 20:41, 8 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Profesoroj - Akademianoj

[redakti fonton]

La terminoj "profesoro" kaj "akademiano" ne estas samsignifaj, nek estas unu aŭtomate la alia aŭ inverse. Iu "profesoro" ne bezonas nepre esti "akademiano", nek iu "akademiano" esti "profesoro". La diferencon bone klarigas Kategorio:Akademianoj.

En junio 2014, Iketsi amase ŝanĝis multegajn artikolojn, movante ilin for de Kategorio:Profesoroj al Kategorio:Akademianoj, sen iu diskuto aŭ klarigo, vidu ekz-e: Boineburg. Ĉu ekzistas iu bona kialo por tiu ŝanĝo?

Laŭ mia kompreno tiu movo estis erara, kaj multegaj artikoloj kiuj estis movitaj al Kategorio:Akademianoj devus pli bone resti en Kategorio:Profesoroj.

Kion vi opinias?

Sincere, Moldur (diskuto) 21:53, 29 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Vi plene pravas, Moldur! --ThomasPusch (diskuto) 19:30, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Malĝusta uzo de la prefikso "ge-"

[redakti fonton]

Tradicie (kaj oficiale...) la vorto "gepatra" signifas "de patrino(j) kaj de patro(j)" (laŭ la Universala Vortaro, t. e. laŭ la Fundamento, la signifo de la prefikso "ge-" estas "de ambaŭ seksoj"; "gepatroj" do signifas "patrino(j) kaj patro(j)", dum "gepatro" signifas personon kiu estas samtempe kaj patrino kaj patro), sed ne "de parento(j)" ("parento" estas neologismo, signifanta "patrino aŭ patro aŭ neduumulo en tiu rilato"). Oni ne povas diri ke ies denaska lingvo estas "gepatra" se ĝi estas instruita nur de patrino(j) aŭ nur de patro(j) aŭ nur de neduuma(j) parento(j). https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/prefiksoj/ge.html

Mi proponas anstataŭigi la nomon de la artikolo "Gepatra lingvo" per "Denaska lingvo". Krom tio, ĉi tia nomo estas pli preciza. Ekzemple se orfoj pasigis sian fruan infanaĝon en orfejo, ilia(j) denaska(j) lingvo(j) povas esti la lingvo(j) de la vartisto(j) kaj/aŭ edukisto(j); do, de tiuj kiuj zorgadis ilin, kvankam la zorgadintoj ne estis iliaj gepatroj. Paculo (diskuto) 07:48, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Chi tia propono havendas lokon che Vikipedio:Alinomendaj artikoloj Pauchjo (diskuto) 08:11, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon! Paculo (diskuto) 08:26, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Eta korekto: "endi" ne estas transitiva. Pli bone estus "devas havi lokon". Aŭ eblas simple forĵeti la vorton "lokon". Paculo (diskuto) 08:37, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Tute nature oni chesis diri locus habendus erit prefere al locum habendo. «Lokon» ne markas objekton de transitiva verbo, sed komplementon de gerundia sintagmo. Pauchjo (diskuto) 14:00, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
"Havendi" signifas "esti havenda" aŭ "esti havende". Oni ne povas diri "ĉi tia propono estas havenda lokon", nek "ĉi tia propono estas havende lokon", sekve oni ne povas diri "ĉi tia propono havendas lokon". Esperanto ne estas Latino cetere. Paculo (diskuto) 15:31, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Povas esti ke komuna uzado pravigas vian aserton. Pri tio mi ne povas atesti — mi ne estas esperantisto. Sed dankon chiuokaze pro esti dividinta vian vidpunkton! Pauchjo (diskuto) 15:57, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
La esrimo "denaska lingvo" ankaŭ estas uzata. Laŭ enketo en Telegram (kiu troveblas en la grupo "Esperantologio"), la plejmulto preferas la esprimon "denaska lingvo" (tridek kvin voĉdonoj por "Denaska lingvo" kaj nur naŭ voĉdonoj por "Gepatra lingvo"). Mi ne pensas, ke provi ŝajnigi, kvazaŭ "gepatra lingvo" estas pli kutima aŭ pli ofta, estas bone. Paculo (diskuto) 12:52, 29 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Krome, laŭ mi, se aperis demando pri tio, kiun nomom havu tiu aŭ alia artikolo, ne estas tre bone peni konservi la jaman nomon nur ĉar iuj iam tiel nomis la artikolon. Ni imagu, ke la artikolo ankoraŭ ne ekzistas, kaj bone pesu la argumentojn por kaj kontraŭ "Denaska lingvo" kaj "Gepatra lingvo". Paculo (diskuto) 12:57, 29 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Artikolnomoj pri realaj kaj fikciaj personoj

[redakti fonton]

Bonvolu legi kaj komenti en Vikipedia_diskuto:Titoloj de artikoloj#Realaj kaj fikciaj personoj mian proponon por precizigi la nomadon de artikoloj pri realaj kaj fikciaj personoj. Dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 20:23, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Urbanizisto

[redakti fonton]

Mi trovis profesio(j)n urbanisto kaj urbanizisto ruĝe aŭ nigre en pluraj artikoloj. Mi ne scias, ĉu ili estas identaj, aŭ kiu estas la ĝusta. Tial mi verkis ĝermon urbanizisto (PIV). Bonvolu opinii! --Crosstor (diskuto) 06:03, 7 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite pro manko de opinioj mi elektis urbaniziston.--Crosstor (diskuto) 13:05, 14 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Estas urbo en Filipinoj en:Mexico, Pampanga, pri kio mi volos krei artikolon. Kiu estu la titolo? (En la lando oni uzas latinan alfabeton, la prononco - ŝajnas - [mehiko].) La rusa transkribo estas Мехико (mehiko). Pro Pampango estas artikolo. --Crosstor (diskuto) 06:14, 20 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite pro manko de opinioj mi elektis: Meksikurbo (Filipinoj).--Crosstor (diskuto) 10:49, 28 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Pardonu mian unuan ne-reagon. Mi voĉdonas Por Por: "Meksiko (Filipinoj)". - Sincere Moldur (diskuto) 18:20, 28 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Pri malfermado-malfermoj

[redakti fonton]

Mi trovis fakvorton malfermado en pluraj lokoj eĉ se ĝi estas (laŭ mi) malĝusta! Mi opinias ke ĝi estu "malfermoj" aŭ io simila sed certe sen AD. Bedaŭrinde estas pluraj tiaj artikoloj jam... eĉ en la faka Ŝako mem!!! Jam pri la temo estis diskuteto ĉe: Diskuto:Malfermado en ŝako sed tio rezultis en neniu konkreta decido/plibonigo.
Jam ekzistas: Malfermo de la kvar ĉevaloj, skota malfermo,... mi ŝatus daŭrigi tiun laboron sed mi hezitas pri la vortuzo.
La plej katastrofa estas: Kategorio:Ŝakaj malfermadoj Krome mi trovis: Ofera malfermado de reĝino, Ofera malfermado, Malfermadoj de la reĝa peono, Malfermadoj de la Dama Peono kaj plej interese sub la artikolo mem Ŝako#Malfermado.
Mi ne kuraĝas ĉion ŝanĝi sen bona kialo. Ĉu la sufikso AD estas superflua, ne necesa aŭ ĝena? Laŭ mi jes.
JabieroKubo (diskuto) 03:28, 10 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Karaj - Miaimprese, malfermo estas tute sufiĉa, ĉar la (Fundamenta) radiko "ferm-" havas verban karakteron. Verdire, al mi eĉ ne estas klare, kian specon de miskompreno aŭ konfuzo tia uzado povas kaŭzi laŭ la aŭtoro de la ĉi-supra komento... Aldono de sufikso "-ad-", male, povas esti misgvida, ĉar kun verva radiko ĝi kutime aldonas la sencon de daŭra aŭ ripeta ago; alie, ĝi estas pleonasma/balasta. Amike, -Filozofo (diskuto) 20:42, 11 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Stenografio

[redakti fonton]

Mi transprenis la vorton stenografisto el la artikolaro germanaj stenografistoj. Tamen en la ĉefartikolo estas Esperantistaj Stenografoj; stenografisto kaj stenografo - ambaŭ kompreneblaj, tamen stenografo estus pli fidela al Esperantistaj Stenografoj. Kiu vorto estu uzata?--Crosstor (diskuto) 03:37, 18 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

La verba radiko "stenograf-" (rapide skribi) kaj "stenografi-" (sistemo de signoj por stenografi) estis oficialigitaj en la Tria Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.
Konforme al tio, oni normale atendas la formon "stenograf-ist-o" (=homo kiu profesie stenografas).
Teorie eblas imagi la vorton "stenografi-ist-o" derivitan de "stenografi-" kun la senco: fakulo pri stenografia(j) sistemo(j).
Mi tamen ne certas, ke iu praktike uzas tiun ĉi lastan formon kun tia senco kaj ĉu entute ekzistas precedencoj aŭ bezono de tiaspeca lingva distingo (inter X-isto kaj Xi-isto, simila al la paro inter stenografisto kaj stenografiisto).
Filozofo (diskuto) 19:34, 18 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Filipinaj urboj

[redakti fonton]

Kiu scias trafe traduki la anglajn vortojn Highly-urbanized Cities, Independent Component Cities, Component Cities ĉe Filipinaj urboj?--Crosstor (diskuto) 15:50, 26 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Groovy Gorilla

[redakti fonton]

Saluton! mi serĉas eblan tradukon de la angla "Groovy Gorilla" - tio estas la nomo de la lasta eldono de operaciumo Ubuntu. --Dominik (diskuto) 05:30, 28 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Majuskloj en librotitoloj

[redakti fonton]

En la angla, oni tradicie majuskligas en librotitoloj la unuan vorton kaj ĉiujn substantivojn, pronomojn, adjektivojn, verbojn kaj adverbojn, sed ne artikolojn, konjunkciojn kaj prepoziciojn. Tamen tio dependas de la kunteksto, diversaj eldonejoj havas diversajn regulojn, kaj ĝenerale oni transiris lastatempe al uzado de malpli da majuskloj, tiel ke majuskligitaj titoloj en magazino, ekzemple, jam komencas aspekti eksmode. En bibliografioj oni ĝenerale ne aldonas majusklojn en titoloj, almenaŭ laŭ la regularoj de Harvard kaj APA, laŭ mia kompreno. Do, se oni referencas la romanon en teksto, eble estus Gone with the Wind, sed en bibliografio pli verŝajne estus Gone with the wind.

En la franca diversaj sistemoj estas uzataj. Laŭ unu sistemo, eble la plej uzata, sed mi ne scias certe, oni majuskligas la unuan vorton, kaj, se tiu vorto estas artikolo, oni majuskligas ankaŭ la substantivon, kiu sekvas ĝin, kaj ĉiujn adjektivojn, kiuj aperas inter la artikolo kaj la substantivo, do oni skribas ekzemple Le Bon Usage, sed Le Chien jaune.

En aliaj lingvoj, escepte la anglan kaj la francan, oni ĝenerale ne aldonas majusklojn en titoloj, krom ĉe la unua vorto. Tial oni parolas pri "fraza uskleco": oni majuskligas titolon, kvazaŭ ĝi estus frazo. (Kompreneble en la germana oni majuskligas ĉiujn substantivojn, kaj supozeble ĉiu lingvo havas iajn regulojn pri majuskligo de propraj nomoj.)

La avantaĝoj de la tiel nomata "fraza uskleco" estas evidentaj: ĝi estas pli internacia, pli simpla, kaj oni ne devas ŝanĝi la usklecon depende de la kunteksto.

Malavantaĝoj de "fraza uskleco": kelkfoje, majuskligante ĉiun substantivon, oni evitas la neceson eltrovi, ĉu difinita substantivo estas propra nomo. Ekzemple, se sur la titolpaĝo estas presita "INFANOJ EN TORENTO", kun la angla sistemo oni povus transskribi tion per "Infanoj en Torento" sen la bezono eltrovi, ĉu temas pri "torento" (abunda fluo) aŭ "Torento" (propra nomo de urbeto). Fakte temas pri propra nomo, sed necesas iomete rigardi la enhavon de la libro por ekscii tion.

Ĉar Esperanto ne estas la angla, nek la franca, mi opinias, ke ni uzu en la Esperanta Vikipedio la pli internacian sistemon de "fraza uskleco" por titoloj. Escepto verŝajne estus por libroj, kiuj estas kvazaŭ institucioj, do funkcias kiel propraj nomoj, ekzemple Plena Ilustrita Vortaro aŭ la Parnasa Gvidlibro (kies efektiva titolo estas Parnasa gvidlibro sen la artikolo: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1771).

Estas notinde, ke la ĉefaj librokatalogoj de Esperantujo ne aldonas majusklojn en librotitoloj, kaj ankaŭ ĉe recenzoj en la ĉefaj gazetoj de Esperantujo oni normale ne aldonas majusklojn en librotitoloj.

Kion opinias aliaj homoj?

Lingvano (diskuto) 19:44, 14 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Baza principo de Vikipedio estas reprezenti la realan mondon tia kia ĝi estas, kaj ne falsigi aŭ misreprezenti ĝin. Tio ja inkluzivas eĉ la usklecon en librotitoloj. Ni plejeble redonu la originalan titolon kun la originala uskleco, se tiu estas konstatebla, uzante la haveblajn fidindajn fontojn. Ekz-e en mia libraro estas iu libro nomata "La Flambirdo", kaj alia "La vidvino kaj la profesoro". Estus ja eraro se mi citus ilin kiel "La flambirdo" (minuskligante) aŭ "La Vidvino kaj la Profesoro" aŭ "La Vidvino Kaj La Profesoro" aŭ simile (majuskligante). Kiam iu originala uskleco ne estas konstatebla, ni uzu la regulojn por normalaj esperantaj frazoj, kaj ne iujn inventitajn regulojn kiuj majuskligas malsame ol normala lingvouzo. Do nepre "La bona lingvo", kaj ne "La Bona Lingvo". Tio ja ankaŭ estas la normala maniero citi librojn, kiun oni plej ofte (sed ne ĉiam) trovas en Esperantujo. (Du notindaj esceptoj estas Enciklopedio de Esperanto kaj Geoffrey Sutton, kiuj konsekvence majuskligas minusklojn en librotitoloj. Ili do ne estas fidindaj rilate la preferindan usklecon.)
Sincere, Moldur (diskuto) 22:10, 15 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi aliĝas al la opinio de Moldur, kiu ŝajnas al mi tre matura kaj prudenta.
Amike, Filozofo (diskuto) 22:41, 15 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Ofte la titolo de libro aperas kvar- aŭ kvin-foje en la libro: kovrilo, titolpaĝo, kopirajtpaĝo, dorso, mencio en antaŭparolo, kaj diversloke en la teksto mem. Kaj cetere la eldonisto mencias la titolon en diversaj reklamoj, katalogoj kaj listoj. Kiun oni sekvu? Kvankam la titolpaĝo estas ĝenerale la plej aŭtoritata fonto por la titolo, mi ĝenerale prenus la majusklecon de la teksto mem, supozante, ke tio plej verŝajne spegulas la opinion de la aŭtoro, dum aliajn partojn de la libro eble faris neesperantista enpaĝigisto. Ekzemple, manke de aliaj indikoj, se la titolpaĝo havus "La Bona Lingvo", sed la teksto mem konstante parolas pri "la bona lingvo", verŝajne mi skribus en bibliografio "La bona lingvo", supozante, ke la enpaĝigisto de la titolpaĝo metis majusklojn nur por ornamo kaj ke la vera titolo ne havas la majusklojn. Lingvano (diskuto) 07:49, 16 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi povas mencii alian konsideron. Supozu, ke libro temas pri la "historio" de "UEA" (la vortoj aperas tiel en la teksto de la libro), sed sur la titolpaĝo aperas "LA HISTORIO DE UEA". Kiel oni citu la titolon en bibliografio aŭ en alia teksto? Evidente estu "La historio de UEA"; la majuskleco de la titolpaĝo estas ornama afero. (Tre multaj libroj uzas nur majusklojn por siaj titoloj.) Tute simile, se sur la titolpaĝo aperas "la historio de uea": jen grafikisto volas aspektigi la aferon moderne kaj laŭmode, sed la titolo tamen estas "La historio de UEA". Do, se la titolpaĝo ne estas aŭtoritata, kiam ĝi montras "LA HISTORIO DE UEA", nek kiam ĝi montras "la historio de uea", ĉu ĝi nepre estu aŭtoritata, kiam ĝi montras "La Historio de UEA", aŭ ĉu ankaŭ en tiu okazo la vera titolo (kiel oni citu ĝin en aliaj tekstoj) eble estas "La historio de UEA"? Lingvano (diskuto) 08:18, 16 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Izera montetaro - Fridlanta montetaro

[redakti fonton]

Saluton, ĉu montetaro, kiu en la ĉeĥa flanko nomiĝas Fridlanta montetaro kaj en la pola flanko Izera montetaro, havas ian komunan nomon en Esperanto kiel por la tuta montetaro en ambaŭ flankoj de la limo? Aŭ ĉu poloj nomas ĝin esperantigite laŭ la pola lingvo (opiniante la parton en Pollando) kaj male ĉeĥoj laŭ la ĉeĥa lingvo (opiniante la parton en Ĉeĥio)? Petr Tomasovsky (diskuto) 17:17, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Tiun ĉi apartigon de paĝoj mi uzis laŭ komparinda situo de montaro, kiu en Ĉeĥio nomiĝas Smrčiny kaj en Germanio Fiĥtela montaro. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:30, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Uzado de «far» - ĉu tolerebla?

[redakti fonton]

Karaj, mi rimarkis ke la neologisma vorto «far» aperas en sufiĉe granda kvanto da artikoloj. Ĉu oni oponos, se mi iom post iom anstataŭigos tiujn ekzemplerojn?

Mi ne scias, ĉu estas jama interkonsento pri «far», tamen ĝia uzado, kiu estas malrekomendita de pluraj lingvaj aŭtoritatoj, frapas min kiel klara korektindaĵo en enciklopedio. Bv. konsili. Elkore, Aŭdrea (diskuto) 00:55, 6 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Kara Aŭdrea - Dankon pro via iniciato! Efektive, jam delonge la Akademio malaprobis la uzadon de "far"; ĝi do estas pravigeble elimininda!
Unuavide ŝajnas, ke oni povas tutsimple meĥanike anstataŭigi ĝin per "fare de". Tamen, ĉar ĝian uzadon kutime kaŭzas nesufiĉa lingvoposedo, estas prudente kombini tian ŝanĝon kun ĝenerala lingva redaktado; ofte estas pli prudente rearanĝi la frazon tiel, ke la pasiva voĉo, kiun akompanas "far" entute ne necesas.
Refojan dankon!
Amike, -Filozofo (diskuto) 04:19, 6 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon pro viaj afablaj vortoj, Filozofo! Mi komence ja certis, sed la vasteco de l' uzado min iom dubigis. «Demando ne kostas, demando ne devigas» :-)
Vi tute pravas ke multaj artikoloj entenantaj «far» estas skribitaj nelerte. Mi jam reverkis kelkajn. Bedaŭrinde, al mi ne ŝajnas ke konvenos simpla aŭtomata anstataŭigo de «far», tial ke laŭkuntekste pli ĝustas jen «de», jen «fare de», jen io entute alia.
Tamen, la kvanto da anstataŭigoj prezentas per si grandan taskon, se fari permane: ĉi-momenta serĉo por «far» rezultigas 2628 trafojn (!). Do, mi ne scias kiel antaŭeniri.
Elkore, Aŭdrea (diskuto) 05:19, 6 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por mi la vorto "far" utilas kaj bonas. La Akademio ja malaprobis la uzadon de "Germanio" aŭ simile dum jardekoj. Taylor 49 (diskuto) 09:50, 29 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Karaj - oni ja rajtas kontraŭbatali la aŭtoritatojn, kiam tiuj estas malpravaj, sed nia lingva komunumo ĝenerale aprobas la iaman koncernan decidon de la Akademio, post kiu la formo "far" praktike malaperis el la uzado de spertaj lingvanoj.
Krome, la natura lingva strukturo de Esperanto (ĝia "relative libera vortordo", kiu malnecesigas pasivigon simple por igi subjekton "fokuso" - vidu, ekzemple, la artikolon "remao" por pliaj detaloj) estas tia, ke preskaŭ ĉiu uzo de "far", "fare de" aŭ alia anstataŭaĵo de "far" aperas en mallerte konstruita frazo. Tial eĉ la lingve akcepteblaj anstataŭaĵoj de "far" estas uzindaj en bonstilaj frazoj tre malofte. En relative baldaŭa estonteco la Akademio atendeble elpaŝos pri rilata temo, kiu klarigos tion ĉi. -Filozofo (diskuto) 14:16, 29 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Intertempe la koncerna dokumento de la sekcio pri gramatiko de la Akademio de Esperanto estis publikigita:
https://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_34_2021.html
Amike, -Filozofo (diskuto) 23:57, 10 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Uskleco ĉe duvortaj sciencaj nomoj de specioj

[redakti fonton]

Ĉu atlantika salmo (laŭ EN vikivortaro, [6]) aŭ Atlantika salmo (laŭ EO vikipedio [7])? Taylor 49 (diskuto) 09:50, 29 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, Taylor 49. Kion vi celas per via demando? La Vikia programaro en Vikipedio ja estas tiel alĝustigita, ke la unua litero en la titolo de ĉiuj artikoloj estas majuskla, sendepende de la temo. Male al tio la uskleco en Vikivortaro povas varii depende de la kapvorto. --Tlustulimu (diskuto) 15:31, 29 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la respondo. La regulojn pri uskleco de paĝonomoj mi bonege konas, sen en la teksto legeblas:
> La Atlantika salmo (Salmo salar) estas specio de aktinopterigaj fiŝoj en la familio Salmonedoj
...
> nome la plej longa Atlantika salmo registrita.
Oni majuskligas la terminom ene de la artikolo. Komparu kun artikolo "Hundo" kie oni skribas "hundo", ne "Hundo" (krome ĉe komenco de frazo). Taylor 49 (diskuto) 18:15, 29 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Kiam iu aŭ io havas nomon pruntita de iu aŭ io alia

[redakti fonton]

Saluton Vikipedianoj kaj esperanto-parolantoj! :) Kiel bone kaj mallonge esprimi ke afero aŭ ulo intence estis donita nomon kiu samas al alian nomon? Guglante, mi trovis la Guglo-traduko (estis/estas?) "nomita laŭ" (nur en pmp novaj tekstoj en tekstaro.com, ŝajne), kaj en tatoeba.org (ne tute fidinda) ankaŭ "nomiĝis laŭ" kaj "nomis laŭ". Eble simple la lasta bonas por ĝenerala priskribo? Mi supozas ke "nomiĝis laŭ" havas la sencon ke en iu tempo, io aŭ iu nomiĝis nomon similan al alian nomon. Eble. Antaŭdankoj por viaj pensoj! Vikiamike, flinga (diskuto) 23:19, 10 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Kursivigo de sciencaj nomoj super la rango de genro

[redakti fonton]

Mi komprenas el korektoj al miaj redaktoj, kaj kontrolo de jam verkitaj artikoloj, ke nia Vikipedio - malsame de aliaj latinalfabetaj Vikipedioj - havas kutimon kursivigi ĉiujn sciencajn nomojn de organismoj, eĉ de grupoj super la rango de genro. Se tiu kutimo estas afero jam diskutita kaj reguligita, mi pretas konformigi min al ĝi. Tamen, se neniam okazis tia diskuto, mi volas starigi la demandon, ĉar verŝajne ne ĉiuj scias la tiurilatajn faktojn.

Mia perspektivo estas simila al tiu, kiun esprimis la Sekcio pri Faka Lingvo de la Akademio de Esperanto en 2011 en sia "Raporto pri libromanuskripto kun la titolo Ekoturisma vortareto" [8], kiun mi kopias ĉi-sube:

"Atentu ke la esperanta vorto povas respondi al specio, genro, familio aŭ eĉ ordo; tio estu indikita. Tiam la nomoj de specioj kaj genroj estu skribataj per kursivaj literoj, la nomoj de familioj, ordoj kaj aliaj superaj grupoj per rektaj literoj. Tio estas vere internacia konvencio, kiu validas en ĉiuj lingvoj skribataj per latinaj literoj.4

4NPIV skribas ankaŭ nomojn de familioj kaj ordoj kursive, laŭ iu regulo ke neesperantaj nomoj estu skribataj kursive. Sed tio estas interndevena regulo, kiun NPIV uzas por klarigi la staton de vorto ene de la lingvo Esperanto. En la elekto inter vere internacia konvencio kaj interndevena regulo de Esperanto la unue menciita konvencio devas havi prioritaton. Se oni ne sekvos ĝin, la teksto aspektos diletantece al ĉiu persono kiu iom konas biologian nomenklaturon aŭ sciencan kompostadon. Estus bone ne krei ĉe ili malestimon."

Fakte, la raporto iom troigas, ĉar la ĉiam-kursivan sistemon uzas bakteriologoj kaj kelkaj aliaj mikrobiologoj aŭ mikologoj. Sed ĝi kontraŭas la universalan praktikon de fakaj verkoj pri botaniko kaj zoologio, kaj en zoologio ankaŭ la eksplican rekomendon de la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo. Mi rimarkas krome, ke se scienca nomo estas konsiderata kiel fremda vorto, ĝi estas fremda propra nomo, kiujn oni kutime ne kursivigas. (Fakte mi dubas, ĉu oni devas entute konsideri ilin fremdaj vortoj; ili kondutas en frazo pli simile al formulo, kiel matematikaj aŭ kemiaj formuloj, kiu nur interne havas la gramatikan formon de latina vorto aŭ frazero). Arbarulo (diskuto) 16:11, 20 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi sekvas la indikon de NPIV, kiu skribas ankaŭ nomojn de familioj kaj ordoj kursive, laŭ iu regulo ke neesperantaj nomoj estu skribataj kursive. Sed tio estas interndevena regulo, kiun NPIV uzas por klarigi la staton de vorto ene de la lingvo Esperanto. Tiel oni diferencigas ordinaran nomon Fabacoj disde scienca internacia nomo Fabaceae. Se ne ekzistus kursivigo, malfacilus prononci plej multajn el tiuj latinaĵoj. kani (diskuto) 21:47, 11 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
La kursivigo de latinaj nomoj helpas la legon, rekonon de neesperantaj vortoj, tiel mi uzas tiel ilin.Narvalo (diskuto) 15:25, 12 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ al mi kursivigo de la «latinaj» vortoj ŝajnas utila, por ke oni sciu, ke oni ne klopodu prononci ilin kiel Esperantajn vortojn. Cetere, ŝajnas al mi, ke oni akceptu, ke diversaj lingvoj havu diversajn regulojn pri tio, anstataŭ postuli unu «internacian» regulon, ĉar la risko de konfuzo inter fremdaj kaj nefremdaj vortoj evidente dependas de la lingvo. Aliflanke mi agnoskas, ke oni ne kursivigas ĉiujn fremdajn vortojn en Esperanto. Ekzemple, alilingvajn nomojn de homoj preskaŭ neniu kursivigas, eĉ se tio kelkfoje helpus, ekzemple ĉe la homo, kiu nomiĝis Franco. Lingvano (diskuto) 16:41, 12 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Laŭ mia perspektivo, por distingi sciencan aŭ alie fremdan nomon jam sufiĉas, ke ĝi havas majusklan literon kaj klare ne-Esperantan finaĵon kaj ortografion. Regule kursivigi ĝin povus esti pravigebla kroma distingilo se oni aplikus la regulon kohere, t.e. ankaŭ al geografiaj kaj personaj nomoj. Se okulfrapas vidi Fabaceae meze de Esperanta teksto, des pli Honesdale aŭ Biên Hòa. Sed eĉ PIV ne proponas tion.
La scienca distingo je kursiveco donas informon ne alie supozeblan, ekzemple oni tuj povas scii, ke Nepeta, Diplopelta, kaj Hylobates estas genroj dum Spermatophyta, Dinoflagellata, kaj Primates estas superaj grupoj.
Mi atendas pliajn opiniantojn. Arbarulo (diskuto) 16:56, 12 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Sed se miaj argumentoj konvinkos neniun kaj aliaj apogantoj de la scienca normo ne aperos, mi cedos al la konsenso por nun. Dankon pro viaj respondoj! Arbarulo (diskuto) 17:01, 12 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Aldone, kvankam mi ĝenerale konsentas, ke diversaj lingvoj havu diversajn regulojn, la tuta celo de sciencaj nomoj estas havi facile rekoneblan formulon unuforman en ĉiuj lingvoj. Arbarulo (diskuto) 21:06, 12 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi preferas skribi ĉiujn vortojn nesperantajn kursive sed pli bone estas trovi aŭ krei esperantan vorton kaj eventuale kursive inter krampoj aldoni la fremdlingvan tradukon. Verdulo (diskuto) 16:24, 14 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

"partikulara"

[redakti fonton]

Kaptis mian atenton amasa uzo de la malofta adjektivo "partikulara" (aŭ adverbo: "partikulare") en la Esperanta Vikipedio. Ĉu tio estas konscia provo enkonduki la vorton en la komunann lingvon kun sencoj kiel aparta, precipa; specifa, individua aŭ eble propra, difinita, ktp? Ĝi estis tradicie uzata preskaŭ nur pri politika ideologio (partikularismo), kiu emfazas propran karakteron landan aŭ lokan kaj evitadon de simileco aŭ komunaj trajtoj.kun najbaroj. Ĉiuj tekstoj, kie mi vidis la vorton estis verkitaj de kani, sed verŝajne tiuj vort-aperoj ne reprezentas la tutan Vikipedion. La vortoj ŝajnis al mi ĉie pli bone kaj trafe anstataŭigeblaj per alia vorto, ie-tie eĉ tute forigindaj. Ĉu Vikipedio estas kreanta sian "partikularan" dialekton, eble imitante diversajn uzojn alilingvajn? Tio ŝajnas al mi neniom bezonata evoluo. --Surfo 14:58, 11 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Jen kion diras PIV 2020 pri tiu vorto:
  • partikular/a. Karakterizanta homon, sekton, partion, popolon, kiu flegas k emfazas ĉion, kio apartigas ĝin disde la najbara, prefere al tio, kio estas komuna al ambaŭ.
  • partikularaĵo. Partikulara detalo.
  • partikularismo Σ Strebo de partio aŭ minoritato al plej granda kultura aŭ politika sendependeco, interne de regno aŭ imperio. ☞ aŭtonomismo, iredentismo.

--Dominik (diskuto) 15:08, 11 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Jes, la difino en PIV pli-malpli bone priskribas la uzon de partikulara, kaj oni povas diskuti, ĉu ĝi estas bezonata por priskribi ion ajn. En Vikipedio mi trovas, ekzemple, ĉi tiajn frazojn:
  • Formo partikulare populara en Eŭropo kaj Ameriko estas kamparkado, nome pafarkado al celoj
  • Lineo verkas ian taglibron, en kiu li notas renkontojn kun bestoj (partikulare birdoj), plantoj (partikulare floroj) kaj homoj (partikulare sameoj).
  • la lingvistiko studas ... la kondiĉojn kiuj ebligas la komprenon kaj la komunikadon pere de naturaj aŭ konstruitaj lingvoj (partikulare en la genera fokuso).
  • La albatrosoj partikulare estis celo de nombraj kulturaj konsideroj.
  • nuntempaj pandemioj pli kaj pli rilatas al perdo de biodiverseco kaj partikulare pro senarbarigo kaj intensiva brutobredado
Mi ne vidas, kiel tia uzo rilatas al la PIVa difino. Se la vorto estus uzata nur en kelkaj paĝoj, mi povus mem redakti la frazojn, sed ĉi tia amaso estas troo. --Surfo 15:50, 11 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi dankas kiam pli spertaj esperantistoj, korektas mian laboron. Dum multaj jaroj tio feliĉe okazis tre ofte, tiel mi povis plibonigi mian lingvoscion. Sugesti, ke uzado de "partikulara" kreos apartan dialekton sonas al miaj oreloj kiel ioma troigo. Tial mi ne multe atentas pri tiu sugesto. Eble mi tre ofte eraris tiukadre: tiuj kiuj ne multe faras, ne multe eraras. Mi klopodos ekde nun ne tiom uzi tiun vorton kiam ne temos pri la indikitaj uzoj fare de PIV. Kaj kompreneble, ĉiu ajn rajtas korekti tekston kiun tiu konsideras malĝusta.--kani (diskuto) 23:29, 11 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi agnoskas la grandan valoron de via abunda kontribuado al Vikipedio. Mi menciis vin nur pro tio, ke ĝis nun mi trovis la vorton en teksto de neniu alia vikiediano. La vorto apenaŭ ekzistas en Esperanto, kaj tial ĝi okulfrape elstaras en tekstoj alie bonkvalitaj. Surfo 09:09, 12 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Sendiskuta alinomado

[redakti fonton]

Saluton. Mi hodiaŭ rimarkis, ke Валерий з (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • SUL • protokolo) alinomis artikolojn pri Ukrainaj urboj. Nun la titoloj estas kiel la urboj nomiĝas laŭ nomŝanĝo, sed fakte la malnovaj nomoj ankoraŭ estas uzataj, ĉar la urboj situas en Donbaso. Do, kion fari? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 11:33, 29 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Problemo pri titolo

[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus rimarkis problemon kun la titolo de psaltero. Ĉar en ĝia diskutopaĝo jam estas diskuto, mi proponas daŭrigi ĝin tie. Ĉu bone? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:31, 30 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Inspizient (Theater)/hu:ügyelő

[redakti fonton]

Kiel mi traduku: de:Inspizient (Theater)/hu:Ügyelő ktp. (teatra inspektoro, subreĝisoro, zorgisto?).--Crosstor (diskuto) 05:28, 4 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Kara Crosstor,
Oni ne povas ne rimarki, ke tiuj ĉi artikoloj ne estas ligitaj al samtemaj anglalingva kaj ruslingva artikoloj kaj la franclingva ligo iras al la pli ĝenerala vorto Régisseur (théâtre). Tio kutime signifas, ke temas aŭ pri iuspeca lingva apartaĵo, kiu penetris nur iujn lingvojn kun iom idiosinkrazia nuanco, dum aliaj lingvoj kovras la saman semantikan kampon iom alie, aŭ pri fuŝa "insuleca" laŭlingva malkongrueco en diverslingvaj vikipedioj ...
Laŭ la ĝenerala priskribo en la hungarlingva artikolo, temas pri tio, kion mi nomus "helpreĝisoro" aŭ "asistanto de reĝisoro" kaj certe ne inspektoro/inspektisto.
La serĉo "asistanto de reĝisoro" evidentigas, ke tia artikolo ne enestas en Esperanta Vikipedio, tamen ĝi estas uzata en dekoj da aliaj artikoloj, ankaŭ en tiuj, kie temas pri reĝisoroj hungaraj. La koncerna anglalinga artikolo estas en:Assistant director, kiu estas ligita ankaŭ al la Esperanta artikolo helporeĝisoro kaj fr:Assistant réalisateur.
Tio, ke la Esperanta reĝisoro estas en la angla en:director kaj en la franca fr:Metteur en scène (kaj en kino-industrio, kutime fr:réalisateur), ne igas identigon de semantikaj ekvivalentoj en diversaj lingvoj evidentaj ;)
Bonvolu noti, ke mi ne estas aparte kompetenta pri teatro kaj kino - miaj pure lingvo-rilataj komentoj, do, povas reflekti mian profanecon kaj mankon de kompreno pri gravaj fakaj nuancoj kaj distingoj en tiuj artoj/industrioj.
Mi tuj provos altiri atenton de kelkaj aliaj lingvaj kompetentuloj al via demando: espereble, la kolektiva opinio prezentos pli reliefan bildon kaj pli fidindan solvon al via problemo.
Amike, -Filozofo (diskuto) 18:08, 5 maj. 2022 (UTC)[Respondi]


Laŭ mia kompreno (post trarigardo de kelkaj vortaroj kaj aliaj fontoj), temas pri la ofico de la persono, kiu prizorgas la ĝeneralan aranĝon de la teĥnikaj aferoj, rilataj al la teatra aŭ filma produktado/antaŭpreparo. Samtempe tiu ofico ŝajnas esti sufiĉe grava por esti nomita en E simple "zorgisto". Dum la (ĉef)reĝisoro zorgas ĉefe pri la artaj aferoj, la menciita persono ĉefe subtenas kaj realigas la teĥnikajn aferojn, helpante per tio al la artaj konsideroj de la ĉefreĝisoro. Miakomprene la plej taŭgaj ekvivalentoj en E estus "asistanto de reĝisoro", "asista reĝisoro". Ankaŭ la formo "helpreĝisoro" eble taŭgus, laŭ mi, sed laŭ la NPIVa difino ĝi prezentas ion alian (subtenan helplaboriston, kiu laboras dum la teatra prezentado malantaŭ la kurtenoj; eble tiu difino estas ne tre ĝusta/taŭga). Mi do fine rekomendus la formon "asista reĝisoro". Mevo (diskuto) 22:20, 5 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi dankas la aldonojn! Mi ligiĝas nur al la hungara esprimo. Intertempe mi trovis gravon. Nuntempe reĝisoro havas plej ofte diplomon, la hu:ügyelő devas lerni unu kaj duonjaron depost la maturiĝo (mezlernejo), tio estas akceptata profesio/posteno en Hungario. Ofte okazas, ke reĝisoro post la diplomo akceptas postenon ügyelő por akiri praktikon, iom poste li plenumos reĝisoran postenon.--Crosstor (diskuto) 03:23, 6 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi malfermis la demandon kaj mi uzos helporeĝisoro. Restis ĉefa problemo, kial la germana Vp uzas 2 nociojn de:Regieassistent kaj de:Inspizient (Theater), kial ne kuntiras ilin. La ceteraj lingvoj ligiĝas nur unu el ili. --Crosstor (diskuto) 08:00, 12 maj. 2022 (UTC) Pli problemo, ke WikiData ne akceptis ĝin ĝuste.[Respondi]

Artikolo de komencanto

[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus trovis artikolon de komencanto, nome Holden (automobilo komerco)‎. Ĉe tiu artikolo ĉio malĝustas, nome la titolo, la teksto, la aranĝado de referencoj ktp. Do, kion fari? Mi inklinas al forigo, ĉar la artikolo apenaŭ estas "riparebla". Ĉu eble tamen iu eble kuraĝas korekti ĝin? Mi ne emas, ĉar Vikipedio fakte ne estas lingva kurso kaj la lingvaĵo de la artikolo estas terurege fuŝa. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 12:21, 9 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite unue propono je forigo kaj due la forigo mem. Do, ni ne (plu) devos okupiĝi pri ĉi tiu malĝuste titolita artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 08:51, 26 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

inter alie -> interalie

[redakti fonton]

Mi kutime korektas la eraran duvortan esprimon "inter alie" al la unuvorta "interalie" en artikoloj. Sed mi trovas ke tiu eraro aperas tre tre ofte, eble en centoj da paĝoj - tro ofte por permana korektado. Ĉu eble iu roboto aŭtomate anstataŭigu ĉiujn aperojn? - Sincere, Moldur (diskuto) _interalie" class="ext-discussiontools-init-timestamplink">08:22, 26 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi plene subtenas tiun ĉi pledon de kolego Moldur. Amike, -Filozofo (diskuto) 14:08, 26 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Eble kelkaj homoj simple ial miksas la esprimojn "inter aliaj" kaj "interalie", supozeble pro lingva interfero aŭ alia al mi ne konata kialo. --Tlustulimu (diskuto) 12:10, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
@Moldur kaj Tlustulimu: Unu el tiuj homoj, kiuj foje faras tiun eraron, estas bedaŭrinde mi, kvankam mi principe tute scias pri la eraro kaj tute subtenas uzon de la unuvorta "interalie" en artikoloj. Mi supozas ke mi krome ne faras multajn gramatikajn erarojn, sed iel mi kiel infano - eklernante la lingvon - ekvidis la formon "inter alie", pri kiu mi nur jarojn pli poste eksciis ke ĝi estas evitinda, simple kopiis ĝin al mia lingvouzo kiel faras infanoj, kaj nun ankoraŭ foje faras tiun tajperaron, pro la multjara infana kutimo... Mi pardonpetas pro tiu "infana malsano" kaj sincere provas eviti la tajperaron - ĝuste pro tio ke aliaj homoj povus vidi la formon kaj simple kopii ĝin, tiel kiel antaŭ multaj jaroj okazis al mi. Tial mi tute ĝojus kaj subtenus se roboto povus aŭtomate anstataŭigi ĉiujn aperojn (kiuj sendube estas ankaŭ de aliaj erarintoj, ne nur de mi, kvankam mi nun tiom forte kritikas min mem - mi en la lastaj monatoj interalie vidis ĝin en tekstoj faritaj de Arno Lagrange, Dominik, Pino, Longharulo kaj Narvalo, ĉar foje mi iom paranoje kontrolas korektante eraron, ĉu eble estis mi mem kiu plantis ĝin antaŭ eble jam 15 jaroj). ThomasPusch (diskuto) 13:11, 5 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: Se ni vere petas roboton aŭtomate plibonigi la paĝojn, mi proponus kaj petus ankoraŭ ŝanĝojn de multaj vortoj "enloĝantoj" al "loĝantoj". Kaj kompreneble eblas utiligi la okazon de aktivigo robota por iom pli ŝanĝi la redaktan kodon de la angla al Esperanto, per "|thumb|" > "|eta|", "|left|" > "|maldekstre|", "|right|" > "|dekstre|", "[file:" kaj "[image:" > "[dosiero:", kvankam tio ne estas gramatikaj eraroj, nur malĝusta lingvo, kaj kvankam centmiloj da uzoj jam estas permane ĝustigitaj, tamen ankoraŭ restas multaj... Por roboto tio devus ne esti ŝarĝo, ĉar ĝi ĉiukaze aŭtomate laboras. ThomasPusch (diskuto) 18:02, 5 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ Kategorio:Endanĝeraj lingvoj -> Kategorio:Endanĝerigataj lingvoj, eble eĉ sama ŝanĝo en plena teksto. Taylor 49 (diskuto) 11:27, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
@User:ThomasPusch @User:Tlustulimu Mia roboto efektivigis 60 redaktojn, ĉiuj postkontrolitaj, neniu fuŝiĝis. Sed uzo de "enloĝantoj=" far certaj ŝablonoj komplikigas la laboron. Por daŭrigo indus havi la flagon, alimaniere estiĝadas kontrolendaj redaktoj. Taylor 49 (diskuto) 23:53, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Kiel vi jam rimarkis pro mia forta kunlaboro pri la ordigo de robotoj kaj mia voĉdono favore al vi, mi forte subtenas flagon por via roboto. Sed, kiel vi scias, momente nur Tlustulimu estas funkcianta burokrato de la esperanta vikipedio. Tial mi jam fruposttagmeze afiŝis jenan noton en lia diskutpaĝo, kaj devas atendi ke li vidas tiun noton kaj reagos. Se li ne reagus ene de du tagoj, ni povas ankaŭ provi trovi helpon de neesperantista stevardo. Sed unue oni laŭ mi provu ricevi helpon de sia propra burokrato. Tamen, kiel mi jam skribis jen fine de januaro, bonus denove havi pli ol unu burokraton, ĉar ĉiam povas okazi ke unu certa homo neatingeblas en ferio, aŭ subite forte malsaniĝas, aŭ aŭ aŭ. Pri tio certe samopinias Tlustulimu, kiu ĉiam tre aprezis la dividon de laboro. Sed momente necesas atendeti vivosignon de li. ThomasPusch (diskuto) 00:22, 8 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Tlustulimu ankoraŭ ne reaperis. Mi ĵus eksperimente donis al via roboto rajton de patrolanto, tion mi ja rajtas kiel administranto - vi elprovu ĉu tio jam helpos eviti tiom multajn kontrolendajn redaktojn. Cetere: se ĝis hodiaŭ posttagmeze nenio videblos de Tlustulimu - ĉu vi pretas mem kontakti stevardon kun peto oficialigi la roboton?ThomasPusch (diskuto) 09:06, 9 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch: Mi ja povas fari tion, sed ne tuj, ĉar antaŭvideblas ca 5 tagoj for de vikio por mi. Prezentiĝas risko ke respondo de stevardoj estos "rifuzita, estas lokaj burokratoj". Mi vidas ke vi donis la rajton "patrolanto" al la roboto. Eble vi intencis la rajton "mempatrolanto"? La rajton "patrolanto" mi petas por mia ĉefa konto. Dankon. Taylor 49 (diskuto) 10:14, 10 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49:Mi nur teste donis al la roboto la rajton "patrolanto", ne sciante ĉu tio iel helpos al ĝi, sed ne estos problemo se nenio ŝanĝiĝas. Mi povas ŝanĝi tion al rajto "mempatrolanto", kaj povas ankaŭ doni rajton de "patrolanto/revizianto" al vi. Vian peton ĉe Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj de antaŭ unu tago kaj duono mi ankoraŭ ne estis vidinta. ThomasPusch (diskuto) 10:23, 10 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
La rajto "mempatrolanto" utilos por la roboto. Taylor 49 (diskuto) 10:42, 10 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Mi pensis ke probable la rajto "kontrolanto" estas pli ol "memkontrolanto" kaj inkluzivas la memkontrolrajton. Kompreneble "memkontrolanto" estas pli bona rajto por roboto ol "kontrolanto", ĉar roboto klare ne kompetentas lingve juĝi tekstojn de homaj uzantoj, sed mi certis ke roboto, kiu ne kapablos tion, ankaŭ ne faros tion. Kaj se jes, kio estus absurda situacio, ĉiam denove eblas forpreni la rajton de roboto kiu mem transpaŝas siajn limojn... Nun la roboto estas "memkontrolanto" kaj vi estas "kontrolanto": vi ambaŭ zorge uzu viajn novajn rajtojn. {{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 14:02, 10 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Cetere, pri oftaj eraroj: Plian eraron kiun mi oftege vidas en tekstoj en kaj ekster vikipedio, al kiu mi tial ankaŭ jam alkutimiĝis kaj tial foje mem faras, estas la vorto "konteksto", kiu laŭ PIV nepre devas esti "kunteksto". Klaras ke latine estas contextus, france contexte, angle context, germane Kontext, hispane contexto, ĉio kun "o", tial la e-lingva vorto "konteksto" aspektas ĝusta, sed ĝi ne estas (male al "kompreno", kiun neniu volus ŝanĝi al "kunpreno" kaj per tio krei konfuzon, kvankam etimologie tio iel pravigeblus). Senproblemas anstataŭigi ĉiujn uzojn de " konteksto" per " kunteksto", plej bone kun spaco antaŭ la vorto, tiel ke kontekstoj, kontekston ktp ankaŭ ŝanĝiĝas, sed ne iu hazarda vorto kiu havas la literokombinon meze de ĝi (malprobable ke io tia ekzistas, sed eblas neniam plene certi). Mi ankoraŭ trovis la paĝon Monumento de Libereco (Rigo) kun latva citaĵo "vēstures kontekstā", kio certe ne ŝanĝiĝu, tial ŝanĝo ne de "kontekst" al "kuntekst", sed de " konteksto" al " kunteksto" saĝas, sed bonŝance ple multaj eŭropaj lingvon laŭ modelo de la latina uzas la ekzotikan literon "x" meze de la vorto, tial tre malprobablas fuŝi iun alilingvan citaĵon en tiu ĉi vikipedio pro la ŝanĝo. Sed ĝuste pro tio ke la nevortara vorto "konteksto" tiom oftas, estas bone ne ankoraŭ disvastigi ĝin, tiel ke pli kaj pli da homoj adoptas ĝin. ThomasPusch (diskuto) _interalie" class="ext-discussiontools-init-timestamplink">09:06, 9 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch: Jen mi revenis. Robota laboro pri la forigendaj francaj sxablonoj estas finfarita. Rajto "mempatrolanto" parte funkcias por la roboto, ne plu estigxas "kontrolendaj ŝanĝoj", sed daŭre superŝutiĝas la lastaj ŝanĝoj, do mi ne povas robotumi tre intense. Mi jam faris peton ĉe meta. Rajto "patrolanto" bone fukcias por mi. Taylor 49 (diskuto) 06:36, 16 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Vorto "konteksto" estas forigita el la artikola kaj helpa nomspacoj. Taylor 49 (diskuto) 19:50, 25 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Roboto laboras pri "enloĝanto" kaj "inter alie". Taylor 49 (diskuto) 16:14, 4 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Ca 97% de aperoj de "enloĝanto" kaj "inter alie" estas forigitaj el artikola nomspaco. Subteno por "enloĝanto=" estas forigita el ĉiuj ŝablonoj. Teksto "enloĝanto" tute ne aperas en ŝablona kaj modula nomspacoj. Bedaŭrine kelkaj ŝablonoj uzas parametron "loĝantaro=" apud "loĝantoj=". Taylor 49 (diskuto) 11:16, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Ke iu(j) ŝablono(j) uzas parametron "loĝantaro=" apud "loĝantoj=", tute ne estas problemo. Ni nur volis forigi la slangan kaj en Esperanto eraran antaŭsilabon en- antaŭ loĝant', kiu estas tre disvastiĝinta eraro aparte inter ĝermanaj esperantistoj kiuj en siaj gepatraj lingvoj havas (aŭ fremdlingve konas) vortojn kiel in- woner, Ein- wohner, yn- wennerin- habitants kaj de tio konjektas ke la ĉiukaze foje vidata esperanta formo en- loĝantoj estus ĝusta. Ju pli oni vidas la formon, des pli oni alkutimiĝas al ĝi, sekve multigas ĝin en vikipediaj artikoloj kaj la cirklo rekomenciĝas. Pri parametroj "loĝantaro" kaj "loĝantoj" en unu ŝablono mi konas nur unu informkeston, kiu kaprice diferencigas. Estas la {{informkesto lando}}, kiu nur uzatas en la tekstoj pri la 200 oficialaj landoj kaj iom malpli ol 200 neoficialaj teritorioj kiuj aspiras iĝi landoj, do < ol 400 paĝoj. Vidu ekzemple en la paĝo Ugando, ke la du parametroj en tiu informkesto havas tute malsaman funkcion. Oni povus ŝanĝi la informkeston kaj renomi la parametron "loĝantoj" al io kio malpli aspektas simile al la nomo "loĝantaro", do ekzemple povus rebapti la parametron "loĝantoj" per "plej gravaj etnoj". Sed la landaj paĝoj jam ĉiuj havas sian informkeston, ne estas tiom da novaj landoj kiuj inventiĝas kaj oficialiĝas per UN, kaj ne estas tiel ke novuloj devus ekuzi la informkeston en multaj novaj paĝoj. Tial laŭ mi pri ŝanĝo de parametronomo "loĝantoj" al "plej gravaj etnoj" aŭ simile oni ankaŭ povas rezigni. Tion mi ne diras por defendi iun malelegantan parametronomon "loĝantoj", pri kiu kulpintus mi kiam mi estis juna, malsperta kaj naiva: Mi havas neniun respondecon pri la du similaspektaj nomoj en {{informkesto lando}} !! Nur mi pensas ke ili ne estas tro granda problemo, ĉar oni vidas kiel la ŝablono funkcias, kaj vidas ke ili ne estas la samaj. ThomasPusch (diskuto) 14:13, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Nom-faligo

[redakti fonton]

Kiel oni tradukus la anglan esprimon en:Name-dropping? Temas pri aldono, mencio de famaj personoj en tekstoj, kredigante iun rilaton al ili. Ĉu la nom-faligo estus konvena?Narvalo (diskuto) 10:19, 28 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Tiu laŭvorta traduko certe ne estas bona. Temas pri "menciado por imponi", mi supozas. Povas esti, ke Esperanto tute ne bezonas neologismon por tio. Ne ĉiu lingvo bezonas precizan tradukon de ĉiu esprimo en ĉiu alia lingvo. Lingvano (diskuto) 11:17, 28 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi plene konsentas kun tio, kion diris Lingvano. Ekzistas multaj manieroj esprimi tiun sencon sen rekte paŭsi la internacie nerekoneblan angalingvan esprimon. Ekzemple, "Li preterpase menciis kelkajn akademianojn per iliaj personaj nomoj, insinuante sian intiman konatecon kun ili." aŭ simile. Amike, -Filozofo (diskuto) 14:18, 28 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi proponus "nommencio", se necese kun aldono kiel "imponcela", "fanfaronema" aŭ simile. Depende de la kunteksto eble necesas iom malsamaj vortumoj. - Sincere, Moldur (diskuto) 13:58, 28 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

La tria batalo de Panipato

[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke La tria batalo de Panipato enhavas la ŝablonon {{redaktas}}, sed ekde 2020 ne plu estis redaktata de la kreinto. Ĉu eble iu alia emas daŭrigi la tradukon? - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:41, 17 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

@Tlustulimu: Evidente la teksto kiu je pli ol tri kvaronoj estis tute en fremda lingvo kaj la resta kvarono estis nur malperfekte ektradukita al Esperanto, estis en mizera stato. Kani dankinde ekpoluris la tekston, sed poste evidente ne havis plian forton. Tie la ŝablono {{polurinda}} estintus plene adekvata. Mi nun forigis ĉion en malĝusta lingvo, ankaŭ malvidigis grandan parton de la polurinda teksto, kaj lasis nur enkondukon en normala Esperanto. Nur tio jam estas pli ol ĝerma artikolo kaj por la momento plene sufiĉas. Se iu redaktanto kun bona kono de la lingvo entuziasmegas pri bataloj de la 18-a jarcento en la hinda subkontinento, kompreneble bonvenas ampleksigo, sed nun tia kompetenta entuziasmulo evidente ne estas, kaj tio ne estas problemo.ThomasPusch (diskuto) 11:44, 5 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Nemunas – Nemuno – Nemano

[redakti fonton]

En Vikipedio ekzistas la artikolo Nemunas, en kiu legeblas senfontaj konsideroj rilate la nomon. Plie, ni havas la kategorion Kategorio:Nemuno kaj ĝiajn derivaĵojn, ankaŭ sen klara indiko pri kialo de la uzo de ĉi tiu vorto. En PIV la rivero nomiĝas Nemano. Mi proponas ŝanĝi ĉiujn ĉi originalajn kreaĵojn de vikipediisto(j) al nomo universale uzata en Esperanto. — Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 20:55, 4 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Tio ŝajnas bona propono. (Parenteze, estas interese, ke la hispana kaj portugala Vikipedioj havas malsamajn formojn de la nomo: Niemen kaj Neman.) Lingvano (diskuto) 09:02, 6 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Instrumentisto

[redakti fonton]

Instrumentisto estas profesio derivita el [[instrumento]]. Laŭ PIV instrumento estas objekto por artoj, sciencoj kaj metioj, do ekzistas pluraj nuancoj. Instrumentisto tamen alprogripas la muzikistan sencon kaj ne plu ĉi tie en Vikipedio. Ankaŭ Vp havas aldirekton. En tempo de Zamenhof tiu metio ankoraŭ estis ĝermo. En la sekva jarcento estiĝis profesioj pri

  • elektraj instrumentistoj
  • mekanikaj instrumentistoj
  • radiaj instrumentistoj
  • televidaj instrumentistoj
  • telefonaj instrumentistoj
  • ktp.

Tre similaj profesioj estas mekanikistoj

  • mekanikistoj
  • aŭtomekanikisto
  • maŝinmekanikisto
  • fridujmekanikisto
  • lavmekanikisto
  • tubmekanikisto

ktp. Ĉu la alinomado muzikisto-instrumentisto estas ĝusta? Laŭ mi nepre devas ŝanĝi tiun aldirekton. La menciitaj profesioj kiel sonas ĝuste? (Kelkajn mi faris, sed erare, baldaŭ mi ĝustigos ilin. Crosstor (diskuto) 13:05, 5 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Oni povas el ĉiu vorto fari profesion per finaĵo -isto, sed oni ne estas devigata fari tiel. Ekzemple bakisto en granda bakejo, kiu nur okupiĝas pri bakado de bulkoj, ne nepre devas ricevi profesion bulkisto, kvankam tio gramatike ĝustus - sed sonus tre nekutime. Ĝustas ke laŭvortare "instrumento" estas ne nur violino, kaj ankaŭ martelo, ĥirurgia ilaro ktp., sed tamen multaj lingvanoj aŭdante la vorton "instrumento" unuavice pensas pri muziko. Mi pensas ke la lingvouzo simple evitas tiun ambiguecon de la simplaj vortoj (ankoraŭ sen profesioj) per uzo de la finaĵo -ilo, ekzemple anstataŭ "muzika instrumento" pli koncize muzikilo, aŭ kiel jam notite anstataŭ "ĥirurgia instrumentaro" ĥirurgia ilaro. Parolante pri profesioj, "muzikisto-instrumentisto" aŭ "muzika instrumentisto" simple estas muzikisto. Tiu ideo tiom ekstremiĝis, ke nun la simpla vorto instrumentisto simple plugvidas al muzikisto. Anstataŭe klariga apartiga listeto ĉe la titolo pli ĝustus, ĉar klare instrumentisto ne simple egalas al muzikisto. Sed mi opinias tute saĝe ne amase enkonduki la vorton instrumentisto al praktika uzado de la lingvo, tiel kiel mi ankaŭ evitas la nekutiman profesion "bulkisto". En la supraj ekzemploj, eblas pli-malpli ĉiujn subprofesiojn kompreni kiel subfakoj de teknikisto, do eblas nomi la profesiojn elektraj, radiaj, televidaj kaj telefonaj teknikistoj. Ne estante mekanikisto, mi komprenus ke imagitaj vortoj "mekanikaj instrumentistoj" aŭ "instrumentaj mekanikistoj" egalas al mekanikistoj, ĉar kun kio mekanikisto laborus se ne kun siaj instrumentoj?? Aŭ ĉu nepre necesus diferencigo?? Mi komprenas ke tio estas iom nekuraĝa evitemo, sed tiel ĉiukaze praktikas la lingvouzo, ne estas mia inventaĵo. Kaj, kiel skribite: ne necesas perforte popularigi ĉion kio teorie permeseblas laŭ la esperanta gramatiko!! Tute bonas ke la gramatiko ankoraŭ permesus multe pli ol oni praktike uzas. ThomasPusch (diskuto) 10:08, 5 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
PS:Kaj la evito preferi pli klaran vorton teknikisto ankoraŭ solvas problemon, ke muzika teknikisto aŭ sonteknikisto laboras kun laŭtparoliloj, mikrofonoj kaj kabloj, dum muzikisto (= muzika instrumentisto) profesie mem faras muzikon per muzikilo (ekstremokaze oni povas ankaŭ nomi sian propran voĉon muzikilo - aŭ siajn proprajn manojn kaj krurojn, vidu tekston Schuhplattler, kvankam tradicie homoj diferencigas inter muzikisto unuflanke kaj kantisto aliflanke, kaj adeptoj de Schuhplattler, de klakdancoflamenko konsidereblas simple dancistoj, kvankam ili ankaŭ faras sonojn dum la dancado): sed laŭgramatike "muzikisto" teorie inkluzivas ĉion. Laŭ la gramatiko laŭtparoliloj, mikrofonoj kaj kabloj, violinoj, elektraj gitaroj kaj tamburoj ĉiuj estus instrumentoj, sed tamen tre sencas diferencigi inter sonteknikisto kaj muzikisto (aŭ pli konkrete violinisto, gitaristo, kaj se oni insistas ankaŭ kantisto aŭ flamenkisto). ThomasPusch (diskuto) 10:08, 5 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Kion fari, mi akceptas, sed mi ne estas konvinkita. Ekzemple mi akceptus bulbisto, ktp. Do baldaŭ mi uzos "elektra mekanikisto" kaj ne instrumentisto, kiel en la hungara vortaro. --Crosstor (diskuto) 13:43, 8 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Stilogvido pri datoj

[redakti fonton]

Mi volus proponi stilogvidon pri datoj. Bonvolu viziti la paĝojn Uzanto:Super_nabla/Datoj kaj Vikipedia_diskuto:Stilogvido#Datoj kaj esprimi vian opinion. Sincere, — Super nabla (diskuto) 15:24, 22 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Komencanto traduko

[redakti fonton]

Saluton :)

Mi estas komencanto Esperantist, sed spertita vikipediisto en enwiki. Al lernas, mi tradukita du malgranda artikuloj mi skribis en enwiki, kaj unu malgranda artikulo mi amiko skribis ke estas "featured article" (elstaraj artikoloj) li volis traduko. Mi konata mi ne devus krei eowiki artikuloj komencanto sen spertita Esperantist legado la artikuloj, do mi estas ĉi tie with la artikuloj vidi se ili bona:

La du sindromo artikuloj estas teknika. Ili uzi medicina terminologio. Mi pardonu :) La fajro artikulo ne estas teknika. La terminologo estas simpla komparita la enwiki artikuloj. Mi skribi tre teknika lingvo en angla lingvo, sed ne konata la Esperanto vortoj por nun.

Mi konata la artikuloj havas eraroj, sed mi espero ili povas esti solvita, kaj ili povas esti movita la mainspace. Mi espero plibonigi kaj skribi multaj artikuloj en eowiki.

Dankon! Vaticidalprophet (diskuto) 14:01, 26 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

@Vaticidalprophet: bonvolu veni al Incendio de Tinder kaj klopodi pri referencoj: mi iomete ordigis vian artikolon kaj ĝi ekbrulis per ruĝaj elementoj. VladimirPF (diskuto) 09:00, 18 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Nacilingva nomigo, kaj specife de la araba

[redakti fonton]

La nomo "Monto" aperas sufiĉe ofte en nomoj, kaj ne nur de montoj. Nature tiu ankaŭ eniras la artikola nomo de la monto/loko nomita

Specife, ekzemplo mia estas en la araba جبل kiu foje estas transliterumita kiel Ĝebel (ekz Ĝebel Tubkal), alifoje Ĝabal (ekz Ĝabal an-Nur), kaj malgraŭ ke mi ne trovis tiujn serĉante artikolajn nomojn, mi ne estu surprizita ke estas variaĵoj kun Ĵ kaj eĉ kun J. Certe ke, kiel semida lingvo, la araba ne donas al ni vokaloj, sed nur konsonantoj.

Eble la araba lingvo mem varias en dialektoj de loko al loko tra mondregionoj, sed por la esperanta literumo la respondeco estas ĉe ni literumi tiuj nomojn standarte por eviti konfuzu en nia vikipedio.

Do ni devas decidi Ĉu Ĝ, Ĵ aŭ J, kaj la vokaloj, ĉu a aŭ e (dufoje). Dekdu ebloj entute, do jen la defio. Sj1mor (diskuto) 09:33, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Jes, tio estas problemo. Mi supozas, ke por tiaj celoj oni ĝenerale sekvu la klasikan araban, ne la dialekton de iu specifa loko (kaj tempo). La klasika araba havas tri vokalojn: A, I, U. Kaj tiu vorto havas du A-ojn. Pri la komenca konsonanto, mi kredas, ke Ĝ estas plej kutima. Do Ĝabal. Lingvano (diskuto) 11:37, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

"Espert"

[redakti fonton]

Espert ne ekzistas en Esperanto, sed tiu "radiko" sufiĉe ofte aperas (150 fojoj).

Foje verŝajne temas pri tajperaro de ekspert, alifoje pri spert, sed iam malcertas kaj verŝajne estas aliaj eblecoj.

Do kion fari? Sj1mor (diskuto) 18:28, 6 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton, en Vikipedio, la Brita insulo estas nomata “Angvilo”. Sed, laŭ la PIV, la nomo de tiu insulo estas “Angilo”. Ĉu ni devas alinomi la paĝon? Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 08:48, 10 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Spaco inter vortoj "antaŭ?(ne)?longe"

[redakti fonton]

Ĉu "antaŭ ne longe" aŭ "antaŭnelonge" aŭ "antaŭ nelonge"? kaj sen la ne, ĉu samas?

(Mi kontrolis PIV2020 kaj trovis nur "mi atendas de vi respondon de antaŭ unu monato!; antaŭ nelonge.")

Kaj same kion pri post? kaj pri "ne (mal)longe"? Do la demando estas Ĉu oni bezonas spacon?

En la vikipedio estas sufice multaj uzoj, Ĉu ĉiuj eblas? ĉu estas nunancitaj diferencoj?

PS Mi pensas/sentas ke endas ke la ne fariĝu parto de la e-vorto, sed pri la apartigo de antaŭ mi ne certas. Sj1mor (diskuto) 17:08, 10 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Monato preskribas "antaŭ nelonge" (https://www.monato.be/konvencioj.php). En zamenhofaj tekstoj en tekstaro.com plej ofte estas "antaŭ nelonge". En tekstaro.com pli ofte estas "post nelonge" (zamenhofan ekzemplon mi ne trovis). Lingvano (diskuto) 13:49, 11 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Tra kaj Trans: Tra(ns)mar/land/aer

[redakti fonton]

sufiĉe ofte okazas la formoj "tramar", "traland", "traaer" ktp (ne en PIV), ĉu validas? ĉu ĉiuj instancoj eraras? Mi nur volas kontroli antaŭ amasa korektigado.

Notu ke laŭ PIV2020:

trairi (tr) Iri trae de io, de unu flanko al la alia

transiri (tr) 1 (iu) Moviĝi ĝis la alia flanko de io 2 (iu) Pasi al alia partio, okupo ktp 3 (io) Pasi en alian situacion, kategorion, metafore translokiĝi 4 Veni en alian staton, transformiĝi en. 5 = transiti.

transira 1 Nedaŭra, pasa, provizora, transita.

trameti (tr) Tredi. transmeti 1 Fari, ke iu, io estu transe: transmeti oksigenon en la histojn. 2 = transmisii.

Sj1mor (diskuto) 06:26, 11 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

plimal...

[redakti fonton]

Estas pli ol 500 instancoj de vortoj komenciĝantaj kun plimal. Ĉu ne endas korekti tiujn al pli mal...?

Specife, Ĉu ankaŭ la vorto "plimalpli" estu "pli malpli"? ĉu same por "malpli pli"?

Notu ke ne parolas pri komenco de malpli, kiu estas korekta.

PS Mi kontrolis ĉe https://www.monato.be/konvencioj.php kaj ne trovis konsilon. Sed en PIV2020 ja estas plimalgrandigi.

Sj1mor (diskuto) 15:30, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝajnas, ke normale oni skribas "pli-malpli" (kun dividostreko), kio signifas proksimume tiom, laŭvorte eble iom pli, eble iom malpli. Tio estas apozicia kunmetaĵo (t.e. la du partoj havas homogenan rolon) simila al "angla-franca", aŭ "amaj-malamaj rilatoj". Mi ne certas, ke mi iam ajn renkontis ĝin en la formo "plimalpli", kaj tio verŝajne stumbligus la legadon.
La atendebla senco de "malpli pli" estus proksimume pli en malplia grado, t.e. ne tiom pli. Mi provu konstrui kuntekston, en kio tio uzeblas: "Ĉu tiom pli?" - demandis mia frato montrante geste kiom pli. "Ne, ne tiom; malpli pli." - respondis mi. Tio, kiom pene oni povas elpensi eĉ nur iom realisman kuntekston, montras, ke tia esprimo apenaŭ estas utila. Ĝi sonas nenature.
La apartan formon "plimal" mi neniam renkontis kaj mi eĉ ne imagas, kion tio povus signifi.
Amike, -Filozofo (diskuto) 18:24, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

kelkiu kaj kelkiuj

[redakti fonton]

Ĉu estas en ordo? Mi ne trovis ĉe PIV2020! Sj1mor (diskuto) 17:22, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Ambaŭ vortoj ŝajnas al mi evitindaj en zorga lingvaĵo: "kelk" en tiuj vortoj estas pleonasma, ĉar "iu" kaj "iuj" jam enhavas ideon pri nedifiniteco aŭ iom-eco, kaj "kelkiu" ŝajnas entute sensenca/oksimora, ĉar la ne-singulareco de "kelk" konfliktas kun singulareco de "iu". Se vi volas esprimi la ideon ke temas pri kelkaj, ne tre multaj (ekzemple, homoj), eblas skribi "kelkaj homoj", "kelkaj" aŭ "iuj". Amike, -Filozofo (diskuto) 18:04, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

alig kaj allig

[redakti fonton]

Notu la diferencojn subtilajn de signifo. Ne ĉiam klaras en la teksto el la konteksto ĉu la taŭga uzu estu alig aŭ allig.

aligi

1 Aldoni, almeti: al tiu gesto li aligis ironie mildan vorton.

2 Fari, ke iu, io fariĝu parto, ano de

alligi

1 Materiale ligi al io:

2 Kunigi aferojn per intima rilato:

3 Kunigi personojn per forta sento: Sj1mor (diskuto) 05:35, 13 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

implekt (angle implicate)

[redakti fonton]

la vortradiko ne aperas en PIV2020. Ĉu enmiks?

ukzemploj de nuna uzo

de Okupu Wall Street " li rifuzis la akuzon ke li estas implektita en tiu protesta movado."

de Rifuĝinto "Esperantistoj estas ankaŭ implektitaj en agado kadre de UNITED for intercultural action (UNITED por Interkultura..."

por la unua ekzemplo ŝajnas ke enmiks bonas, sed por la dua partopren pli taŭgas. Sj1mor (diskuto) 06:49, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Oni povus en bona Esperanto per ĝustigo de nur du literoj skribi "li rifuzis la akuzon ke li estas enplektita en tiu protesta movado." kaj "esperantistoj estas ankaŭ enplektitaj en tiu aŭ jena agado..." ThomasPusch (diskuto) 17:12, 24 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi dubas, ke la radikon "implekt" iam ajn uzis iu ajn t.n. bona aŭtoro. Plej probable, la aŭtoro penis traduki gentalingvan formon sametiman kun la esperanta formo implik/it/a (aŭ sametima en/plekt/it/a) ...
Tial ambaŭ ekzemploj ŝajnas nepre korektendaj.
Jen lingve akceptebla redakto de la unua:
li rifuzis la akuzon, ke li estas implikita en tiu protesta movado
La duan ekzemplon eblas ripari jene:
Esperantistoj partoprenas ankaŭ en agado kadre de ...
(ĉar la verbo impliki implicus negativajn ideon pri nevola aŭ konfuza ligiteco). Filozofo (diskuto) 20:35, 24 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Sign(ig) kaj signif

[redakti fonton]

Notu la diferencojn kaj la samojn, ne ĉiam klaras ĉu uzi unu aŭ la alia. Serĉu ekzemploj de uzoj de signig*. Guste nun mi ŝanĝis iom da signig-oj al signif-oj laŭ mia kompreno de la konteksto. Sj1mor (diskuto) 09:13, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

"Signifo" estas tute normala esperanta vorto, "signigo" estas tre malkutima vorto, sed same permesebla kaj uzata per iuj kapricaj uzantoj: ĝi simple signifas "fari signojn". Tolerebla uzo ekzemple estas en la paĝo Thüringenweg, kie la uzanto Giorno2 skribas pri "la malbona perŝilda signigo de la pado migrada", kio facile povas signifi "la malbona perŝilda signofarado de la pado migrada" (en tio kapricas nur la malkutima vortordo de "migra pado", sed bone, tio estas nur ĝene nekonformisma stilo, ne gramatika eraro). Sed en la paĝo Ushuaia la frazo de uzantino Flinga ke oni "establis la sub-dividon de Ushuaia, kun signigoj de la misiistoj kaj mararmeaj oficistoj" pli malfacile kompreneblas. Ĉu tio signifas ke tiam la misiistoj kaj oficistoj kun marteloj iris tra la loĝloko kaj al ĉiuj domoj kaj arboj najlis signojn? Ke la sama uzantino en la sama teksto daton skribas per "18-a Januario", iom dubigas pri ŝia lingva certeco. Tiam probable plej sinceras markigi la tekston per ŝablono {{polurinda}}. Kaj eblas en la diskutpaĝo demandi la kulpinton de stranga frazo kio estis la intenco. Sed mi supozas ke "signigo" kutime estas intence elektita vorto kaj ne simple estas tajperaro de iu kiu volis tajpi vorton "signifo". ThomasPusch (diskuto) 17:36, 24 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Rigardu la anglan en:Ushuaia, la fonton el kiu ŝi tradukis, kun la frazo "On 12 October 1884, as part of the South Atlantic Expedition, Commodore Augusto Lasserre established the sub-division of Ushuaia,[12] with the missionaries and naval officers signing the Act of Ceremony." Temas do pri nomsubskribo. - Sincere, Moldur (diskuto) 06:13, 25 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Prononc- kaj tajperaroj

[redakti fonton]

Jen listo de vortoj kiuj aŭ estas tre facile eraritaj aŭ havas multegajN da tajperaroj

ekspozicio (kontrolita), sukceso (kontrolita), konsisto

Ĝeneralaj reguloj por malfacilaj radikoj:

1. tiuj kiuj finiĝas per vokalo, oni tro ofte ellasas la finan vokalon de la radiko!

2. kunmetaĵoj en kiuj la lasta litero de la antaŭa vorto samas kiel la unua litero de la posta, oni tre ofte ellasas la duoble aperuntaN literoN.

3. la siflantaj literoj, c, s, ŝ, z, kaj specife la fifama paro ĝ kaj ĵ, kaŭzas grandegan konfuzon de literumado. Sj1mor (diskuto) 15:38, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

@Sj1mor: Mi ne bone komprenas al kio vi volas alvoki. Mi probable nesufiĉe kontrolas hazarde elektitajn paĝojn, sed mi fakte en legado de tekstoj ne amase renkontas tajperarojn en vikipedio. Se temas pri simplaj amasaj eraroj (kiel "tap-j-eraroj" anstataŭ "tajperaroj"), oni povus mendi roboton por amase ĝustigi ilin. Ĉe kelkaj vortoj tio ne eblas, ĉar ekzemple oni devas persone en kunteksto decidi ĉu temas pri "proceso", "procezo" aŭ "procedo". Sed rekte serĉante tajperarojn per la vikipedia serĉilo, mi ekzemple venas al 43 misoj de "ekzpozicio" anstataŭ la ĝusta "ekspozicio" - tio estas bone robote ĝustigebla. Kiujn aliajn proponojn por robote ĝustigeblaj tajperaroj vi ankoraŭ havus? ThomasPusch (diskuto) 17:09, 24 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Saluton kaj dankon pro via respondo. Jes ja, efektive tiel estas.
Mi jam traktis "ekzpozicio".
Mi intencis alkonscii la problemo de trofacilaj misliterumadoj kaj sekve tajperaroj. La listo ne estas kompleta, sed kompletonta Sj1mor (diskuto) 10:13, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Multegaj ruĝaj ligiloj pri aspektoj de fonetiko

[redakti fonton]

Mi scias ke en tiu ĉi diskutejo ofte temas pri lingvaj detaloj en vikipedia redaktado, do nur temas pri ortografiaj konvencioj. Tamen mi volas ĵus lasi atentigan noton pri, laŭ mia percepto, granda truo de nia vikipedio rilate al fonetiko kaj do al priskribo de iuj ajn lingvoj, kio aparte ĝenas en lingvokomunumo kiu tiom apentas pri lingvoj kaj lingvaj rajtoj:

Ĉar ili laŭ mia percepto en multaj paĝoj estas bezonataj, mi ĵus kreis tute skizajn artikolajn ĝermojn pri la temoj

Sed unue tiuj paĝoj ankoraŭ estas nur skizaj, kaj due kaj pli grave: tiuj tri temoj tute ne sufiĉas por priskribi vokalojn aŭ fonetikon ĝenerale. Vidu kiel ekzemple en la teksto pri la germana lingvo oni gaje disĵetas ruĝajn ligilojn pri aspektoj de fonetiko: ili ĉiuj estas kreendaj, por ke oni sence povas priskribi iun ajn lingvon.

Necesas:

Pri vortoj kiuj komencas pere de Ekce* (neniu en PIV2020)

[redakti fonton]

Kion oni volas fari kun tiuj vortoj? ĉu anstataŭigi ilin per fundamentaj?

1. ekces = tro

2. ekced = alir?

3. tajperaro ekcept estu escept

4. ekscen(tr), ĉu akcentr? (malgraŭ la mekanika Ekscentriko)

5. tajperaro ekcel estu akcel

ĉu konsentita? Sj1mor (diskuto) 10:10, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

konatigata k konatigita

[redakti fonton]

Ĉu korektas uzi sufiksoN, kaj specife la -at/-it, du foje en al sama vorto?

Notu ke instancoj de konitigata k konitigita ne ekzistas en la nuna versio. Sj1mor (diskuto) 09:22, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

manaĝisto

[redakti fonton]

Kio estas? kion signifas? ĉu same kiel manaĝero? kion estas la radiko manaĝ? Sj1mor (diskuto) 06:42, 21 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

respondec kaj respons

[redakti fonton]

"respons/i (ntr) Respondi 4, respondeci."

Kiam uzi unu aŭ la alian? Sj1mor (diskuto) 10:21, 21 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi mem neniam uzas la vorton responsi. Lingvano (diskuto) 10:46, 21 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Iĝ-o ene de aglutinaĵo (ekz. naskiĝoloko)

[redakti fonton]

Ĉu oni akceptu la o post iĝ en kombinitaj vortoj? Post kontrolo de nomigoj mi povas diri ke tiu praktiko ne estas komuna. Sj1mor (diskuto) 06:48, 7 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Leĝ kaj ĝiaj derivaĵoj

[redakti fonton]

laŭ vortaro.net ekzistas legalizi, sed ne legala (ambaŭ kun g, ne ĝ!).

Laŭ la androida apo Prevo ekzistas "legala", sed ne "legalizi". Strangas, ke la ortografia kontrolilo de Fajrovulpo nur konas la verbon, do "legalizi". Kion fari?

Sj1mor (diskuto) 11:40, 14 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Singulara aŭ plurala nomo por montaro kaj montoĉeno

[redakti fonton]

Mi renkontis la dilemon kun Himalajo (vidu la diskuton tie)

Estas tiom da ekzemploj:

Kiam oni ne estas certa ĉu singulara aŭ plurala la mencioj estas en ambaŭ senregule!

Do oni devas decidi ĉu singularo aŭ pluralo por montaro aŭ montoĉeno. Tiu decido pri lingvouzo en Esperanto estu sendependa de la uzoj en aliaj lingvoj, krom eble la indiĝenaj.

Sj1mor (diskuto) 11:58, 21 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Eble ni ja povus orientiĝi je la libro Poŝatlaso de la mondo, eĉ se la libro jam estas malnova. Tlustulimu (diskuto) 12:02, 21 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Rotacia umo por fervojo

[redakti fonton]

Kiel oni nomas ĝin? Taylor 49 (diskuto) 16:20, 8 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
"turnoplato
1 🚂 Metala konstrukciaĵo, surportanta relparon, turnebla ĉirkaŭ sia vertikala akso, uzata por turni trakveturilojn."
En PIV, https://vortaro.net/#turnoplato_kd.
Sincere, Moldur (diskuto) 20:04, 8 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon ... estas nur unu trafo en tekstaro ... kiel "turnoplako". Taylor 49 (diskuto) 21:02, 8 jul. 2024 (UTC)[Respondi]

nombrado

[redakti fonton]

Mi trafas plurajn uzojn de "unu milionoj " kaj "du miliono ", do mi simple petas kontroloN, ĉu ĉiuj estas eraroj?

Do la ĝenerala demando estas Ĉu ĉiam devus esti ke post unu sekvas singularo kaj post nombro pli granda ol unu sekvas pluralo? Sj1mor (diskuto) 14:17, 13 jul. 2024 (UTC)[Respondi]

Plejmulte, JES. Sed dudek unu milionoj ĝustas, ĉu ne? "du miljono" povus esti "de miliono", sed plejparte la intencita formo ŝajnas ja "du milionoj". Ek. Taylor 49 (diskuto) 21:12, 14 jul. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi trafis tiun uzon adjektivforman de la radiko mult. Ĉu samas kiel "multe de" aŭ "multe da"? ĉu korektenda? Sj1mor (diskuto) 09:16, 15 jul. 2024 (UTC)[Respondi]

La adjektivo multa estas normala Esperanta vorto, kiu aperas tre ofte ankaŭ en Vikipedio. Ĝi signifas proksimume ’granda kvanto da’ aŭ, kiam uzata plurale, ankaŭ ’granda nombro da’. Estas nenia problemo en ĝi. Ĉu vi povas doni ekzemplon, tutan frazon, kie la vorto ŝajnas al vi erara? 88.113.28.85 09:49, 15 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: robotatako:
  • multe da = granda kvanto da ("Multe da aŭtoj kune rezultigas la tutmondan varmiĝon.")
  • multe de = larĝskale + de ("Oni dependas tro multe de la aŭto.")
Taylor 49 (diskuto) 22:16, 16 jul. 2024 (UTC)[Respondi]

"diferent"

[redakti fonton]

Ĉu ĝustas uzi tion? ĉu malsam estas preferata. Notindas ke en vortaro.net ĉiuj diferen* estas diferenc!

En la nuna versio de vikio estas 50 tiaj instancoj, kaj la plejmulto el ili en naciaj lingvoj. Sj1mor (diskuto) 09:52, 10 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

"diferent" estas klare erara. Malspertaj lingvanoj kelkfoje paŭsas tiun vorton el la angla aŭ alia nacia lingvo, sed la ĝusta estas "malsam". - Sincere, Moldur (diskuto) 13:49, 10 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Klopodi (por)

[redakti fonton]

Kiam mi serĉas "klopodis por " Estas preskaŭ 170 instancoj en la nuna vikipedio, kaj "klopodas por " estas 115. Sed laŭ la difino en vortaro.net mi konprenas ke la verbo klopod-i estas ne-transitiva (ntr). Do verŝajne ĉiuj por devus forigi. Sj1mor (diskuto) 10:57, 19 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Rezulti (en)

[redakti fonton]

Kiam mi serĉas "Rezultis en" estas preskaŭ 1500 instancoj en la nuna vikipedio, kaj "Rezultas en " estas pli ol 500, kaj "rezulti en " estas preskaŭ 200. Sed laŭ la difino en vortaro.net mi konprenas ke la verbo rezult-i estas ne-transitiva (ntr). Do verŝajne ĉiuj "en" devus esti forigotaj, kaj la akuzativo aldonota al la objekto. Sj1mor (diskuto) 10:57, 19 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Rajto (je)

[redakti fonton]

Kiam mi serĉas "rajto je " estas preskaŭ 150 instancoj en la nuna vikipedio. Sed laŭ la difino kaj ekzemploj en vortaro.net mi komprenas ke rajto ne alvenas kun je . Do verŝajne ĉiuj "je" devus esti forigotaj. Krome, Ĉu "al" korektas Rajto al sana medio?

Sj1mor (diskuto) 11:12, 19 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Antaŭaĵo kaj antaŭeaĵo (same kiel postaĵo kaj posteaĵo)

[redakti fonton]

Certe estas diferenco en la signifo de la vortoj, laŭ mi grandega.

Ĉu necesas ŝanĝi ĉiujn instancojn de Antaŭaĵo al antaŭeaĵo, por precizigi de temas pri antaŭtempo? Sj1mor (diskuto) 07:03, 21 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

diferenco en signifo: nura, sola, ununura, unusola

[redakti fonton]

Kiuj estas la diferencoj? kiam estas pli taŭga aŭ trafa uzi unu kaj ne la aliaj?

sol/a

1 Ne akompanata, ne estanta kun alia(j):

2 Ne helpata de alia(j)

3 Unu k neniu pli

4 Tia, ke ne ekzistas, aŭ ekzisti ne povas unu alia

nura. Apartenanta al nur unu speco, prezentanta nur unu karakteron

ununura. La sola en sia speco

Mi ne trovis difino de unusola.

Sj1mor (diskuto) 18:12, 4 okt. 2024 (UTC)[Respondi]

Sola: Fokusas sur estado sen kompanio aŭ helpo, aŭ indikas ke estas nur unu en specifa situacio.
Nura: Emfazas la ekskluzivecon al unu karaktero aŭ fakto, ofte por substreki, ke estas nur tio kaj nenio pli.
Ununura kaj Unusola: Ambaŭ emfazas absolutan unikecon, ke ekzistas nur unu tia en la tuta aro aŭ mondo, kun "unusola" ofte donante eĉ pli fortan emfazon. Boivie (diskuto) 06:52, 5 okt. 2024 (UTC)[Respondi]

ekstens(iv)?

[redakti fonton]

Ekstens aŭ ekstensiv? Verŝajne la lasta. Sj1mor (diskuto) 10:05, 9 okt. 2024 (UTC)[Respondi]

ekstern*

[redakti fonton]

radiko "ekstern" ne ekzistas kaj povus esti erara formo de simpla ekster! Foje temas pri angle extraneous sed tio signifas fremda pli ol ekstera.

Notu ke ne temas pri eksteren!

Do kion fari pri ĉiuj instancoj? Sj1mor (diskuto) 10:08, 13 okt. 2024 (UTC)[Respondi]

"(mal)proksime el "

[redakti fonton]

Kiel? ĉu ne "(mal)proksime al"? Sj1mor (diskuto) 20:09, 13 okt. 2024 (UTC)[Respondi]

Kontrolado de la distingo inter aparte kaj aperte (kaj ne konfuzo kun apret)

[redakti fonton]

Se mi rajtas diri, oni bezonas kontroli la uzon, ĉiuj instancoj, de ambaŭ. Fojfoje pro la kunteksto la diferenco de uzo povus esti aparte(2) konfuziga.


aparte 1 Sen kunigo aŭ ligiteco kun la aliaj; malkune: mi ne loĝas ĉe mia frato, mi loĝas aparte Z; amikeco aparte, ofico aparte Z; en E. la vortoj estas pli naturaj k pli bonsonaj, se ili estas ne kunmetitaj, sed uzataj aparte Z; aparte de tio.

2 Speciale, precipe: en la Adresaro mankas ankoraŭ la nomoj de multaj niaj amikoj (aparte ekster Rusujo) Z; aparte malbona estis la sorto de tiuj sistemoj, kiuj naskiĝis post Volapük Z.


apert/a. Ne kovrita, ne fermita, libere alirebla: aperta kunveno; aperta promenejo; aperta urbo (ne defendota); aperta frakturo (kies fokuso komunikiĝas kun la ekstero).

aperte. En aperta maniero: aperte paroli (nekonfidence aŭ senkaŝe)

aperti (ntr) Esti en aperta stato. Rim. Ne konfuzu tiun nocion kun la ago malfermi.

apertaĵo. Aperturo. Sj1mor (diskuto) 07:31, 24 okt. 2024 (UTC)[Respondi]


apret/i (tr) Finpretigi teksaĵon, ledon, paperon ks, donante al ili belaspektan rigidon k brilon. glaceigi, glazuri, kalandri, katizi, laki. apretaĵo. Io apretita. apretanto. Substanco (amelo k.a.), uzata por apreti.

konsisti kaj konsistigi

[redakti fonton]

Oni devas kontroli la uzadon inter ambaŭ verboj. Instanco post instanco, necesus kontroli Ĉu oni ĝuste uzas unu aŭ alian laŭ iliaj propraj difinoj.

Jen la difinoj de vortaro.net

konsist/i (ntr)

1 (el io) Esti kunmetita el pli-malpli multaj partoj, eroj ks: unu minuto konsistas el sesdek sekundoj Z; mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono k inksorbilo Z; la bieno konsistis el kelke da centoj da hektaroj da semotaŭga tero Z; la recepto, konsistanta el la sola vorto «amu», helpas ne kontraŭ ĉiuj malsanoj Z; la laborejo konsistis el sufiĉe granda ĉambro Z.

2 (en io) Havi kiel ĉefan, esencan parton: ni rigardu pli atente, en kio konsistas tiu ĉi leĝo Z; muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj Z; la afero konsistas ne en rapideco, sed en certeco Z; vidu, en kio konsistas lia granda forto Z; la tuta mistera kontrakto konsistas sole k ekskluzive nur en tio, ke […] mi promesis […] Z; nia ĉefa zorgado devas konsisti en tio, ke ni havu sub niaj piedoj firman grundon Z.

konsistigi

1 Estigi, kunigante kun aliaj samspecaj eroj, malsimplan tutaĵon: la substancoj, kiuj konsistigas la homan korpon; ĉiuj libroj, kiuj konsistigas tiun bibliotekon, estos vendataj.

2 Doni al tutaĵo, partoprenante en ĝi, specialan karakteron aŭ novan ecaron, pro sia propra graveco: nur la intenco konsistigas la krimon.

(konsisto. Maniero, laŭ kiu ia tuto estas kunmetita: kia ajn estus la konsisto de la kongreso Z; regno de miksita konsisto X; krimeco k malsaĝo eniras la konsiston de tiu plejeble bona mondo; la korpa, spirita konsisto de homo; la konsistaj partoj de vorto Z.)

Sj1mor (diskuto) 10:55, 30 okt. 2024 (UTC)[Respondi]

Ĉu ĉiu "en tute" estu entute? ĉu ĉie? Sj1mor (diskuto) 04:57, 31 okt. 2024 (UTC)[Respondi]

hejmen(re)venis

[redakti fonton]

La verba kunmetaĵo hejmenvenis aperas sufiĉe ofte kaj multloke (en 1633 artikoloj) sed laŭ mia komperno la ĝusta formo preskaŭ ĉie estu hejmenrevenis, ĉefe tiam kiam temas pri historia rakonto. Do kion fari? Ĉu estas aliaj kunmetaĵoj tiel kun la verbo (re)ven? Sj1mor (diskuto) 16:13, 1 nov. 2024 (UTC)[Respondi]

"Karakteroj"

[redakti fonton]

Estas pli ol mil artikoloj kiuj uzas "Karakteroj" anstataŭ la pli esperantan "Ecoj" (fojfoje ankaŭ ĉe subtitoloj). Ĉu korektenda/korektinda? Sj1mor (diskuto) 07:34, 2 nov. 2024 (UTC)[Respondi]

Referi kaj Referenci

[redakti fonton]

Necesas kontroli ĉiuj instancoj de ambaŭ (estas pluraj centroj) en iliaj kontekstoj por determini ĉu ĉiu la instanco estas uzita ĝuste.

refer/i (ntr) Fari dum kunveno de scienculoj komunikaĵon, raporton aŭ priskribon pri scienca problemo, malkovro, esploro ks.

referenci (tr)

1 Indiki al leganto, kie li povus trovi la originalan tekston: mi povus referenci preskaŭ ĉiun paĝon de la Kapitalo. ☞ aludi.

2 (pp mezuro) Rilatigi al difinita bazo aŭ nulnivelo. Sj1mor (diskuto) 05:55, 5 nov. 2024 (UTC)[Respondi]

karaktro kaj karaktero

[redakti fonton]

Notu la diferencon

karaktr/o (evi) Lingva aŭ komputila signo.

karakter/o

1 Ĉiu el la formoj k proprecoj, kiuj distingas la individuojn aŭ la vivulojn unujn de la aliaj: heredaj, medi-estigitaj karakteroj; primaraj seksaj karakteroj (seksorganoj); sekundaraj seksaj karakteroj (aperantaj ekde la pubereco, i.a.: haroj; ĉe la viroj modifo de la voĉo; ĉe la virinoj, menstruoj, disvolviĝo de la mamoj); recesiva karaktero. ☞ fenotipo.

2 Aro de la moralaj ecoj, kiuj distingas individuon aŭ grupon: la knabineto posedis la karakteron de sia patro Z; nobla, malnobla, pacama karaktero; ambaŭ virinoj posedis karakterojn vivajn k ekscitiĝemajn Z; forteco de karaktero Z; la angla, la sudlanda karaktero; la karaktero de Hamleto.

3 Ψ Aro de ecoj, kiuj ebligas klasi individuon en psikologian kategorion.

4 Rolo, stato, kiun oni alproprigas al si en la socia vivo: vi eliras nun en la mondon en karaktero de propra sinjoro Z; ĉu vi volas kunveturi en karaktero de mia ombro? Z; homo, kiu ne en karaktero de flanka partiano volas perforte altiri la legantojn al sia partio, sed en karaktero de kunlaboranto de la gazeto […] Z. ☞ kiel, estiel.

5 Morala firmeco, volenergio: granda per la inteligento, ne per la karaktero.

6 Distinga eco, propra al unu afero: kelkaj ne komprenas la karakteron de nia afero Z; la proponoj havas la karakteron ne de postuloj, ili estas nur konsiloj Z; iro en la preĝejon havis la karakteron de festotaga vizito Z; liaj ludoj ricevis nun tute alian karakteron Z; verkoj, kiuj havas karakteron internacian Z; tie la karaktero de la reciprokaj rilatoj inter la popoloj estas alia, ol ĉe ni Z; ŝi ne volas, ke ŝia laborejo havu karakteron neĉastan Z; tiu stilo havas specialan karakteron Z.

7 ☆ Frapanta, eksterkutima, esprimiva farmaniero: pentraĵo kun karaktero; danco de karaktero (folklora, ekzotika); karakteron al kanto donas la tono (tonalo) Z.

Sj1mor (diskuto) 11:17, 8 nov. 2024 (UTC)[Respondi]